|
Kio estas "THE WORLD RADIO NETWORK" (La Monda Radio-Reto) ? el la TTT-ejo de WRN (trad. K. Jakobo) |
| |
|
WRN estas senhalta tagnokta raport- kaj inform-reto, kiu diferencas de ĉiuj aliaj ĉar ĝi enhavas segmentojn el la programoj de 25 el la plej konataj radi-stacioj publikaj kaj internaciaj. Aŭskultantoj povas aŭdi anglalingvajn raportojn okazantajn, font-rektajn. Mond-eventoj kompreniĝas per nova signifo, kiam oni aŭskultas raportistojn el diversaj landoj. Rezulte, estas la aŭskultanto mem kiu povas juĝi, akirante perspektivon mondan pri okazaĵoj. WRN estas pli ol nur informoj: la programado amplekse traktas arton, kulturon, muzikon, sporton, sciencon, kaj multe pli. Ne nur ampleksas la temo-gamo, sed ankaŭ multaj el la stacioj jam havas tre altajn rezulto-normojn, kaj la programojn oni atente kreas el materialo surbendigita de raportistoj dise-foraj. WRN estas nova ekpaŝo el la kampo de internacia radio-servo, kaj bonvenigas la programojn de organizoj, kiuj jam ofertas kurt-ondan servon, sed deziras pligrandigi sian aŭskultantaron kaj eniri la novan epokon de satelitoj kaj kabloj, aldone kun alta aŭd-kvalito. ĝi ankaŭ bonvenigas enlandajn staciojn, kiuj volas fari la unuan paŝon ekster la propraj landlimoj, eble por atingi elmigrintojn sialingvajn aŭ por strebi kapti novan internacian aŭskultantaron kaj plian prestiĵon. En 1okt93, WRN komencigis "Network One" (Reto Unu), la anglalingvan servon por Eŭropo, pere de la satelito "Astra", transdonilo 22, je 7.38 MHz. Sondado en feb94 konjektis 490,000 aŭskultantojn. Ekde tiam, ricev-areo pligrandiĝis pere de kablo en Britujo, Irlando, Nederlando, Polujo, kaj Belgujo. Lokaj stacioj AM kaj FM reaŭdigas elektitajn programerojn en multaj landoj, ekzemple: Suomujo, Svedujo, Polujo, ĉeĥujo, Britujo, kaj Francujo. Astra estas rekt-al-hejma satelito precipe por TV-dissendo, kiun estras SES-firmao en Luksemburgujo. ĝi atingas 48 milion eŭropajn hejmojn (18 milion rekte kaj 30 milion per kablo). Homoj ekipigas siajn hejmojn pere de Astra por spekti, ekzemple, CNN kaj MTV kaj nuntempe 46 aliajn staciojn, kaj ili ankaŭ povas trovi pli ol 40 radi-staciojn, enkluze WRN. Kredeble, malmultaj homoj aĉetos ekipaĵon por ebligi nur internacian radi-ricevon (2% el eŭropanoj posedas kurt-ondajn radi-ricevilojn), tamen ricevo "sur la dorso de TV" rikoltos novan aŭskultantaron, malgraŭ la ioma duoblado. WRN intencas ampleksigi la koncepton pri unu-lingva reto al germana, franca, kaj hispana lingvoj. Tiuj novaj servoj uzos jamajn kaj novajn program-kontribuontojn. En 1jan94 komencis la WRN-servo por Norda Ameriko, kiu sendiĝas tra "Galaxy 5", pere de transdonilo 6, je 6.80 MHz. Pro la sendo-sistemo en Norda Ameriko, aŭskultontoj sen satelit-riceviloj povas aŭdi WRN diversmaniere, diversloke pere de kablo-firmaoj (SAP-stacioj kaj FM) kaj ankaŭ pere de lokaj AM- kaj FM-stacioj diversurbaj. Dum venontaj monatoj, kelkaj novaj paŝoj anonciĝos, kiuj ebligos ke programeroj de WRN aŭdiĝos tutlande pere de nacia radi-reto. Ĉiuj programoj de WRN haveblas senpage al ajna stacio por reaŭdigo. Oni nur kontaktu WRN por subskribi mallongan transil-kontrakton. Kontaktu nin per retpoŝto online@wrn.org, kaj petu informilon kaj Relajs-Kontrakton. WRN irigas kelkajn aliajn projektojn, kiuj realiĝos antaŭ jarfino, ekzemple, etendigo de Network One al Japanujo pere de kablo-USEN, kiu atingas pli ol 1.8 milion hejmoj, kaj haveblos en Aŭstralio pere de nova satelit-servo abona. WRN fondiĝis en 1992 por havigi al radi-stacioj mondaj servojn komunikajn, teknikajn, kaj kreajn. Aldone al Network One, ĝi funkciigas sendo-servojn per la satelitoj Astra kaj "Eutelsat" por "Vatikana Radio", "Radio Telefis Eireann", kaj "Radio Canada International". World Radio Network | Pola Radio ĉe WRN | Radio Vatikana ĉe WRN |