AERA
Artikoloj

Raporto pri eksperimento
Êe loka stacio

(1998)

Henri Masson, Francio
version française (plus descriptive)

AERA
Artikoloj



Henri Masson organizis elsendon pri Esperanto Êe loka radiostacio. Li preparis ¯in vokante personojn alsendi salutan mesa¯on. Tiuj mesa¯oj estis bazo por prezenti realan situacion pri Esperanto en la mondo. Jen lia raporto pri la eksperimento.

Kiel okazis | Analizo de la ricevitaj mesa¯oj | Konkludo

 
Kiel okazis la eksperimento

La surbendigo de la elsendo bone okazis. RCF-Vendée (ne RCV kiel erare indikita en la telefonlibro) estas unu el la stacioj de Radios Chrétiennes en France, t.e. Kristanaj Radioj en Francio. La unua kontakto rezultis el pozitiva artikolo kiu aperis en la Êefa gazeto Ouest-France, post la ¯enerala kunveno de Esperanto-Vendée. La relative juna ºurnalisto kiu raportis pri ¯i jam antaŭ apenaŭ 2 jaroj eklernis esperanton sed ne povis daŭrigi pro tempomanko. Tamen li videble plue simpatias kaj volonte plue lernus se tempo ebligus tion al li... Tio jam estas pripensinda : Êie en la mondo ni proponas la plej rapide lerneblan lingvon sed ni ne havas rapidkursojn kiuj, en maksimume kelkdeko da horoj, ebligus al homoj kiuj ne disponas multe da tempo, konstati ke ili povas atingi en internacia lingva komunikado kvaliton kiun ili ne povus imagi per alia lingvo !

La persono de RCF-Vendée kiu vokis Esperanto-Vendée por intervjuo estas juna, tre simpatia virino. Þi vere montris deziron esti utila al ni. Partoprenis finfine nur Marie-Christine Koson kaj mi. Antaŭ la surbendigo, mi parolis kun la radioanimantino pri la eksperimento kiun mi lanÊis tra Internet kaj sugestis al ŝi ke ni parolu Êefe pri faktoj kaj konkretaj aplikoj de esperanto sed ne, kiel tio tro ofte okazas, pri lingva aspekto, historio de la lingvo, teoriaºoj k.s. Êar tion oni ripetas de jardekoj tiel ke homoj ne povas ekscii ke esperanto vere funkcias, ke ¯i estas efektive uzata. Esperanto estas aktualaºo kaj ni konsideru ¯in tiel. Kaj pri tio ŝi mem pensis tute same. De tiam Êio estis ne nur facila sed agrabla. Mi lasis al ŝi franclingvan raporteton pri la eksperimento (tiam mi sukcesis traduki francen nur kelkajn el la alvenintaj mesa¯oj; la tradukon de Êio interesa el la ricevita materialo mi havigis al ŝi nur pasintan ºaŭdon) kaj sugestis tekston de gazetara komuniko kiun mi intencis sendi al gazetoj por anonci la elsendon. La ideo plaÊis al ŝi. La tono estis ofte simpatia, ridetema. Laŭ mia propono ŝi konsentis aldoni kanzonon en esperanto. Marie-Christine elektis Babelturo, kantita de Flavio Fonseca el CD-romo Vinilkosmo kiun mi kunportis. Þi petis ke ni estonte havigu Êiujn interesajn informojn pri nia aktivado al RCF-Vendée. La elsendo fakte okazis vendredon 6an kaj estis ree disaŭdigita dimanÊon 8an.

 
Analizo de la ricevitaj mesa¯oj

Jen la landoj de kie alvenis respondoj al la alvoko, kun la kvanto :

Norvegio 10; Francio 5; Italio 3; Hungario 2; Japanio 2; Kroatio 2; Nederlando 2; Usono 2; Argentinio 1; Aŭstralio 1; Belgio 1; Brazilo 1; Britio 1; Ĉeĥio 1; Danio 1; Germanio 1; Hispanio 1; Kanado (Kebekio) 1; Koreio 1; Nov-Zelando 1; Pollando 1; Svedio 1; Svisio 1.

Entute 43 mesa¯oj el 23 landoj.

