Amikaro de Esperanto en Radio


Novaĵoj pri Esperanto en Radio

Rapida html-versio nov.htm
ĉiuj informoj publikigindaj novinfo.txt (ASCII-versio)

 
  • Historio de la radio en TTT (2001.06.16)
    Je http://perso.club-internet.fr/dspt/indexE.htm estas legebla tuta historio de radiofonio: "Rakontu al mi la radion" estas redaktita de Pierre Dessapt. Ĝi entenas plurajn temojn: bateriaj riceviloj, reta kurento-riceviloj, jen la Elektro, unuaj aplikažoj, energio en Botelo, la galeno, la anteno ktp. Kaj ankaŭ: kio nova ? la aŭskulto... La sama enhavo estas legebla ankaŭ en la franca kaj la angla.
    (inf. Edmond Ludwig)


  • Radio Verda renaskiĝinta ! (2001.06.16)
    Post pli ol du jaroj post la ĉeso de la elsendoj de la interreta radistacio, 'Radio Verda', ĝi nun revenas! La renovigita Radio Verda nun troviĝas che http://www.esperanto.ca/radioverda

    Ni esperas ke vi ĝuos la elsendojn, kaj ke vi pliriĉigos ilin per viaj kontribuoj. La 'voĉo de Esperantujo' sonos denove, kaj ni kore invitas vin aŭskulti ghin ĉiusemajne!

    (inf. Arono - achapman@ottawa.com)


  • Nova loka elsendo en Campinas, Brazilo (2001.06.11)
    Ekde februaro ĉi jare estas semajna programo pri esperanto en "komunuma" aŭ "libera" , nome: Radio Muda kiu estas en la Universitato de Urbo Campinas en la frekvenco 105,7 (Modulita Frekvenco).
    La programo estas ĉiudimanĉe de la 9a ĝis la 11a horo matene.
    (inf. Joao Manoel Aguilera Junior, johano@uol.com.br, Brazilo


  • Situacio de ORF kaj Eo en R. Aŭstria Internacia (2000.11.10)
    Post la novstrukturiĝo ĉijara la radiostacio mem ne plu elsendas je la
    kostoj de la registaro, ĝi iĝis parto de la entrepreno ORF, kiu estas
    sendependa stacio "Austria Radio kaj Televido". ĝi disponigos por la sekva
    jaro 2001 la duonon de la ĝisnuna budĝeto. (nur 50 % !!!) La
    novstrukturiĝo estas memkompreneble la rezulto de la ŝpar-politiko de
    la nuna registaro.
    Kun bedauro mi konstatas, ke en Esperantio oni apenau interesiĝis pri la
    temo dum la tempo kiam estis la krizo, kvankam plurloke aperis alvoko por
    helpagado. Eĉ dum la kunsido de Radio-Amikoj dum UK en Tel-Avivo oni ne
    informis la partoprenantojn pri la problemo.
    Do, mi estas kontenta, ke mi povis tamen savi la programon, parte pere de
    financa subteno de geauskultantoj, parte per antauvidataj varbdisaudigoj.
    Nur ne tiom abunde kiel ĝis nun.
    Dum la vintra periodo 2000/2001 estos nur 2 Esperantlingvaj programoj
    elsendotaj de Radio Austria Internacia dum vendredaj kaj dimanĉaj
    vesperoj, je 21.30 UTC en la frekvencoj 6155 kHz, 5945 kHz por Europo kaj en
    13730 kHz por Nordafriko.
    Memkompreneble nek la satelita, nek la reta programaliro estos limigota.
    La teamo de Esperanto Redakcio en Radio Austria Internacia dankas vian
    alskribon kaj esperante, ke vi restos nia fidela auskultanto; sincere
    salutas vin!
    Katalin Fetes-Toszegi, roi.esperanto@orf.at, http.roi.orf.at/esperanto
    (fonto: ret-info)


