![]() |
![]() |
![]() |
OSIEK-Premio 2002 al Kreŝimir Barkoviĉ por traduko de 7000 tagoj en Siberio de K. Ŝtajner
|
Karaj Amikoj, Bonvenon en novan serion de LG! Pli ol 4 monatoj pasis de post la n-ro 101; kelkaj el vi ŝatis la diskretajn ŝanĝojn en la aspekto, ni do provos plue plibonigi estetikajn detalojn. Dankon al ĉiuj el vi kiuj gratulis okaze de la 100a; tamen neniu kuraĝis trafoliumi la tutan kolekton por parigi vizaĝojn kaj nomojn de LG-kontribuantoj! Julio 2002 riĉis diversflanke. Aperis la anoncita libro de via redaktoro, Kaj kiu pravas; vi trovos la unuan (verŝajne) recenzon, fare de Jean-Luc Tortel, sur paĝo 22 de tiu ĉi LG. Ĝi vendiĝis unue dum la IEK en Loveno (vidu prie sur paĝo 7). Dum la sama IEK, Barkoviĉ ricevis la OSIEK-premion de 2002. En venonta LG vi scios iom pli pri la premiito. Tiu ĉi kajero ja rapide pleniĝis, mi eĉ devis rezigni pri rakonto, flankenmeti recenzojn kaj mencii nur mallonge kelkajn librojn en Ĉu vi jam scias? Ne forgesu la baldaŭan Zamenhof-tagon: vi certe trovos valoran libron en LG-Librolisto; tio helpos la pluvivon de la revuo. Tiu ĉi n-ro eble estas la lasta de via abonperiodo: se vi tuj reabonos vi eskapos la minacon de prezaltigo en 2003. Madeleine de ZILAH |
La Gazeto n.102 |
K |
|
|
|
LG-102 |