FeliÊe ke ne venis centoj da reagoj Êar, kvankam certe interesa, la jam peza prilaborado por 43 respondoj estus ege temporaba ! Pri tio pripensu estonte la iniciatintoj de samaj alvokoj. La fakto ke plimultas la Norvegoj havas simplan klarigon : Norvega Esperanto-Ligo iom instigis membrojn ligitajn al la reto sendi mesa¯on. Simpatia, iom "komplica" iniciato kiu tamen iom falsigas la statistikon Êar mia unua intenco estis ke la homoj spontane decidu respondi aŭ ne, sen rekta instigo. Sed tion mi ne sciigis. Ankaŭ la prizorganto de AERA/OSIEK plue dissendis mian alvokon. Tamen por aliaj kazoj la ideo estas certe tre bona, se oni celas nur la kvanton.

Estas almenaŭ unu kura¯iga fakto : junaj personoj ne forºetas esperanton unuavide kiel tro ofte faras pretendemaj plenkreskuloj. Ni ne havu kompleksojn pri malsupereco !

La plej norda mesa¯o venis el 70° de latitudo norde de Norvegio, la plej suda de Wellington en Nov-Zelando (iom pli sude de la 40a paralelo ol tiu de Neukeno, Rio Negro, Patagonio, Argentino : oni starigu esperanto-kursojn Êe la Fajrolando !), la plej orienta el Japanio, la plej okcidenta el la pacifika marbordo de Usono...

Aperas ke estis minimume 4 universitataj profesoroj; 3 studentoj; 1 posedanto kaj direktoro de voja¯a kaj kongresorganiza entrepreno; 1 tradukisto Êe Konsilio de la Eŭropa Unui¯o; OSIEK/AERA; gvidantoj aŭ estraranoj de asocioj kaj esperanto-grupoj inter kiuj la prezidanto de UEA, prof. Lee Chong-Yeong kiu estis inter la unuaj reagintoj kaj kiun mi dankas aparte pro aldono de longa pripensiga teksto; aliaj asocioj reprezentitaj : ELNA (Usono); FFEA (Francaj Fervojistoj); Radio Esperanto en Malmo, Svedio; Esperanto-Radikala Radio, Italio; Norvega Esperanto-Ligo; Hungara Esperanto-Junularo; Amikeca Reto; TAKE-La Domo; Kroatia Esperanto-Ligo; Esperanto-klubo de Kopenhago; Esperanto-Societo Kebekia. Redaktoroj de diversaj Esperanto-publikaºoj : Juna Amiko, Riveroj. Iniciatintoj de videokursoj Mazi en Gondolando kaj de Esperanto, pasporto al la tuta mondo nun prepari¯anta en Usono, cetere parte preta. Ĉu familio estas ankaŭ speco de asocio ? Se jes, dankon al la 4-kapa familio Terje-Martin (Norvegio) !

SufiÊe interesa estas la proporcio de dunaciaj paroj kompare al ordinara lo¯antaro de landoj : Danino kun Ruso en Danio; Polino kun Nederlandano en Nederlando; Rusino kun Franco kies unua kunulino, norvega esperantistino, edzini¯is kun hungara esperantisto, en Norvegio; Nederlandanino kun Portugalo en Belgio.

Ĉiuj ciferoj estas minimumaj, Êar ne Êiam mi ricevis precizajn indikojn - kiujn mi cetere ne petis - kaj nur malmultaj el la sendintoj estas persone konataj de mi.

SufiÊe da mesa¯oj estis interesaj laŭ enhavo, tre diversaj. Tamen eÊ simpla saluto havis valoron, almenaŭ por la statistiko, kaj mi konscias ke multaj, same kiel mi, havas ur¯ajn taskojn.

La enhavon de tiuj mesa¯oj, kiuj ja celis publikecon (tamen el kiuj mi forigis Êion konfidencan) mi povas havigi laŭ peto al tiuj kiuj deziras. Estas pluraj pa¯oj da ili (Ê. 6).

 

 
Konkludo

Jen, mi nun esperas ke tiu sperto estos utila ankaŭ al vi kaj inspiros al vi Êiuj ideojn por perfektigi, efikigi nian retagadon.

Jam konstatebla estas la tre stimula efiko de tiu Êi eksperimento por la esperanto-kursanoj de La Roche-sur-Yon, kaj la ebleco kiun ni ricevis per tio sendi informojn al gazetoj por montri la realecon de esperanto ankaŭ en la plej avangardaj teknikoj de komunikado.