  • Eo-elsendoj de ORF aĉeteblaj sur KD ! (2000.11.10)
    ĉu vi volas detempo al tempo auskulti nian voĉon ankau tiam, se vi povas nek per radio, nek per reto auskulti niajn porgramojn?
    Mendu nian jubilean KD-on (kostas ATS 200.- kun sendokostoj) au Kasedon (kostas ATS 150.- kun sendokostoj) aperontan en limigita kvanto en novembro 2000.
    Pagu ĉe UEA kie nia redakcia konto estas: WIEN-Sau sendu la monon al nia redakcio.
    La teamo de Esperanto Redakcio en Radio Austria Internacia sincere salutas vin!
    Radio Austria Internacia, Esperanto Redakcio, Argentinierstr. 30a, A-1040 Wien, Tel: +43 1 50101 16077, faks:+43 1 50101 16056, roi.esperanto@orf.at, http.roi.orf.at/esperanto

    (fonto: ret-info)


  • Kiel produkti radio-programon per interreto ? (2000.09.10)
    En la retpaĝoj de Andaluzia Esperanto-Unuiĝo - krom la kutimaj interesažoj- aperas ankau nova, interesa prelego pri auskultado kaj produktado deradio-programoj per interreto. ĝi estas havebla kaj en HTML kaj enPDF-formato ĉe la adreso:
    http://www.ciudadfutura.com/esperanto/eradio/index.htm
    Krome, estas lanĉita nova dissendolisto "esperanto-en-hispanio@egroups.com"por komenti kaj diskonigi ion ajn enEsperanto au pri Esperanto. Se vi deziras alighi, sendu vian adreson alesperanto@ciudadfutura.com
    Centra retpaĝa adreso de Andaluzia E-Unuiĝo: http://www.ciudadfutura.com/esperanto
    (laŭ inf. JosŽ F. Mart’n, esperanto@ciudadfutura.com)


  • Konkurso de China Radio Internacia ĝis decembro 2000 (2000.08.20)
    Renkonte al la nova jarcento, China Radio Internacia okazigas de aŭgusto gis la lasta tago de decembro konkurson titolitan "Ĉinio Cent Jarojn".
    Por partopreni, indas aŭskulti helpajn artikolojn elsondotajn en la 4-a, 7-a, 8-a, 11-a kaj 14-a de septembro kaj ripetotajn oktobre, kaj alsendi antaŭ la 31-a de decembro vian respondon kaj ankaŭ la enketan tabelon kiu estas parto de la konkurso. Vi ricevos almenaŭ memoražon, se ne la unuan premion aŭ la duan aŭ la trian. Kiu gajnos specialan premion, tiu ĝuos senpagan vojaĝon al Pekino por unu semajno.
    Demandilon kaj enketan tabelon bonvolu peti de Esperanto-Sekcio de China Radio Internacia, espradio@cri.com.cn


  • Togo: ĉiusemajna radio-elsendo ekde junio 2000 (2000.07.26)
    La landa asocio UTE de Togolando žus havis kontrakton kun la radiostacio DELTA SANTE de la urbo Aneho: ĉiuvendrede, de 17h30 ĝis 16h30 (UT) oni elsendas pri Esperanto. Esperantistoj profitas la okazon por informi en Esperanto ne nur pri Esperanto, kaj ankaŭ pri aliaj aferoj.La elsendon nun animas s-roj ATTIOGBE-AGBEMADON Mensah kaj SAGBADJELOU Kokou. La unua elsendo okazis la 9-an de junio. La kontrakto daŭros unu jaron. UTE ŝatus profiti el tiu okazo por disponigi perradian kurson Esperantan al komencantoj. Materialo en la franca estas do bezonata.
    Cetere, de 21h ĝis 22h ĉe Radio MARIA okazas preĝoj katolikaj en diversajlingvoj. La preĝado okazas ankaŭ en Esperanto dank'al klopodoj de la anojde la klubo MODELO de Lome.
    (inf. La estraro de UTE, GBEGLO Koffi, B.P. 13169, Lome, TOGO, esp.togo@cafe.tg)


  • Nia TTT-ejo pri Esperanto en Radio elektita inter Links2Go (2000.07.12)
    The page titled "Esperanto En Radio - Frekvencoj, Adresoj, Sonarkivoj",at http://osiek.org/aera/, was selected as a Links2Go "Key Resource"in the Esperanto topic, at http://www.links2go.com/topic/Esperanto


  • Radio Vatikana: jubilea kroma elsendo dum 2000 (2000.07.09)
    Dum la tuta 2000 jaro la Vatikana Radio dissendas aldonan Esperanto-programon dimanĉe en tre konvena horo inter 21.50 kaj 22.00 UTC (enEuropo inter 23.50 kaj 24.00) en la frekvencoj de mezaj ondoj: 527 kHz kaj 1530 kHz kaj kurtaj ondoj: 4005 kHz kaj 5880 kHz.


