LG-Bonvenon
plena pagho   IEK 2004 | el LG-108 p.7

 

Konferenco de OSIEK en Prago

Kvar dekoj da partoprenintoj ĝuis prelegojn pri Intimaj temoj en la Esperanta beletro. Vlastimil KOĉVARA instruis nin pri la vivo kaj verkaro de la plej fama romantika ĉeĥa poeto Karel MACHA; Jiri PATERA skizis la historion de Prago; Christian DECKERCK montris la naturon de intimeco en beletro, kaj la rilatojn inter realo kaj fikcio en aŭtobiografioj; Gerrit BERVELING pritraktis intimecon en la Biblio kaj klarigis pri siaj pasintaj kaj estontaj tradukoj el tiu plej fama libro-libraro, La Biblio; Maria BUTAN faris tre originalan prelegon duone beletran, duone filozofian pri la fruktoj de atendado en nia intima vivo; Miroslav MALOVEC ilustris la vivon kaj verkaron de Eli URBANOVA, kiu mem ĉeestis parton de la semajno, belvoĉe deklamis etan tekston ĵus verkitan por IEK, Ĉion kulpis viroj, kaj dediĉadis sian novan libron: Rapide pasis la temp'. Josef DÖRR tre klare resumis ĉiujn provojn elturniĝi en komunikiloj, kiuj rifuzas diakritojn; Eugene de ZILAH brave advokatis favore al rigora malkaŝemo en aŭtobiografio, kaj mi mem pridemandis, ĉu beletraj estas la aŭtobiografiaj verkoj nun svarmantaj en Esperanto (fakte mi demandis, sed ne respondis; en urbo kun tia sperto pri elfenestrigo, mi singarde memoris, ke la prelegejo situas en la 20a etaĝo kaj ke ekstermodiĝis la ĉemuraj sterk-stak-stokoj).


Dum la tuta restado Lena de ZILAH majstre regis la vastan libroservon, kiun transportis el Francujo Éric kaj Françoise LAUBACHER. Kronis la semajnon la OSIEK-premio, ricevita de Gerrit Berveling pro Antologio Latina.
La negranda nombro da partoprenintoj, la koncentrado unuloka de la manĝoj, de la prelegoj, de la gastado en unu sama komforta hotelo, la diskreta sed perfekta organizado de la loka admirinda skipo kreis tre varme amikecan etoson, aparte propran al IEK-oj. Tiuj, kiuj neniam partoprenis, nepre estonte provu!


Petro CHDRLE estu aparte menciata: li unufojon plian montris ne nur sian kapablon perfekte aranĝi renkonton, sed donis brilan ekzemplon de l' arto prelegi: li stare, klare, laŭte kaj senpaŭte prezentis la profesian uzon de Esperanto, elegante kaj facile aŭdigante sin ĝis la salona fundo, preter la zumo de iom ĝena friduja motoro.


Sed la kunvenintoj ankaŭ malstreĉiĝis. Eva HAJICHKOVA neelĉerpeble vizitigis la nekontesteble plej belan urbon en la mondo, Prago, kaj al kelkaj la tipan pantomimejon, 'Nigra Teatro'.


Miroslav SMYCHKA vespere aŭdigis sian mirindan voĉon de belkantisto - akompane de pianistino je antaŭdestinita nomo: Blahoslava DVORAKOVA. Ni jam aŭdis lin la inaŭguran tagon dum Diservo je tri kuncelebrantoj: la husana pastoro Miroslav NYTRA, la katolika pastro Albrecht KRONENBERGER, la remonstranta pastoro Gerrit Berveling.

La kulmino de la distra programo tamen estis la greka vespero de Mantha Christou; nia kara prezidantino regalis nin per plej frandinda heleneska kuirarto, kaj instruis al ni siajn folklorajn dancojn (fakte ne folklorajn: daŭre vivantajn en tiu benita lando). Pro tio ni tiom pli entuziasme akceptis ŝian inviton al IEK-2005: ek al Rafina, por rafinita grekmarborda restado!

 
 
Jean-Luc TORTEL
 



© La Gazeto - 2003.10.31 - 2004.02.06. Viajn rimarkojn al TTT-red.