Malmultaj estas ankoraŭ la homoj en mia Êirkaŭaºo, kaj eÊ departemento, kiuj havas retadreson. Post 31-jara restado en pariza regiono kie mi laboris, mi nun lo¯as en la okcidenta departemento Vendée (6971 km2, 510 000 lo¯antoj), je 12 km de la atlantika marbordo, kie mi naski¯is kaj vivis ¯is a¯o de 18 jaroj. Êefloko de kantono, la komunumo Moutiers-les Maŭfaits (mutje le mofe) havas Ê. 1660 lo¯antojn. Mi estas meze de kampoj, kaj bovinoj povas paŝti je 7 metroj de mia domo ! Jen la miraklo de la reto : rapidaj interŝan¯oj kun la tuta mondo estas eblaj eÊ en izolitaj lokoj, en regionoj foraj de grandaj urboj.

La asocio Esperanto-Vendée naski¯is en oktobro 1996. ÿi havis 73 membrojn lastdecembre. Antaŭe estis nur 6 aû 7 izolitaj esperantistoj el kiuj ne Êiuj konis sin. Grupa lernado komenci¯is en La Roche-sur-Yon, administra Êefloko de Vendeo (Ê. 50 000 lo¯antoj), komence de 1996 sub gvidado de komencanto, Albert Crié. La fondo de asocio ebligis malkovri kursgvidantinon - Marie-Christine Koson - kiu jam havis spertojn pri E-instruado. Alia kurso, gvidata ankaŭ de komencanto, malfermi¯is pasintan aŭtunon en Fontenay-le-Comte (Ê; 16 000 lo¯antoj) sub gvidado de Patrice Joly, kun 6 gelernantoj. Du sta¯oj, organizitaj de Fabrice Morandeau en 1996 kaj 1997 en sia urbeto Saint Philbert-de-Bouaine (Ê. 2200 lo¯antoj), en kunlaboro kun la asocio Esperanto 44 de la najbara departemento, arigis respektive Ê. 90 kaj 100 partoprenantojn inkluzive de la kursgvidantoj, animantoj (Esperanta teatra trupo) kaj organizantoj.

La 5an de majo, el komunumo Poirou (pŭaru, apenaŭ 600 lo¯antoj), je 10 km de Moutiers-les-Maufaits) foriris juna paro Gudule Le Pichon kaj Laurent Cuenot kun ilia sesmonata bebo Lola por kvarjara voja¯o Êirkaŭ Eŭropo (tio estas cetere la nomo de la asocio kiun ili fondis por havi subtenon). Ili veturas Ê. 15 km tage per ruldomo kiun tiras Êevalino. Ili jam atingis Nederlandon, kie ili trapasas la vintron.La ideon aldoni esperanton al lingvoj jam konataj de ili krom la franca - angla kaj hispana - ili havis antaŭ foriro, kiam ili ceestis prelegon de Maryvonne kaj Bruno Robineau. Tiu juna paro, kiu momente ankaŭ vivis en Vendeo, Êirkaŭiris la mondon dum ok jaroj. Ambaŭ eklernis esperanton dumvoje en la tiama esperanto-lernejo, bedaŭrinde malaperinta, de Pisanica (Bulgario). Ili agnoskas la grandan utilon de la Internacia Lingvo en multaj cirkonstancoj. Ankaŭ por la nuna aventuro de Gudule (bestkuracistino) kaj Laurent (¯ardenarkitekto), montri¯as ke plej utilis al ili Esperanto ol la aliaj lingvoj, eÊ en Francio ! Estas notinde ke multaj gazetoj raportis pri ilia voja¯o, ofte tre favore, simpatie ankaŭ rilate al esperanto, kaj multaj E-kluboj kaj asocioj ricevis per tio bonvenan stimuladon.

Printempe ili ekiros tra Germanio, Danio, suda Svedio (bedaŭrinde ili ne povas iri al la nordaj partoj de Skandinavio senriske pro la longa vintro), supozeble tra baltaj landoj, certe Polio kaj poste suden ¯is Grekio, ktp. Eblas sekvi ilian iradon kaj informi¯i pri ilia celo per la TTT-pa¯oj de la Amikeca Reto : http://www.creaweb.fr/a.reto

Gudule kaj Laurent tre volonte renkontos esperantistojn survoje. Grupoj povas eltiri grandan profiton el tio. Ankaŭ infanoj en lernejoj tre ŝatas la prezentadon de ilia aventuro, kaj esperanto gajnas en tio multe pli da simpatio, presti¯o kaj atento ol per tro teoria debatado pri ¯i.

Henri Masson