L G
1 3 9
|
Karaj Amikoj,
La lasta numero de la jaro 2008 estas samtempe
la unua de la nova kolekto, la 24-a. Ĝi espereble
atingos vin antaŭ la Zamenhof-tago ; omaĝe al tiu
dato estas sur paĝo 28 artikoleto kiun Jean Amouroux elfosis el sia vasta arkivo.
Post lia OSIEK-premiado, mi proponis al Sergio Pokrovskij kontribui al tiu ĉi LG. Li proponis
sian studon pri la difina artikolo, ĉar li “opinias la
problemon sufiĉe interesa, kaj samtempe skandale
neglektita de la okcidentaj esperantologoj”. La reta
versio de lia studo, aperinta en 2007, tuj generis
viglan retan debaton inter lingvistoj.
Por ripozigi la cerbon, legu poste la artikolon
de Sigurdur Pétursson pri islandanoj kiuj eltrovis
Amerikon kvin jarcentojn antaŭ Kolumbo.
Dankon al niaj diligentaj recenzistoj. Eugene de
Zilah instigas nin al legado de la ‘Postnikov’ de
Bronŝtejn kaj de Tolkien en la traduko de Auld.
Se mi havas tempon informi niajn perantojn, la
abonprezo baldaŭ estos 30 €, do reabonu rapide
antaŭ ol tiu ĉi bedaŭrinda altigo realiĝu. LG deziras
al vi ĉiuj feliĉan novjaron.
Madeleine de ZILAH
|
|
ENHAVTABELO KAJ INDEKSOJ
Sen kadroj Kun muziko
Listoj: aŭtoroj libroj rubrikoj
Artikoloj ĉi tie legeblaj
novaj - ĉiuj
Serĉo en ĉi tiu TTTejo
|