LG-Bonvenon
plena pagho   Fragmento el ĉapitro 4a - pli longa en la revuo (4 paĝoj) | el LG-21 p.13
 
 
The Satanic Verses de Salman RUSHDIE, eld. Viking Penguin Inc., New York, 1989

 

Imamo (La)

Kia li estas - la ekzilito? Oni do nepre ne devas miskompreni nek enmiksi tiun vorton inter similajn loze ĉirkaŭenĵetatajn: senpatrujulo, rifuĝinto, enmigrinto, silento, ruzeco. Ne. esti ekzilito estas revi pri glorplena reveno. Esti ekzilito estas vizii pri revolucio: "Elb-insuleska", ne "St-Heleneska". Esti tia estas senfine paradokse: vidanta antaŭen pere de daŭra retrovidado. La ekzilito estas pilko alten ĵetita en l'aeron. Tie pendas li, glaciigita en la Tempo, transformita en foton: senigite je movkapablo, ŝvebigite kontraŭnature super sian denaskaĵon, li atendas momenton neeviteblan je kiu la foto devos ekmovi sin, je kiu la Tero reproprigos sian propraĵon. Tiel pripensas la Imamo. Lia hejmo estas luata apartamento. Ĝi estas atendejo, foto, aero.

(...)

 
 
de Salman RUSHDIE, tradukita de K JAKOBO
 



© La Gazeto - 1989.03.15 - 2002.11.03. Viajn rimarkojn al TTT-red.