Bruno Accueil

Lingvo kaj metalingvo


Meta

La prefikso (antaŭfiksaĵo) 'meta' - kiel en 'metalingvo' - havas eventoriĉan historion. En la helena lingvo - kie ĝi naskiĝis - 'meta' estas aŭtonoma vorto: adverbo aŭ prepozicio. Ĝi povas havi multajn signifojn: 'meze de', 'inter', 'kune kun', 'kun', 'kontraŭ', 'laŭ', 'per', 'post', 'al'... La prepozicio 'meta' funkcias kun tri diversaj gramatikaj kazoj, kaj eblas klasifiki la diversajn signifojn en tri kategoriojn: kun Genitivo: 'el meze de'; kun Dativo: 'kun'; kun Akuzativo: 'post'.

Kiel multaj afiksoj (nefiksaĵoj) en la helena lingvo, 'meta' estas uzata por vortfarado kaj kunmetado 1. Estiel preverbo (antaŭverbo) 'meta' plu havas siajn tri bazajn signifojn: kun (ekz. metekhoo=kunpreni, partopreni); inter (ekz. metaikhmios=inter du armeoj, meza); post (ekz. metadiookoo=postsekvi).

La vortero 'meta' eniris la eŭropan sciencan lingvon tra kelkaj helenaj vortoj: metodo (filozofio), metakarpo (anatomio), metatezo (gramatiko)... Kaj laŭ tiaj modeloj multaj aliaj estis kreitaj ene de la eŭropa scienca lingvo (t.e. en la latina, la franca, la angla...): metabolo, metencefalo, metanalizo...

Sed ĝian plej grandan famon la vortero 'meta' havis danke al nura evento de la literatura historio: ĉar la netitolita verko de Aristotelo pri aliaj aferoj ol pri fizikaj - verko kiu ĝuste lokis post la prifizikaj libroj - estis iam de iu nomita 'metafiziko'. Tio okazis kiam la kodeksoj ne ekzistis, sed nur la rulaĵoj. Oni povas imagi ke tiamaj legantoj devis deruli la tutan prifizikan libron antaŭ ol malkovri la primetafizikan...

Preterlasante tiujn bildojn restas tamen la fundo: en la vorto 'metafiziko', 'meta' akiris sian abstraktan signifon: pli-alta-kaj-pri-ĉar-kronologie-post-sed-logike-antaŭ. Mirakla koincido estas ke tia signifo tre taŭgas al la Aristotela penso: la kategorioj ne naskas la objektojn (kiel 'kredis' Platono) sed, male, la kategorioj naskiĝas surbaze de la objektoj, kaj, tial, kapabligas nin klasifiki ilin. Metafiziko naskiĝas post la fiziko, scienco de la naturo, sed ĝi studas la antaŭsupozojn de fiziko, ĝiajn ilojn, konceptojn...

Tiu senco de 'meta' estis tre fruktodona, precipe en la nuntempa scienca lingvo: metalogika, metamatematiko, metalingvo kaj metastabila, metapsika, ktp. Logiko estas scienco 2 pri la 'logo' (logos); metalogiko estas sistemiga pristudo de la logiko: pristudo kies rezultoj ĝuste fundas logikon. Tamen metalogiko estis naskita de logiko (aŭ de logikistoj!). Ĝi reprenas la lingvaĵon de logiko, por klarigi logikon; ĝi kreas 'gramatikon' de la logiko, kiel logiko mem estas 'gramatiko' de aliaj sciencoj. Kaj metalogiko mem estas parto de la logiko.

Gramatiko de Esperanto

Sammaniere oni nomas metalingvaĵo iun ajn lingvaĵon pri iu lingvaĵo: ekzemple logiko, gramatiko, epistemologio estas metalingvaĵaj. Pli specife oni diras ke gramatiko estas metalingva, ĉar pritraktas specifan lingvaĵon: la lingvon, nian lingvaĵon. Sed la lingvaĵo pri la lingvaĵo estas parto de la lingvaĵo mem. Kaj la gramatikaj kategorioj, konceptoj, reguloj esprimiĝas per vortoj de la lingvo mem: 'verbo', 'substantivo', 'konjugacio', 'pluralo', ktp. estas esperantlingvaj vortoj.

Kiam mi lernis Esperanton mi retrovis tiujn 'monde' konatajn gramatikajn konceptojn de la 'klasikaj' (i.a. latina) lingvoj: verbo, akuzativo, prepozicio, akordo, konjugacio... Tiujn konceptojn mi tiam konis en du versioj: la klasika mem, propra al la greka kaj latina; kaj la moderna - adaptita - gramatiko de mia denaska kaj kultura lingvo: la franca 3. La franca lingvo ne plu estas kaza lingvo: la funkcioj de vortgrupo en la frazo estas signitaj preskaŭ nur per la vortordo kaj prepozicioj. Pro tio la nomoj de la kazoj ne plu validas, sed oni uzas la nomoj de la funkcioj 'mem': subjekto, objekto, aganto, ktp. Tamen, por profunde klarigi frazojn en latinidaj lingvoj, la vidpunkto de la latina, ĝia kono, estas tre utila: ĉar 'funkcioj' mem nature estas tre abstraktaj konceptoj, sed ili historie baziĝas sur la latinaj kazoj. Tio signifas ke, ofte, kiam latinidparolanto konceptas objektan komplementon li fakte uzas koncepton duone konkreta (kazo) duone abstrakta (funkcio).

