Omaĝe al Milan Zvara Intimaj temoj en la Esperanto-beletro ĉe IEK: Prago, 19-25 julio 2003 |
Karaj amikoj, Milan Zvara forlasis nian mondon antaŭ unu jaro, la 30an de januaro 2002. Tiam ni menciis nur mallonge la tragedian eventon en LG99. Dankon al liaj amikoj Milan Neubeler kaj Aleksander Mozer de la Esperanto-Klubo de Poprad (Slovakio), kiuj helpis omaĝi lin en tiu ĉi kajero. Mi ankaŭ multe dankas niajn recenzantojn, ĉi-numere Yamasaki Seikô, Nicolino Rossi kaj Christian Declerck, kaj samokaze niajn recenzintojn de la antaŭaj numeroj. Ja, recenzi libron estas nefacila tasko, sed elstare nepra por esperantistoj. Tio memorigas al mi ke en la reta paĝo de LG ekzistas kompleta listo de ĉiuj recenzoj aperintaj, kaj ne nur tio... sed fakte detala indekso pri artikoloj, temoj, aŭtoroj, tradukoj ktp. de la numero 1 de LG ĝis la plej freŝa. Mi ofte ricevas gratulajn leterojn pri ĉi tiu hejmpaĝo. Fakte ne mi, sed Bruno Masala faras tiun gigantan laboron. Dankon al li! Madeleine de Zilah |
La Gazeto n.104 |
K |
LG-104 Enhavo |
|
LG-104 Enhavo |
LG-104 |