| Club d'Espéranto | ![]() |
Esperanto - Klubo |
| de Metz | ||
français - esperanto
- Prezento de la Klubo - |
La Societo, ghiaj agadojLa Esperanto-Klubo de Metz estas memstara asocio (lau t.n. Legho 1908), oficiale registrita che la Metz-a tribunalo ekde 1984, fare de aro da personoj kiuj jam laboris kune ekde 1978. Ghia sidejo estas che la KulturDomo de Metz, kie okazas regule pluraj el ghiaj agadoj. Tiuj chi estas larghaj kaj diversaj: lingva kurso, kursoj pri esperantlingva literaturo, vojaghoj, eldonado de revuo, organizado de staghoj kaj internaciaj konferencoj. |
Niaj vendredaj kunvenoj Nia kultura revuo, La Gazeto IEK-1999 en Metz | |
|
Manifesto de Prago (1996) Statutoj de la Klubo (en la franca) |
Celoj kaj orientighojLa Klubo ja alighas al la jarcenta tradicio de la esperantista movado: Homrajtoj, internacia komunikado, amikeco inter la popoloj, interkultura edukado, lukto kontrau ekskludoj (rasaj, etnaj au lingvaj tutaparte). Ghi aprobas la engaghighon de Universala Esperanto Asocio (UEA) che UNO kaj UNESCO, pri la temo de Edukado al Paco. | |
Disfloro regiona kaj internaciaLa Klubo disradias pli larghskale ol ghia nomo signifas: jen en Moselle, char ghi estas la plej grava
esperanta asocio en la okcidenta duono de la departamento kaj havas membrojn en pluraj chirkauaj urboj de Metz;
jen en la tuta esperanta mondo, danke al ghia mondkultura revuo, La Gazeto, kaj ghia enplektigho en la funkciado
de Organiza Societo de Internaciaj Esperanto-Konferencoj, de Amikaro de Esperanto en Radio.
|
OSIEK - Internacia Kulturo, Internaciaj Konferencoj
SEL, Sarlanda Esperanto-Ligo LEA, Luksemburga Esperanto-Asocio EFE, OrientFranca Federacio por Esperanto | |
|
Esperanto-Klubo de Metz
Maison de la Culture 36 rue St-Marcel, F-57000 METZ fax +33 (0)387 320300 ret |
Komitato de la Klubo
Prezidanto: Bruno Masala
| |