AERA
Artikoloj
Persatelita ricevado
de radiostacioj en Eŭropo

Bruno Masala

AERA
Artikoloj


Satelita anteno Tiu ĉi informilo celas sciigi ke persatelita ricevado, jen de televid-, jen de radio-stacioj, estas ne nur ege bonkvalita sed ankaŭ pleje simpla por uzanto. Oni ne timu pro noveco de tiu teknologio: kiam instalita, persatelita aparataro estas tiel facile uzebla kiel simpla televidilo aŭ ia ajn hejma sonaparato.

- Se vin interesas iomete scii kiel funkcias la tuta afero, legu la partojn I - Satelito ? kaj II - Aparataro ?.
- Por nure scii kiel havigi al si la taŭgan materialon, sekvu la konsilojn de la parto III - Kiel havigi ?.
- Por ĝia uzado, vidu parton IV - Kiel uzi ?.
 

I - Satelito ?

Jes: super la ekvatoro, je 36000 km de la tersurfaco, pozicias satelitoj, senmovaj laŭ la tero. Ilin lanĉis ĉielen fuzraketo (ekz. Ariane). Sur la ĉiela cirklo ĉirkaŭ la ekvatoro estas multaj satelitoj: ĉies pozicio estas difinita per ĝia meridiena angulo. Ekzemple la satelito EUTELSAT II - F1 lokas je 13 gradoj oriente. Tio signifas ke, por celi ĝin, de Greenwich oni devas horizontale deflankiĝi de 13 gradoj de la Sudo.

En unu sama direkto, eblas kunpoziciigi plurajn satelitojn (nu, la ĉielo estas vasta!) Ekzemple ASTRA estas fakte aro de kvar satelitoj en la direkto de 19,2 gradoj oriente.

Satelito simple resendas ricevitajn ondojn: de la tero, oni emisias al ĝi per tre altaj frekvencoj (inter 3 kaj 13 GHz). Ĉiu frekvenco konsistigas kanalon. Ĉiu satelito enhavas dudekon da kanaloj (aŭ 'resendiloj': france: répéteur; angle: transponder). ASTRA satelitaro nuntempe proponas pli ol 70 kanalojn en unu sama direkto. Satelito kaptas de la suno la energion necesan por resendado.

Unu kanalo povas enteni unu vidan signalon kaj plurajn aŭdajn signalojn: aŭdaj signaloj estas subfrekvencoj de la ĉefa frekvenco. Ekzemple, en la satelito EUTELSAT II F6, sur la frekvenco de 11,476 GHz de TVPolonia, estas greftitaj 6 subfrekvencoj (aŭ subportantoj) inter 6 kaj 9 MHz: tri por la aŭda parto de la televida kanalo mem (unu por monoa sono, du por sterea) kaj tiuj de tri polaj radioj. Inter tiuj ĉi, la internacia stacio, Pola Radio-Varsovio, kiu elsendas ĉiutage dum unu horo en Esperanto: ĝia subportata frekvenco estas 7,38 MHz.

 

II - Aparataro ?

Jes, ĉar estas minimume du partoj: la anteno kaj la demodulilo (tunero).

La anteno plejofte havas parabolan formon kaj rolas kiel reflektilo: ĝia akso estas direktita al la satelito kaj ĝi koncentrigas la ondojn sendatajn de tiu en unu punkton. Tie ĉi, ricevkapo (LNB) perceptas la tre altajn frekvencojn, ilin amplifikas, ŝanĝas kaj sendas al la demodulilo.

La demodulilo transformas la ricevitajn frekvencojn en aŭdvidan signalon, uzeblan de via televidilo, kaj sendita al ĝi pere de PERITEL. Fakte oni ne bezonas kompletan televidilon por spekti persatelitan televidan programon, sed sufiĉas tiel nomata monitoro: la propra tunero de televidilo ne utilas.

La aŭda parto de la aŭdvida signalo produktita de la demodulilo estas ankaŭ uzebla de simpla amplifikilo, kiel tiu de via magnetofono aŭ ia ajn alia sonaparato. Do, oni ne bezonas televidilon por ricevi persatelite radiojn.

 

III - Kiel havigi ?

Unue, certigu ĉu eblas entute instali antenon ĉe vi: vi devas havi aŭ 1) en via ĝardeno, aŭ 2) sur via tegmento, aŭ eĉ 3) en la domo malantaŭ fenestro, bonan vid-aliron al la sudo, je minimuma alteco de 30 gradoj de la horizonto. Se sude estas alia domego aŭ altaj arboj aŭ muroj, vi rezignu! En urba loĝejarego, se ĉiuj viaj fenestroj direktas al la nordo kaj se ne eblas instali sur la tegmento, vi rezignu!

