AERA
Artikoloj
Estonto de la publika radio
en Pollando

(1998)

Andrzej Pettyn

AERA
Artikoloj


Nuna debato en Pollando | Eblaj rezultoj

 

En polaj amaskomunikiloj pri la estonto de la publika Pola Radio

De kelka tempo en polaj amaskomunikiloj oni diskutas pri la estonteco de la publika radiofonio en Pollando. Pro la akcidenta falo de elsend- anteno por longaj ondoj antaŭ kelkaj jaroj kaj pro la neceso renovigi la rezervan ond-longan elsendilon, en aŭtuno de la pasinta jaro oni enkondukis multajn provizoraĵojn en la enlandaj programoj de Pola Radio, du el ili oni kunigis kaj oni enkondukis drastajn ŝparojn en la funkciado de ĉiuj programoj inkluzive de tiu por eksterlando, kion espereble niaj aŭskultantoj eĉ ne rimarkis.

Pasintsemajne la Kontrol-Konsilantaro de Pola Radio akceptis la programon de restrukturigo de Pola Radio - ni substreku - PUBLIKA Pola Radio kaj marde la 17-an de februaro 1998 la demandon diskutis la Sejma Komisiono pri Kulturo kaj Amaskomunikiloj.

 

Kio rezultas el la ŝpar-projekto kaj diskutado?

Unue oni planas nunjare limigon de la laborantaro je 10-17%, pluan komunan aŭdigadon de la II-a (kultur-muzika programo) kaj de la tiel nomata Radio BIS, kiu havas edukan karakteron. Oni planas malgrandigon de la kostoj je kvarono.

Prezentante la demandon antaŭ la forumo de la sejma komisiono la prezidanto de Pola Radio, Krzysztof Michalski, informis, ke oni samtempe planas "raciigi" la labor-forton en Pola Radio per limigo de plentempaj laborantoj je ĉirkaŭ 200-300 el inter la proksimume 1800 entute.

La ŝparitan monon oni utiligos ĉe la konstruado de nova elsendo-centro por la hejmlanda programo de Pola Radio, tutspeciale por krei bazon de la utiligado de longaj ondoj, sed ne nur.

Pola Radio intencas serĉi novajn enspez-fontojn per lu-donado de studioj kaj aliaj manieroj.

Ene de Pola Radio oni plibonigos la inform-fakon i.a. per la starigo de komuna grupo de raportistoj, kiuj pretigos inform-materialojn por ĉiuj programoj de Pola Radio kaj ankaŭ por la programo destinita por eksterlando.

Evidentiĝas, ke la financaj malfacilaĵoj de Pola Radio ĉefe rezultas el la neceso konstruigi novan elsendo-centron en Solec Kujawski en norda Pollando, el la nekontentiga investado, kies sekvo estas konstruigo de moderna radiodomo apud la nuna, i.a. destinotapor diĝitaj elsendoj.

Se temas pri la 5-a programo, tio estas elsendoj por eksterlando,oni ne menciis ĝis nun limigojn, kvankam tiajn oni ne povas ekskludi. Verŝajne ankaŭ en nia programo oni serĉos eventualajnrezervojn kaj ŝparlokojn por utiligi ilin. Sed ĝis nun oni nenion diris pri la konservo de la aktuale utiligataj lingvoj. Ni povas nur esperi, ke niaj radioelsendoj restos. Mi memoras, ke la prezidanto de Pola Radio, Krzysztof Michalski, kelkfoje diris publike, ke la elsendoj en Esperanto - pro la fakto, ke la lingvo naskiĝis en Pollando - restos.

Sed tiujn vortojn oni diris antaŭ kelkaj jaroj. Kia montriĝos la proksima estonteco, ni ne povas antaŭvidi, sed ja ni e-istoj ĉiam esperas, kaj ni kredas, ke ne senkaŭze.

Andrzej Pettyn