![]() |
![]() |
![]() |
La Esperanta Gazetaro, temo de IEK en Pécs, Hungario, 17a-23a de julio 2004 |
Karaj Amikoj, Tiu ĉi numero inaŭguras novan jarkolekton, la 19an. Sed laŭteme ĝi kompletigas la 18an. Unue per la Vortoj de la redaktoro: post Intelektaj terorismoj (n-ro 104), kaj Tri teroroj (n-ro 108), Kial oni teroristiĝas? plie insistas pri terura fenomeno de la nuna soci-politika ordo: la terorismo. Mi mem paliĝis kaj interne tremis legante, unuan fojon, la hororan libro-fragmenton sur paĝo 3a. Salto el nia homaranisma mondo en la eksteran estas ŝoko. Pli optimisme kaj facilige, 3a epizodo de la vojaĝoj de Peter Browne en Meksikio gvidas nin - post la lando de Pancho Villa (n-ro 105) kaj Akapulko (n-ro 107) - al la juvela Puebla kaj kelkaj aliaj lokoj proksimaj al Meksiko. Omaĝe al Wilhelm Theodor Oeste, kiu forpasis antaŭ unu jaro, ni publikigas la lastan tradukon kiun li sendis al LG, rakonton de Peter Rosegger, aŭstra verkisto favora al nia lingvo kaj mense esperanto. Dankon al Gerrie van Geffen por la perfekta detala Indekso, kaj feliÀan novan jaron al ĉiuj artikolistoj, recenzistoj, legantoj kaj kunlaborantoj ! Madeleine de ZILAH |
La Gazeto n.109 |
K |
|
|
|
LG-109 |