Internacia Esperanto Konferenco 2000
|
alvenante al Motovun... Aliaj fotoj |
OSIEK-Konferencoj: Diskutvekaj prelegoj, familia kaj klera etoso, kultura turismo... |
skize |
La pritemaj
prelegoj okazos matene dum la semajno. Laŭ la kutimoj
de OSIEK, ĉiam sekvas ilin vigla debato, kiun oni laŭplaĉe
daŭrigas ĉe komuna manĝo-tablo. Riĉa kultura programo:
prelegoj, koncertoj, kultura turismo. Lingva kurso por
komencantoj okazas samtempe kun la prelegoj. La urbaj muroj de 2000- jara Motovun plenas je historio kaj legendoj. Krome, la belega panoramo... ŝtono ombroj de oldaj arboj... bonaj vinoj... Tie oni fartas bone! Kotizo inkluzivas partoprenon al ĉiuj prelegoj aŭ kursoj, kaj al la dumkonferenca ekskurso. |
|
sabato 15a |
Akcepto de
partoprenantoj: dum la tuta tago Interkona vespermanĝo: ekde 20h kun esperanta kantisto |
|
dimanĉo 16a |
Malfermo de la Konferenco, prezento de la temo kaj de la kvin verkoj, inter kiuj, vendrede 21an, okazos voĉdonado por OSIEK-Premio. Prelego pri Motovun. Promeno laŭ la urbaj muroj. Esperanta ĉiĉerono rakontos al ni historion de la plej signifaj konstruaĵoj. Akcepto en la Urbodomo. Koncerto. | |
lundo - ĵaŭdo |
Prelegoj
pritemaj Pritemaj prelegantoj estos baldaŭ elektitaj fare de la komitato de OSIEK. Aliaj prelegoj Historio kaj nuno de Istrio Aspektoj de la E-o kulturo (precizigota) Vizitoj, turismo, koncertoj... Dum la konferenco estos organizita unu komuna ekskurso dum kiu oni povos ekkoni kelkajn interesajn urbetojn de la interna Istrio, inter kiuj, ekz. la plej malgrandan urbon de la mondo Hum/Colmo kaj urbon de artistoj Groznjan/Grisignana. Postkonferencaj ekskursoj gvidos nin al: la elita insularo Brijuni/Brioni, al marbordaj urboj Rovinj/Rovigno, Poreĉ/Parenco, Umag/Umago kaj al kelkaj aliaj interesaj lokoj en la interno, krome al la najbara Slovenio. Tie ni vizitos groton Ŝkocjan (monda heredaĵo sub protekto de UNESCO), la faman ĉevalbredejon Lipica kaj la marbordajn urbojn. Fakultative: vizito al Venecio (Italio) perŝipe Estas senfinaj eblecoj ankaŭ por mallongaj individuaj ekskursoj al proksimaj vilaĝoj (je kelkaj kilometroj for de Motovun), al termalbanejo Istarske Toplice (8 km) aŭ al la maro (25 km), al oftaj kaj nekutimaj koncertoj en Groznjan (12 km) kiu estas centro de Internacia Federacio de Muzika Junularo tial ni rekomendas veni al la Konferenco per propra aŭtomobilo. Eventuale kunportu ankaŭ biciklon kaj planu pli longan restadon! Certe Istrio prisorĉos vin! |
|
vendredo 21a |
Sintezo de la Konfereco; Ĝenerala Asembleo de OSIEK, voĉdono por OSIEK-Premio, por temo de IEK-2001, por loko de IEK-2002 ktp. |
Konstanta adreso
Eric Laubacher, kasisto de OSIEK adr. 1 rue de Bougainville, F-78180 Montigny-Bx, Francujo. tel. +33 (0)130 96 67 91, ret. ericl@iname.com Loka adreso
|
Motovun/Montona estas surmonta mezepoka urbeto en kiu konserviĝis urbaj muroj kaj enirpordego, turoj, centra placo kun urba palaco, preĝejo kaj aliaj gravaj konstruaĵoj. Ĝi troviĝas en la korforma duoninsulo Istrio (La "magia tero"), la plej evoluinta regiono de Kroatio, landlime kun Slovenio kaj Italio.
Nia konferencejo kaj loĝejo estos Hotelo "Kaŝtel", 16-jarcenta kastelo transormita en hotelon, situanta en la koro de la malnova urbo. La hotelo havas nur 28 ĉambrojn kun sesdeko da litoj. Do, ĝi povus esti tute nia kaj ĉiuj ĝiaj salonoj je nia dispono. Plej ŝatata verŝajne estos la subĉiela, tiu en la korto, sub la larĝa branĉaro de tricentjara arbo.
Hotel "Kaŝtel" estas simpla, sed kun
agrablaj ĉambroj, ĉiuj kun propra banejo kaj necesejo.
Prezoj de duonpensiono por persono kaj nokto
estas: ĉ. 28 eŭroj en unulita, ĉ. 23 eŭroj en dulita
kaj ĉ. 21 eŭroj en trilita ĉambro.
Pensiono "Cotiĉ" troviĝas ĉe montbazo (ĉ.1,5 km de la konferencejo) kaj dum la Konferenco ĝi aĝos apenaŭ malpli ol unu jaron. Ĝi disponigas apartamentojn kontraŭ 50-90 eŭroj, depende de la grandeco. En ĝi funkcias eleganta restoracio kun 170 lokoj. Ĝis la Konferenco ekfunkcios ankaŭ malfermita baseno kaj aliaj servoj por la bonfarto de la gastoj. Tie prefere loĝu gastoj kun propraj aŭtoj, sed ankaŭ la organizanto pretas helpi la transportadon al-de- la konferencejo.
Akcepto
Dum la alventago ni atendos ĉiujn busojn kiuj alvenos al Motovun kaj transportos la alvenintojn al la surmonta konferencejo. (La bushaltejo estas antaŭ la pensiono "Cotiĉ", do, la gastoj kiuj loĝos tie, unue povos enloĝiĝi.) Sed, la busoj ne estas multaj kaj oftaj. Do, estas konsilinde bone plani la vojaĝon. Ni povas atendi vin en iu al Motovun proksima urbo, se vi antaŭanoncos tion. La malpli junajn konferencanojn ni povas ankaŭ atendi en flughavenoj de Pula aŭ Trieste. Kiam estos disponeblaj la bus- kaj trajno-horaroj de somero 2000 ni prezentos la bezonatajn sur tiu ĉi paĝo.
Adresoj kaj telefonoj:
Hotel "Kaŝtel" HR-52424 Motovun 385/(0)52/681-735,
681-607, fax: 681-652
Pension "Cotiĉ" Zadrugarska 19,
HR-52424 Motovun 385/(0)52/681-758
Aliĝkotizo | ĝis 28feb2000 | ĝis 31apr2000 | poste |
OSIEK-membro | 60 eŭr. (400 FRF) | 75 eŭr. (500 FRF) | 100 eŭr. (670 FRF) |
Nemembro | 75 eŭr (500 FRF) | 90 eŭr (600 FRF) | 115 eŭr (770 FRF) |
Klarigoj:
programo adresoj urbo kaj konferencejo loĝado kaj manĝado kiel atingi Motovun aliĝkondiĉoj