Kompare, la uzo de latinaj konceptoj por priskribi Esperanton estas pli fuŝa ol pri la franca. Kompreneble, pro historiaj kaj geografiaj kaŭzoj, tiuj konceptoj daŭre estas, por hindeŭroplingvanoj, la plej efikaj por instrui la lingvon. Sed post la baza lerno, venas tempo por enprofundiĝi en la specifajn trajtojn de Esperanto, kaj kompreni ke la unua gramatiko estis nur lernilo. Nu, jam mi konstatas ke multaj esperantistoj ne faras tiun pluan paŝon kaj daŭre parolas pri kazoj, pri genroj, ktp. kiam ne ekzistas kazoj, genroj en Esperanto.

Survoje al universaleco

Pro tio estus tre taŭge inventi 4 veran, propran, gramatikon de Esperanto. Sed tia laboro estas tre vasta: ĝi supozas ke ni sintezu ĉiujn konceptadojn pri Esperanto. Sed por sintezi la diversajn konceptadojn de Esperanto, eble oni devus sintezi antaŭe la bazajn mondkonceptojn kaj gramatikojn de ĉiuj lingvoj!?

Tamen ne: ĉar universaleco ne estas tuteca sintezo apriora. Esperanto celas veran universalecon, t.e. historian. Ni akceptu ke ni estas naskitaj kaj mortontaj: ni kreskigu tiun gramatikon de Esperanto surbaze de kio jam ekzistas.

Jam estas unu direkto: la gramatiko, metalingvo, estu signifanta en la lingvo mem. Tio signifas ke la gramatikaj terminoj devas signifi ion en Esperanto, kaj ne nur esti fonetike adaptitaj latinaj vortoj. La gramatiko devas kreski kiel planto el la tero, t.e. el la lingvo mem. Pro tio mi fojfoje proponis, en BrunoGram-oj 5, kunmetaĵojn por ekspliki la gramatikajn terminojn: ne-fiks-aĵo, antaŭ-fiks-aĵo, sub-jung-ilo kaj kun-jung-ilo, propon-acio, ktp. Mi ja konscias ke tio estas guteto apud la maro de la farenda laboro. Sed mi kredas ke tio estas taŭga direkto al ellaborado de propra metalingvo de Esperanto.

Aliajn trajtojn de tiu onta gramatiko oni jam povas vidi: ĝi estos pli abstrakta kaj pli modulara ol gramatikoj de aliaj lingvoj...

Gramatikistoj kaj instruistoj de ĉiuj landoj, vi unuiĝu.


Bruno MASALA

    1. Tiuj du terminoj signas la saman aferon, sed laŭ diversaj perspektivoj. Diferenco inter vortfarado kaj kunmetado estas jena: paroli pri 'vortfarado' estas analiza kaj etimologia sinteno, pri la vorto rigardata estiel tutaĵo; male, 'kunmetado' estas sintaksa parolmaniero, laŭ vidpunkto ke ekzistas sintakso ene de la vorto mem. Tia envorta sintakso ekzistas en la helena, kaj tre larĝskale en Esperanto: iri en la domon; eniri la domon... La koncepto de envorta sintakso rompas la naivan ideon de fermiteco de la vorto, ĉar la samaj sintaksaj reguloj kaj signifivoj regas kaj en kaj ekster la vorto. Ekzemple vidu la rilaton de la subjekto (aŭ la ago) al la objekto (aljekto): uzi la akuzativon > la uzado akuzativon (vd pri tio artikolo de André Cherpillod en LG-52).revenu
    2. Pli precize 'iko' (pri la logo), t.e. kaj teoria kaj praktika studo, ekzercado, pritraktado (poetiko, lingviko, metriko...)revenu
    3. Unuavide la diferenco estas granda inter la du versioj. Sed pli kaj pli mi konstatas ke la nuntempa franca gramatiko estas nur tre taŭga adapto. Taŭga ĉar daŭre efika por ne nur priskribi la lingvon, sed ankaŭ por instrui ĝin. (Nu, tiurilate, la rezultoj de nuntempa lingvistiko ofte alportas nur kelkajn trafajn kritikojn al la gramatika sistemo, sed ne donis ĝis nun pli bonan gramatikon entute.) Tamen tiu heredita sistemo ne plu ĉiam taŭgas: pro historia evoluo de la lingvo, la gramatika konstruaĵo de la franca lingvo fendetiĝas: pri verbmodoj, pri la rilato determinanto/determinato, ktp.revenu
    4. Ne 'krei' sed 'inventi', 'eltrovi'revenu
    5. Sep BrunoGramoj aperis, en La Gazeto, n. 45 ĝis 51.revenu
© in La Gazeto, n.53, 1994.



© Bruno Masala, 1994.