Due, estus plej bone aĉeti magazinon pri persatelitaj programoj. Ekzistas tiaj en multaj lingvoj, kaj oni aĉetas ilin en sia kutima revu-vendejo. Serĉu en ĝi sinoptikan prezenton de satelitoj kaj kanaloj. Se estas pluraj revuoj, elektu tiun kiu pritraktas ankaŭ radiajn programojn. Jam informu vin pri la diversaj satelitoj, kanaloj ktp. Se, ĝis nun, via ideo estas nur kapti esperantlingvajn radioelsendojn, tamen eble baldaŭ vi deziros havi hejme ankaŭ 30, aŭ eĉ 150, televidajn kanalojn, kaj 100 aŭ 300 radiojn!

Poste, al loka vendisto de televidoj, aŭ en speciala vendejo de satelitaj antenoj, klarigu ke vi deziras ricevi la televidajn kaj radiajn programojn de tiu aŭ tiu satelito. (Por esperantlingvaj radiostacioj, temas pri EUTELSAT 13 gradoj oriente, sed eble baldaŭ ankaŭ pri Eutelsat 16 gradoj oriente, kaj Astra 19,2 gradoj oriente)

Grava distingo okazas ĉi tie: ĉu oni deziras ricevi la programojn

    1 - jen de unu satelit(ar)o;

    2 - jen de du aŭ tri satelit(ar)oj, sufiĉe proksimaj unu de la alia (ekzemple ASTRA je 19,2 kaj EUTELSAT je 13 gradoj oriente);

    3 - jen de multaj satelit(ar)oj.

Por ricevi la programojn de unu satelito vi bezonas simplan fiksan antenon kaj demodulilon. Tio kostas nuntempe inter 150 kaj 300 eŭrooj. Entute, kun la instalado maksimume 450 eŭrooj.

Por ricevi la programojn de du aŭ tri satelitoj, vi bezonas preskaŭ la saman aparataron kiel supre, sed via anteno havu duan ricevkapon (LNB) kaj via demodulilo estu taŭga por uzo de du ricevkapoj. Tia aparataro kostas inter 100 kaj 200 eŭrooj pliaj ol la unua.

Por ricevi la programojn de 'ĉiuj' satelitoj, vi bezonas motorigitan antenon kaj, aldone al la demodulilo (aŭ integrita al ĝi), poziciilon t.e. piloton de la motoro. La demodulilo kompreneble estu taŭga por ricevado de pluraj satelitoj. Tia aparataro kostas inter 600 kaj 1000 eŭrooj. Aldonu la prezon de la instalado.

Kiel vi vidas la prezoj estas tre variemaj: fakte ekzistas granda diferenco de kvalito inter plej malsamaj aparatoj, kaj inter plej diversaj vendistoj. Estu prudenta: ĉiam petu klarigojn al kio utilas tio aŭ tio ĉi, kial tiu ĉi kostas malpli ktp. Fine, demandu kiom kostas la instalado en via hejmo: muntado de la anteno; programado de la kanaloj.

La instaladon de persatelita aparataro vi povas fari mem. Sed tio postulas iom da flikokapablo. Tial, kutime fakulo faras tion: ĉiu vendejo dungas aŭ porokaze helpvokas tian teknikiston, kaj proponas al la kliento la instaladon, kiu kostas inter 100 kaj 200 eŭrooj. Tamen en multaj lingvoj ekzistas gvidlibroj por mem munti sian antenon, kaj specifaj gazetoj helpas tiucele.

Se eblas en la vendejo, petu de teknikisto aŭskultigi al vi la voĉon de Varsovio: tiucele iru en la vendejon dum posttagmezo, iomete antaŭ la 15a30 MET kaj montru al li indikojn menciitajn supre.

 

IV - Kiel uzi ?

Demoduliloj plejofte estas pilotita de telekomando. Por aŭskulti Polan Radion, vi simple ŝaltas ĝin (elektante la taŭgan kanalon) kaj la sonaparaton al kiu ĝi estas ligita.

Do, se via demodulilo estas ligita al televidilo, vi ankaŭ ŝaltas ĝin. Se vi malŝatas spekti bildojn dum aŭskultado, prefere vi ligu la demodulilon al alia sonaparato, ekzemple magnetofono, pere de taŭga ŝnuro.

Kaj jen vi ĝuas perfektan aŭdeblecon, similan al tiu de loka elsendo pere de Frekvenca Modulado.


Bonan aŭskultadon deziras al vi
Bruno MASALA