Club d'Espéranto Esperanto - Klubo
de Metz

français - esperanto


- Vendredaj kunvenoj -

Ekde 1978a...

...la Klubo kunvenas chiuvendrede, fine de posttagmezo, komence de vespero, en la KulturDomo (Maison de la Culture) de Metz, 36 rue St-Marcel, por:
 - porkomencanta kaj progresanta kurso de lingvo esperanto
 - pristudo kaj diskutoj pri esperanta literaturo, originala kaj tradukita (tra selektitaj eltirajhoj au manlibroj)
 - esperantlingvaj prelegoj de vizitantaj esperantistoj
 - debatoj-prelegoj en la franca pri diversaj temoj: kulturpolitiko, lingvaj rajtoj, naciismo kaj internaciismo, interkultura dialogo ktp.
La Esperanto-Klubo de Metz estas ja klubo, kie amikaj ligoj grave rolas: ofte la vendredajn kunvenojn sekvas kun vespermangho che Metz-a restoracio (precipe la unuan vendredon dum la monato). Kaj la tradicio de jara bankedo neniam haltis.

Por niaj kursoj kaj debatoj, ni ofte uzas eltirajhojn el nia biblioteko:
- el diversaj originalaj verkoj (Historio de Esperanto, La Vivo de la plantoj de Paul Neergard...)
- el gravaj antologioj (Fundamenta Krestomatio, La internacia lingvo tra jarcentoj de Isaj Dratwer...)
- el gazetoj kaj revuoj (Monato, La Gazeto...)
- el manlibroj (Kunvojaghu de P. Gubbins, Pashoj al plena posedo de W.Auld...)

    
Vizitu nin chiuvendrede, krom dum lernejaj ferioj.
Prefere anoncu vin: .
La unuan vendredon de chiu monato, la kunveno pluumas che Metz-a restoracio.


Prezento de la Klubo Nia revuo, La Gazeto


© Club d'Espéranto de Metz, junio 1999