|
français - english - italiano - nederlands - esperanto |
|
OSIEK, Organiza Societo de Internaciaj Esperanto-Konferencoj, estas internacia societo, kiu celas la organizadon de kulture kiel eble plej altnivelaj, liberaj kaj sencenzuraj Internaciaj Esperanto-Konferencoj (IEK). Diskutado kaj interŝanĝoj, ekzemple post prelegoj, samkiel turismaj aranĝoj, celantaj interkonadon kaj estimon interetnajn, kontribuas al disvolviĝo de vere internacia kulturo. La temojn kaj lokojn de venontaj Konferencoj elektas, per rekta voĉdonado, la membroj de la Societo ĉeestantaj la Konferencon. Por ke ĉiu spertu altnivelan lingvouzon en rektaj interŝanĝoj, la nombro de partoprenantoj al IEK estas limigita al cent kvindek. OSIEK organizas, subtenas kaj disvastigas kulturajn agadojn en Esperanto. 1. La Societo ĉiujare atribuas la OSIEK-premion al vivanta esperantisto pro kultura kreaĵo ne beletra en Esperanto, de graveco ekvivalenta al libro almenaŭ 100-paĝa, publikigita per ia ajn perilo (libro, kasedo, kompaktdisko, ktp.). Kaze de tradukaĵo, la premio rekompencas la esperantigon sendepende de la naturo de la originalo. 2. Por servi al la kultura fenomeno de parolata lingvo, specifa agadgrupo de OSIEK aktivas kiel sindikato de la radio-aŭskultantoj: AERA, Amikaro de Esperanto en RAdio. AERA interalie kunordigas la informadon pri esperantlingvaj radio-stacioj (frekvencoj, adresojÉ) kaj lobias por naskiĝo de novaj elsendoj. 3. Cele al verkado de Esperanta LITeratura ENciklopedio, OSIEK prizorgas ejon en la Tut-Tera Teksaĵo, kiu pere de datumbanko pri titoloj kaj verkistoj aperigas ĉies slipojn, komentojn kaj recenzojn. La kolektita materialo progresive ebligos al komisionoj reverki enciklopediajn slipojn kaj sintezajn artikolojn. La projekto nomiĝas ELITEN. |