![]() |
![]() |
![]() |
| | el LG-36 p.18 | ||
![]() Jen la sablo el mia klepsidro de Vinko OŜLAK, taglibro 1983-1986, eld. Mohorjeva Hermagoras, 1991 - 200p ![]() |
Jen la sablo el mia klepsidroTaglibro. Tia literatura genro ne abundas en Esperanto. Iri al aliuloj; vidi la mondon tra iliaj okuloj; koni problemojn kiel ili siluetiĝas al aliies konscioj; scii, ke la homoj suferas kaj bataladas pro tio, kio gravas al ili kaj ne pro tio, kiu objektive - se tia objektiveco ekzistas - gravas; tio estas Esperantismo. Tamen la literatura genro, kiu pleje realigas tiajn emojn, la "intima ĵurnalo" aŭ "taglibro", ne abundas en nia literaturo. La taglibro de Vinko Oŝlak ŝtopas truon. Ĝi estas interesa de la komenco ĝis la fino. La aŭtoro sciis eltondi la rediraĵojn, plago de ĉi tiu literatura genro. Ĉu li kapablis montri "homon tian, kia li estas", laŭ la neebla postulo, kiun Rousseau trudis al si mem? En la limoj de katolika pudoro kaj Mezeŭropa etiko, eble jes. Ni tamen estas tre malproksime de la perforta malpudoro de Sartre-a "aŭtenteco". Oŝlak montras sin tia, kia li estas... super la zono. Sed tio ja estas sufiĉa por plenigi nian kapon per meditoj pri katolikismo, patriotismo slovena, mondkonceptoj, moralo, arto, politiko kaj esperantismo. La esperantismo de Oŝlak estas tre profunda, filozofia, fundamente etika. Mi emus citadi dekojn da paĝoj, sed kompreneble ne ĉi tie mi povas tion fari. Ni kontentiĝu, kiel ekzemplo, per la pripensoj de la aŭtoro pri la "Esperanto-popolo: Mi supozas, ke Esperanto-popolo ne konsistas nur el homoj, kiuj diversgrade scias Esperanton. Ne, tiuj estas nur minoritata parto de tiu popolo. (Ja same en Irlando nur 30% de Irlandanoj diras, ke ili parolas Kelte!) Esperanto-popolo konsistas el centmilionoj da homoj de diversaj rasoj kaj naciecoj, kiuj havas en si tiujn ecojn, kiuj en pli oportunaj cirkonstancoj motivus la akcepton de Internacia lingvo kaj ĝia interna ideo. Oni povus nomi tiun grupon ankaŭ "potencialaj" esperantistoj, do homoj, kiuj sub la kondiĉoj de ĝusta informo kaj propono estus pretaj lerni nian lingvon kaj labori por la idealoj de Interna ideo de Esperanto. (...) (...) neniu etno estas absolute difinebla, sed la difinamplekso pli kaj pli kreskas laŭ la progreso de etnologia scienco, same ankaŭ ne ekzistas iu ĝisfina listo da ecoj konsistigantaj la karakteron de Esperanto-popolo. (...) (...) kiel ajn mi meditas pri esperantista fenomeno, mi venas ĉiam al sama konstato, ke ĉiuj esperantistoj sin opinias iamaniere gefiloj ne nur de propraj gepatroj kaj de propra patrolando, sed ankaŭ de tiu universala Potenco, kiun iuj nomas Dio, la ceteraj "Natura forto" - kaj gefiloj de tuta mondo, respektive de tuta kosmo. Tiu sinteno estas nomita kosmopolitismo. Ĝi povas esti negativa - kiam redukta; kaj pozitiva - kiam sinteza. Sed la plej gravaj meditoj de Oŝlak ne estas pri Esperanto, sed pri kazuoj de homo konvertiĝinta al katolikismo post junaĝa periodo en Titoisma etoso kaj komunisma pozitivismo. La fido katolika lin orientas al homoj de sia lando per karitato, kio liberigas lin de abstraktaj feliĉoskemoj marksismaj forgesantaj la realon de animaj-karnaj individuoj. Li ekkonscias, ke la novtipaj politikaj sistemoj ne superas la ĵusajn strukturojn de ekvilibrita aŭstra-hungara monarkio. Li ekrevas pri sendependaj Danubiaj landoj kunligataj en harmonian konfederacion per ligoj de komunaj kulturo kaj etiko. Li amas, li preĝas, li tradukas, li verkas, li filozofas tra 200 pasiigaj paĝoj. Lia libro estas nepre leginda. |
legita de Eugene de ZILAH |