La vivefekto français   deutsch   english   español   arabe   esperanto  

Por nova estetiko


Funde konsiderante la freŝan historion de la homsciencoj, kuriozas ke ili ĉiuj disiĝis de la filozofio ekde ĉirkaŭ du jarcentoj por krei propran metodon kaj dokumentaron, krom estetiko.

Tion eksplikas la fakto ke la relativismo de stiloj, formoj, gustoj, materialoj kaj funkcioj de la belartoj estas tiom granda ke ŝajnas neeble indukti de tie unikan tutmondan difinon. Tion eksplikas ankaŭ la fakto ke la artoj, spegulantaj la tutan homon, alvokas al si ĉiujn homsciencojn, interalie psikologion kaj psikanalizon, sociologion kaj etnologion, filologion kaj lingvistikon kaj, kompreneble, historion.

Sed tiuj homsciencoj ne sukcesas ekspliki kio igas la artojn specifaj - specifeco praunika por la artistoj samkiel por la artoŝatantoj. Tial, doloriga fosaĵo tro ofte kreiĝis inter la artistoj kaj ties ekzegezisto.

Tial mi entreprenis esploron celante igi la estetikon vera kaj propra homscienco. Tia esploro implicas korpuson kaj metodon. La korpuso: ĝi estas ĉiuj tekstoj verkitaj de rekonitaj artistoj priparolantaj sian laboron kaj ĉiuj artverkoj de ili kreitaj aŭ admiritaj. Oni trovas en ĝi la grandegan diversecon de stiloj, gustoj, ĝenroj, funkcioj kaj materialoj.

La metodo: ĝi estas la serĉo de la antropologiaj invariantoj enmergitaj en la korpuso. Pri la literaturo (ĉar per ĝi mi komencis), kvar invariantojn mi ektrovis. La unua entenas kaj superas la tri aliajn, kiuj detaligas la rimedojn necesajn por atingi la celon. Tiu unua invarianto ne estas, ne povas esti en la mirinde ega diverseco de stiloj, gustoj, ĝenroj, funkcioj kaj lingvoniveloj, ĉar tiuj diversecoj estas tro ofte kontraŭdiraj inter si. Ĝi estas en la efekto.

Ni precizigu ke ĉiuj poetikoj diras klare, sugestas aŭ almenaŭ ne neas ke sukcesa artverko kreas en la psiko de la leganto aŭ aŭdanto ian 'vivefekton'. Ĝi agas sur la fikcia kapablo de la homa estaĵo, kunlabore kun lia libereco: ĝi kreas sistemon da eĥoj en la fakultatoj aŭ partoj de la menso, kiu vekas karakteristikan impreson de pleneco, pleneco harmonia aŭ emociega, feliĉa aŭ malstabiliganta.

La tri aliaj invariantoj postulas ĉe la verko, unue, la koherecon. Tio estas la malnova regulo de unueco - nenio nova ĉi tie. Due, la formalan ludon per la vortoj. Trie, ke la vortoj estu konsiderataj kiel konkretaj objektoj.

Nu, tiuj invariantoj ebligas repensi ĉiujn literaturajn teknikojn, notinde la figurojn, la ĝenrojn, la stilojn, la simbolojn kaj la rilatojn de poezio, prozo kaj teatro. Ili ebligas ankaŭ doni al ĉiu civilizacio sian propran identecon, sen ia ajn rekupero.

La tuton de tiuj esploroj estas elmontritaj en du libroj:
- Le pluriel du beau. Genèse du relativisme esthétique en littérature [La pluralo de la Belo - Genezo de la estitika relativismo en literaturo]. Centre de recherche Littérature et spiritualité, Université de Metz, 1991, 354 págs.
- L'effet de vie ou le singulier de l'art littéraire [La vivefekto aŭ la singularo de la literatura arto]. Champion, 2004, 400 págs.

Marc-Mathieu Münch




  © Marc-Mathieu Münch, 2005-2006 (traduko: Bruno Masala)