  • Nova Reta Radio Esperanto - el Bratislava (2000.06.10)
    Ni komencis elsendi el Bratislava helpe de interreto.
    Niajn esperantajn elsendojn de radio Esperanto el Bratislava vi povas
    aŭskulti che: http://www.home.sk/www/esperanto/radio.htm
    (informas: Paulo Kascak, esperanto@nextra.sk)


  • Nova retadreso de Radio Vaticana (2000.05.15)
    Ekde nun la Esperanto-Redakcio de Radio Vaticana havas propran retadreson. Bonvolu forigi tiun che "mclink.it" kaj prefere uzi por raporti, informi, priparoli au simple saluti:
    esperanto@vatiradio.va
    (inf. Carlo SARANDREA, Radio Vaticana, esperanto@vatiradio.va)


  • Esperanto-radioelsendoj en via urbo? (2000.05.08)
    Plurmilo de radiostacioj, ĉu lokaj, ĉu landnivelaj priservas laaŭskultantojn dise en la mondo en la ultrakurtonda bendo UKO (oftesignata kiel FM, mallongigo por "frekvenco-modulado"), tamen inter ilinur sporade, ege malofte troviĝas ankaŭ esperantlingvaj elsendoj.Sed se ankaŭ vi volas, tio povas ŝanĝiĝi, ja ekde nun ekzistas la eblohavi Esperantan radioelsendon ankaŭ en via urbo: la tieaj radiostaciojpovas ricevi SENPAGAN rajtigon por relajsi la Esperantan programon deAŭstra Radio Internacia!

    ĉu propra radiostacio?
    Akiri licencon por propra E-lingva radioelsendo, kaj daŭre funkciigitian radiostacion nuntempe estas nerealigebla revo. Same, daŭre produktiE-lingvan programblokon en iu jam funkcianta radiostacio postulus tregrandan laboran kaj teknikan investon (ofte ankaŭ oni postulas nerealanfinancan kontribuon), do en plej multaj urboj lernantoj kaj parolantojde la Internacia Lingvo havas malfacilažojn pri aŭskultado de viva E-parolo.
    Bedaŭrinde interreto (kaj la ret-radioj) ankoraŭ ne atingas ĉiujn, kromeestas ĉiam malpli kaj malpli la kvanto de radioriceviloj kun kurtondabendo por la nunaj E-elsendoj - sed en ĉiuj loĝejoj troviĝas AM(mezondaj) kaj FM-riceviloj. Se oni tie povus lanĉi E-lingvanprogramblokon, ĝi ne nur helpus al esperantistoj havi "vivan E-parolon" - sed estus ankaŭ bona reklamo por nia afero.
    Aliflanke la lokaj aŭ urbaj radiostacioj - kiuj kutime ne disponas prisenlima buĝeto kaj ne havas multajn reklamenspezojn - ofte baraktas prila problemo: kiel kaj per kio plenigi la elsendotempon? - do dependas dela lerteco, saĝeco de la lokaj esperantistoj, ĉu oni povas konvinki ilinakcepti pretan, bonkvalitan, "kuriozan" - kaj SENPAGAN duonhoranprogramblokon...

    Kion fari?
    Por realigi la relajsadon de la E-programo de ORF, oni devas konvinki lagvidantojn de via urba, loka radiostacio. Ili - angle, germane, aŭ ebleper via helpo Esperante - devas peti la rajton pri la senpaga relajsado,kion ili ricevos ene de 14 tagoj. La elsendoj estas kapteblaj persatelito, aŭ estas preneblaj per interreto.

