![]() |
![]() |
![]() |
Interparolo kun H.-J. Schädlich | | | el LG-36 p.13 |
Se la Muro ne estus ekzistinta
Liaj rakontoj, verkitaj ekde 1969, ne publikiĝis en GDR; en aŭgusto 1977 aperis la proza volumo Versuchte Nähe (Provo proksimiĝi) ĉe la okcidentgermana eldonejo Rowohlt: ĝi trovis grandan reeĥon kaj formis la komencon de lia beletra kariero. En decembro 1977 Schädlich elmigris al Hamburgo; ekde 1979 li vivas en Berlino. Li publikigis: - Phonologie des Ostvogtländischen (Fonologio de la dialekto en Orienta Vogtland), Berlino, Akademie, 1966. - Versuchte Nähe (Provo proksimiĝi), prozo, Reinbek, eld. Rowohlt, 1977. - Der Sprachschneider (La lingvotajloro), Reinbek, eld. Rowohlt, 1980. - Irgend etwas irgendwie (Io ajn iel ajn), dek tekstoj, Assenheim, eld. BrennGlas, 1984. - Tallhover, Reinbek, eld. Rowolt, 1986. - Ostwestberlin (Berlino orientokcidenta), Reinbek, eld. Rowhlt, 1987. Istvan Ertl intervjuis lin kaj, komence, elmetis demandon pri lia identeco.  Istvan Ertl: Sinjoro Schädlich, vi estas konata pro via prozaĵo Ostwestberlin . Ĉu estas vere, ke demandojn pri Via identeco vi ĉiam respondis per orientokcidenta ? Ĉu ankoraŭ ? Hans-Joachim Schädlich: Kiam mi iris el Orienta al Okcidenta Germanio, en 1977, oni ofte demandis min en Okcidenta Germanio: Vi venas el Orienta kaj vivas en Okcidenta Germanio. Kio do Vi estas ? Ĉu orientulo ?. Ne. Sed ankaŭ okcidenta Vi ne estas. Por tio necesas pli longe vivi ĉi tie. Nu mi apartenas al tiuj, kiuj spertis la politikajn, la viv- kaj laborkondiĉojn en ambaŭ Germanioj. Mi estas orientokcidenta germano. En tiu situacio, kiam Germanio estis ankoraŭ dispartigita, mi estis unu el tiuj verkistoj, kiuj povis aserti plej honeste: mi estas - forlasu ni tiun orientokcidenta - ekzemplo por normala germano. IE: Aserti sian normalecon tiurilate, tio estis malnormala. HJS: Jes. Tion mi diris kaj sentis, kaj plue hodiaŭ. Post 1977 mi neniam povis reveni al Orienta Germanio ĝis la Muro-falo, sed mi sentis, ke mi scias, mi konas ambaŭ . Tamen, la disdueco kaŭzis diferencojn en la pens- kaj agmanieroj, eĉ dum tiuj dekdu jaroj, kaj kiam mi revenis kun la atendo senti min hejme, tamen frapis min ia fremdeco. La subita sento, ke mi observas ĉion kiel eksterulo. IE: Ĉu ne tiaj ŝanĝoj de vidpunkto kaŭzas la nunan nekomprenon, disputon inter pluraj verkistoj de eks-FRG kaj eks-GDR ? HJS: Nu, kolega disputo ĉiam ekzistis plie inter GDR-aj kaj de tie elmigrintaj verkistoj, kaj tiu disputo akriĝis post la unuiĝo. Orientanoj optimismaj konsideris la eksiĝintojn kiel eksterulojn, kiuj nun eĉ pli forte enmiksiĝas en la aferojn de Oriento. Sed ekzistas ankaŭ homoj, kiuj sentas tion natura. IE: Ĉu Vi povus diri nomojn ? HJS: Kutime mi rezignas pri nomoj, kaj parolas nur pri starpunktoj, opinioj kaj tendencoj, kiujn certaj homoj reprezentas. IE: Kiaj estas do la tendencoj, koncerne la rilaton al elmigrintoj okcidenten kaj koncerne la lojalecon al la politika sistemo ? HJS: El malproksime mi konstatis tri bazajn tendencojn. Unu estis tiu de la senkondiĉaj apogantoj. Je la alia ekstremo situis tiuj, ĉefe junuloj, kiuj vivis en la sistemo kun preskaŭ nenia rilato al ĝi, kvazaŭ ekster ĝi, kvazaŭ ne establante diplomatiajn rilatojn kun ĝi. Trie, certagrade en la mezo, staris la homoj, kiuj konsentis pri la principoj de la sistemo, sed ne ĝia realiĝo. Tion mi nomus sistem-imanenta kritiko. IE: Ĉu la lasta estis la plej signifa grupo ? HJS: Ne laŭ nombro, sed laŭ pezo. Ili, post la unuiĝo, spertis iun elreviĝon. Ili esperis realigi trian vojon kaj celis establi ĝin per dua eksperimento - sed la popolo ne konsentis. Tiuj verkistoj reagis kun amara sento, insultis la ciivitanojn, kaj incitiĝis pro la kritikoj, kiujn eks-GDR-aj verkistoj adresis al ili. Nome, ilia situacio ĉiam estis ambigua: per sia sistem-imanenta kritiko ili ja neniel pridubis la ekzistorajton de la sistemo, intertempe fiaskinta, nur celis plibonigi ĝin per sia kritiko. Eĉ la