AERA
Artikoloj
Ricevado de esperantaj radioj
en Brazilo

Marcelo Luiz BRASIL, 1996
AERA
Artikoloj

En Brazilo, oni pli-malpli bone kaptas ondojn de Esperanto tra etero, ekzemple: Ĉina Radio Internacia (7 170 kHz - 11h UTC ; 7 405 / 9 965 kHz - 20 UTC ; 9 480 / 11 500 / 6950 kHz - 22h30 UTC, ĉiutage) kaj Radio Rio de Janeiro (1400 kHz 2h UTC = 23h loke lundon).

Ĉi tiujn frekvencojn, esceptante Radion Rio de Janeiro, oni povos kapti tra simpla radio-aparato, kiu havas mallongajn ondojn (SW) kaj la koncernajn ciferojn. Kelkaj el ili ne klarigas ĉi-tiun ciferon; tiel, se oni kaptis la elektitajn frekvencojn, faros vi mem markon sur la ciferplato. Alia konsilo: por plifaciligi la ondoricevadon, laŭeble, etendu kelkajn metrojn da elektrika fadeno (de 6 ĝis 12 metrojn), konektante ĝin al la anteno de la radio-aparato.

Aliaj Brazilaj Radistacioj, kiuj disaŭdigas esperante: Radio Super Brasília FM (89 MHz, dimanĉe) kaj Radio Clube de Sorocaba (1080 kHz, sabate), sed nur loke kapteblaj. Radio Aŭstria, iam aŭskultita en Brazilo, ne plu dissendas al LatinAmeriko, eble pro manko de reagoj.

Aŭskultante la programeron de la Esperantaj disaŭdigoj, oni povos partopreni en konkursoj, evoluo de ideoj, ktp. kaj precipe pligrandigi la intereson de aliaj gravaj radiostacioj al la esperanta dissendado.

Ne sufiĉas nur aŭskulti, sed indas ankaŭ reagi tra letero. Skribu al esperantaj (aŭ ne-esperantaj) redakcioj, demandante kial ili ankoraŭ ne dissendas al LatinAmeriko, kaj kial ankoraŭ ne ekzistas programeron en aŭ pri Esperanto. Se jam ekzistas, kial ili ankoraŭ ne profitis la mallongondajn elsendojn.

Marcelo Luiz BRASIL