IEK'98
de la 18a ĝis la 24a de julio en Trieste, Italio
ĉeftemo : Romiaj influoj kaj la latina lingvo en la mondkulturo
aliĝilo  |  informoj

Konstanta adreso : Eric Laubacher, kasisto de OSIEK, 1 rue des Vosges, F-78180 Montigny-Bx, Francujo.
        tel. : +33 (0)130 96 67 91
        ret. : ericl@iname.com

Loka adreso : Esperanto Trieste, CP 601, IT-34100 Trieste Centro, Italio
        tel/fakso : +39 40 763 128
        ret. : nored@iol.it

Loko

Triesto, ĉefurbo de regiono Friùli-Venezia Giula, kuŝas ĉe la ekstrema rando de Adriatika Maro kaj estas ĉirkaŭata de tipa monteta karsta teritorio. Oriente, ĝi estas je nur 5 km de la slovenia landlimo.

Vidu aktivan mapon de la regiono.

Kiel Atingi Trieste

El flughaveno : 30 minutoj per aŭtobuso, kiu haltas ĉe la Stacidomo. Sinanoncontoj estos atendataj.
Ne estas problemoj rilate al trajnaj/aŭtoŝoseaj kunligoj: sufiĉas mapo aŭ fervoja horar-libro.

Konferencejo

Club EUROSTAR, ene de la Centra Stacidomo.

Loĝado

La hoteloj troviĝas urbocentre kaj atingeblas per aŭtobusoj. ĉiuj detaloj kaj prezoj, en ITL, novembre 1997, aperas sur la aliĝilo.

Manĝoj

Tute ne ekzistas problemoj pri restoracioj, picejoj, simplaj kaj tipaj manĝejoj, je tre diversaj prezoj.

Postkonferenca turisma aranĝo (provizora programo)

1a tago (25.07.98) - Vizito de CIVIDALE DEL FRIULI, longobarda urbeto, kaj UDINE, ĉefloko de Friulo (per aŭtobuso).

2a tago (26.07.98) - Viszito de AQUILEIA, urbeto riĉega je romiaj kaj paleokristanaj restaĵoj, kaj de GRADO, fiŝkaptista vilaĝeto kun interesa urbocentro veneci-stila (per aŭtobuso).

3a tago (27.07.98) -  Vizito de VENEZIA, la urbo kun cent kanaloj kaj kvarcent pontoj, perlo de Adriatika maro (per trajno).

Kaze de nesufiĉaj aliĝoj al unu el la ekskursoj, ĝi ne okazos. La kosto de ekskursoj estas proksimuma: fine de aprilo ni informos tiujn kiuj jam antaŭmendis la turisman aranĝon, pri la definitivaj prezoj. Oni povas antaŭvidi proksimume 70.000 ITL por unu ekskurso, inkluzive de la tagmanĝo.
 

Kelkaj ligoj


© OSIEK - 1998.01.26. Rimarkojn al TTT-red.