    Jam funkcias 2!
    Ke tiu relajsado ne estas nur teoria eblo pruvas la fakto, ke jam en 2 urboj (Vilnius kaj Vladivostok) ĝi estas realigita. Kaj ankoraŭ unuafero: ekde la komenco de la ĉijara somera tempokalkulo la lasta E-lingva elsendo de ORF Radio Aŭstria en la tuta semajno estas aŭskultebla en la reto per "Real Player-7".
    La petoj pri rajtigo de senpaga relajsado estas peteblaj ĉe:
    ORF, Radio-Aŭstria Internacia, Esperanto-Redakcio, Katalin Fetes-Tosegi,; AT-1136 Wien, ret. roi.esperanto@orf.at

    (fonto: komuniko de "Ret-Info" 2000.05.08)


  • Kiel produkti radio-prog. en TTT ? (2000.05.08)
    En la retpaĝoj de Andaluzia Esperanto-Unuiĝo - krom la kutimaj interesažoj - aperas ankau nova, interesa prelego pri auskultado kaj produktado de radio-programoj per interreto. Ĝi estas havebla kaj en HTML kaj en PDF-formato ĉe la adreso: http://www.ciudadfutura.com/esperanto/eradio/index.htm


  • Radio Vieno aŭskultebla per TTT (2000.04.18)
    Dum la tuta semajno, eblas aŭskulti perrete la dimanĉan programon de Radio Vieno. Tiucele sed ankaŭ por legi, indas vizito al la renovigita TTT-ejo de la stacio (malgraŭ la malbelaj x-literoj).
    Rekta ligo por aŭskulti la programon estas http://193.171.50.209:8080/ramgen/roi/esperanto/esperanto.ra

    Cetere, la E-redakcio informas ke la geauskultantaro de Radio Austria Internacia en 1999 honoris la
    Esperanto-programon per granda kvanto de alskriboj. Entute 10028 alskriboj estis registritaj. Tio estas kresko de 111% kompare al la jaro 1998 kaj 28,7% de la alskriboj venintaj al la tuta Radio Austria Internacia.
    Kvankam en 1988 jam ni ricevis la plejmultan retalskribon 1224 erojn, la jaro 1999 alportis kreskon de 481% en tiu rilato, kiu sumis 7117 erojn. Konsiderante la tutan retmesagxkvanton de Radio Austria Internacia kio estas 11741, tiu cxi kvanto de la Esperanto Redakcio estas gxia 60,6%.
    (informas Katinjo Fetes-Tosegi, estro de la Esperanto Redakcio roi.esperanto@orf.at)


  • Nova Reta Radio en Esperanto - el Bratislava (2000.03.25)
    Paulo Kascak anoncas ke oni komencis elsendi el Bratislava helpe de interreto.
    La esperantajn elsendoj de Radio Esperanto el Bratislava vi povas aŭskulti che: http://www.home.sk/www/esperanto/radio.htm
    (informoj ĉe: esperanto@nextra.sk)


  • Instalu ĉe vi, aŭskultu tuj! (1999.06.16)
    La stacioj kiuj regule disponigas sonprogramojn en TTT disponigas konstantan adreson por lanĉi la aŭskultadon. Do, simplas instali en via propra hejmpaĝo tiujn ligojn, kaj tiel popularigi la Esperanto-elsendojn. Senŝanĝa ligo, sed ĉiufoje nova programo!
    Jen por vi la adresoj (simple kopiu en via hejmpaĝo):
    <A HREF="http://www.wrn.org/audio/pol1.ram" target="_top">Varsovio</A>
    - <A HREF="http://www.er.ee/tallinn/espeesti.ram" target="_top">Tallinn</A>
    - <A HREF="http://www.quicknet.se/home/q-111060/vasteras.ram" target="_top">R. V&auml;ster&aring;s</A>

    Bonan aŭskultadon deziras al vi Bruno MASALA, Amikaro de Esperanto en Radio.


  • Informiĝu pri Koreio per TTT-Radio (1999.04.30)
    De komenco de ĉi tiu jaro, ankaŭ Koreio havas voĉon en la esperantlingva TTT-mondo. Nepre vizitu http://esperanto-radio.net/ de S-ro MA Young-tae. Jam pluraj sonprogramoj, laŭ formato RealAudio, pri plej diversaj temoj disponeblas kune kune la tekstoj. La TTT-ejo estas dulingva: korea kaj esperanta.


  • pinten
    © OSIEK - 2001.12.12. Viajn rimarkojn al TTT-red..
    Bonvolu publikigi informojn pri radio menciante kiel fonton:
    AERA (OSIEK - Amikaro de Esperanto en Radio).