|
Kunsido de radio-aŭskultantoj en Prago dum la 81a UK de Esperanto, ĵaŭde 25a julio, sal. Vondrouŝek Will Green & Bruno Masala |
| |
|
Novaj teknologioj | Lobiado | Diversaĵoj Ĉeestas pli ol 70 homoj kaj multaj aliaj foriras ekde la alveno ĉar la salono estas tro malgranda. Prezidas Bruno Masala, OSIEK-kunordiganto de AERA, kaj Andrzej Pettyn, UEA-komisiito pri radio kaj TEĴA-kunordiganto de radio-redaktoroj. Kune kun, ĉe la podio, Günther Becker, vicprezidanto de OSIEK kaj Emil Vokal, redaktoro ĉe Radio Aŭstria Internacia. Protokolas Will Green, surbendigas Barbara Pietzrak. 1. Jara raporto pri la agado de AERA
fare de Bruno Masala: AERA nun trovis sian pozicion en la asocio OSIEK; precipa laboro
de unu jaro kaj duono estas informado (montras la informilojn, priskribas la interretan
TTT-ejon) kaj lobiado (artikoloj en gazetoj, cirkuleroj al membroj, personaj leteroj). 2. Radio-redaktoroj prezentas sin kaj sian laboron: A) internaciaj stacioj: a)
-legas leteron de Katinjo Fettes-Tosegi, ĉefredaktoro ĉe Radio Aŭstria
Internacia: bedaŭro ke la voĉo de Aŭstrio por la mondo fariĝas
fakte voĉo de Aŭstrio por Eŭropo; venas malmultaj leteroj el Azio
kaj Amerikoj; pli kaj pli substrekiĝas la internacieco
ol la iama neŭtraleco; prezento de Perloj: por publikigo de plej interesaj tekstoj
disaŭdigitaj, en la komenco nur de Radio Vieno, sed poste eventuale de aliaj
stacioj esperantlingvaj; -personaj salutoj de Emil Vokal; b)
Andreo Pettyn priskribas la progreson de la Esperanto-fako de Pola Radio dum la jaro
(nun 4 elsendoj ĉiutage), memorigas la pasintjaran viziton al UK en Tampereo
de la direktoro de la stacio; c)
Libor Filip Mikulaŝek salutas nome de Radio Vatikana kie li laboris ankoraŭ
dum pasinta jaro: tie teamo de 4 homoj, sub la gvido de Carlo Sarandrea faras la
du elsendojn ĉiusemajne. B) lokaj stacioj a)
salutas reprezentantino de Punt Radio en Reus (apud Tarragona) b)
Jennifer Bishop priskribas la riskon de duoniĝo de la programo (ĝis nun
ili sukcesis elsendi 1 horon ĉiusemajne): mankas subteno en Aŭstralio;
la teamo nun konsistas el tri personoj; invitas al vizito en la stacio dum 1997 Malfruis reprezentanto de Radio Radicale en Italio Godfredo van Bergejk raportas pri siaj provoj instigi sian lokan kablo-reton reelsendi
esperantlingvajn programojn. Oni postulis pagon. 3. Novaj teknologioj Günther Becker mallonge skizas pri la historio de esperantlinvaj elsendoj persatelitaj:
unua estis Radio Zagreb, kiu nun ne plu elsendas en Esperanto; poste venis R. Vatikana
kaj Pola Radio. Nuntempe Popola Ĉinio posedas du satelitajn kanalojn kun sia poreksterlanda televidstacio kaj estus facile aldoni aŭdan subportanton por
Ĉina Radio Internacia: indas skribi al tiu ĉi stadio pri tio. Entute estas
tre grave instigi ĉiujn staciojn elsendi persatelite. Bruno Masala emfazas ke ĉeesto de Esperanto en la satelita dissendado estas tre
grava ĉar tiu teknologio vere atingas facilan kaj bonkvalitan tutmondecon. Tiurilate
decidoj naskiĝas nuntempe, ni povas influi ilin. Same en la Interreto: dum aŭgusto oni metos tien kelkajn elsendojn de diversaj stacioj por montri la aferon. 4. Lobiado La plej efika metodo estas la plej simpla: petado. Ne gravas se oni ne tro scias:
la ricevintoj de la letero, redaktoroj, staci-estroj, ambasad-sekretarioj enketos
por vi kaj informos. Tamen lobiado favore al Esperanto en Radio signifas ankaŭ
danki, ekzemple al vialandaj ambasadejoj de landoj kies internacia stacio elsendas en Esperanto. Ĉi jare Ĉina Radio Internacia ne sendis raportiston al UK. OSIEK-AERA skribos
bedaŭran leteron al ĈRI. Andreo Pettyn priskribas la efikon de skribado al ambasadoj kaj staci-estroj. Li ankaŭ
sugestas skribi al naciaj gazetoj kaj edukaj aŭtoritatoj. Günther Becker substrekas ke Esperantaj gazetoj devas aperigi informojn pri Esperantaj
elsendoj. Kaj ankaŭ al nacilingvaj gazetoj oni sendu informojn pri esperantlingvaj
radio-programoj. 5. Diversaĵoj: - Antoni Beyga demandas pri la situacio de Radio Roma fronte al satelito (nu, tiu
stacio havas satelitan subfrekencon de pli ol unu jaro, kaj preskaŭ ne uzas
ĝin; kvankam pluraj personoj jam skribis al la stacio por peti esperantajn disaŭdigojn). Bruno Masala klarigas ke la afero malfruiĝas ĉar RAI atendas kontraktojn
kun alikontinentaj satelitoj: la aro da fremdlingvaj programoj kiujn oni persatelite
disaŭdigos dependas de tutmonda skalo, ne nur de Eŭropo. Pro tio indas
instigi Amerikajn, Aziajn kaj Aŭstraliajn esperantistojn interesiĝi pri la
afero: kiam RAI internacia dissendos persatelite, en pluraj kontinentoj, pere de
pluraj satelitoj, ĝi estos kaptebla kaj reelsendebla per kablo-retoj kaj lokaj
stacioj. - Aŭskultantino el Rovaniemi salutas kaj dankas, priskribante kiel ŝi bone
kaptas Varsovion ĉiutage - Wolfgang Kirschtein sugestas ke dum UK (en Montpellier) oni povus disponigi satelitan
ricevilon en salono kie konstante eblos kunaŭskulti radio-elsendoj, priparoli
ilin kun aliaj aŭskultantoj, ktp. - venas demando pri pli bona distribuado de kasedoj kun satelite ricevitaj programoj
(tio ĝis nun ekzistas nur ene de privataj rondetoj): Antoni Beyga pretas organizi
la aferon.
Fino de la kunsido 14h35 |