potenco eluzis ilin por siaj celoj kiel pruvon, dirante: vidu do, ĉe ni kritiko estas absolute ebla! Sed al mi tiuj verkistoj ŝajnis kiel privilegiitaj vizitantoj de malliberejo. Jen ili iris al la kaptitoj, dirante: Ne faru stultaĵojn, tio nur plimalbonigus vian situacion, jen ili parolis kun la prizonestro, dirante: Sinjoro direktoro, ĉu ne eblus iom faciligi la laborkondiĉojn de la malliberuloj, permesi pli da promenoj, provizi pli vitaminriĉajn nutraĵojn, ktp ?. Kaj ili foriris. IE: Tiu sinteno certe ignoris justecon, sed ĉu ne eblas, ke en la konkreta historia situacio - pri kies abrupta ŝanĝiĝo malmultaj havis esperon - ĝi ŝajnis pli realisma ol la radikala kritiko ? HJS: La realismo de radikala kritiko konsistis en tio, ke ĝi neniel plu kontribuis al la stabiligo de la sistemo. La historia evoluo efektive elmontris, ke finfine tio estis realisma. La agoj mem de la GDR-loĝantaro pruvis tiun realismon. Ili ne diris; Dankon pro viaj klopodoj, ni restas volonte enfermitaj. Por tiuj kiuj absolute rifuzis la sistemon, ekzistis alia realeco tre malfacila: forlasi tiun ŝtaton, establi novan ekziston en FRG. Antaŭ la unuiĝo tre malagrabla fenomeno estis la elpaŝoj de tiuj delegitaj, elstaraj verkistoj el GDR en Okcidenta Germanio, kiuj insultis eks-GDRajn aŭtorojn vivantajn tie kiel malvarm-militanojn , eĉ kiel krimulojn. Tiun militon kondukis privilegiitaj verkistoj, kiuj rajtis elvojaĝi, kiuj agadis en FRG en la spirito de la GDR-sistemo - ĉu laŭ komisio, ĉu pro konvinko, ne eblas scii. Tiuj homoj, se ili estas saĝaj, nun silentas; se malsaĝaj, ili, eĉ nun, plue parolas en la sama senco - aŭ, kio plej naŭzas, klopodas roli kiel rezistantoj. IE: Kiajn tendencajn sintenojn de la verkisto Vi distingas en la nuna, eksa GDR ? HJS: Kiuj servis la reĝimon ( la voĉo de sia mastro , por tiel diri), tiuj nature nun eksilentis. Aliaj paradas gardante sian identecon de komunisto; aliaj asertas, ke ili kunlaboris por eviti lian malbonon. Sed la plejan malbonon ili ne malhelpis, ili do ne estas tro kredindaj. La sistem-imanentaj kritikantoj malĝojas, ĉar neniu aprezas iliajn kritikajn rezultojn, la popolo kredas nenian socialismon. Ankaŭ ĉar ili perdis sian stabiligan rolon. Se el Okcidento oni demandas ilin: Kion do vi faris ?, ili respondas: Ni kritikis; ni parolis kun la princo, ni volis eduki la princon. Por tiuj plej facilas, kiuj havis nenion komunan kun la sistemo, jam en la junaĝo - tiuj facile adaptiĝas al la nova, pli libera situacio. Sed finfine ĉiuj, kiuj konceptis literaturon kiel politike motivitan - ne nur adeptoj, ankaŭ kontraŭantoj de la sistemo - perdis ion: sian temon. Se ili ne povas liberiĝi el tio, se ili restas fiksitaj, malfacilos por ili. IE: Ĉu vi bedaŭras la malaperon de politike engaĝita literaturo ? HJS: La silentiĝo de la literaturaj reprezentantoj de la literaturo ne estas domaĝo. Sed tion, ke pli junaj aŭtoroj, kiuj sin limigis al temoj kontraŭreĝimaj, perdas sian temon, tion iusence mi bedaŭras. IE: Kaj la gravecon, kiun la beletro posedis en GDR, kiu nun perdiĝas ? HJS: Literaturo plenumis tie anstataŭan rolon. Multaj verkistoj estis gravaj, mi diru, pro nenaturaj kaŭzoj, artefarite. Mi ne vidas sencon en tio, se iu literaturo gajnas sian gravecon el artefarita funkcio, kiel faktoro en la kontraŭreĝima batalo. Ankaŭ aliaj - ĵurnalistoj, pastroj, psikologoj - ekzercis anstataŭajn funkciojn. Ĉio ĉi, kompreneble, ne plu estas necesa. Do, la malaperon de tiuj kondiĉoj, kiuj necesigis tiaĵojn, mi ne bedaŭras. Jen la problemo: multaj aŭtoroj en GDR bedaŭras, ke ilia rolo rezista, anstataŭa, ne plu gravas. Ili difinis sin nur per sia rilato al la politika temaro. IE: Kiom multe influis la germanan literaturon la temo de la Muro ? HJS: Rekte ne tro, sed malrekte des pli: ĉiam, kiam temis pri la kondiĉoj, kiuj ĝin estigis. Sed tio apartenas al la pasinteco. Ne necesas bedaŭri, ke ĝi ne plu estos baza temo. La Muro estis eraro, fatala evento. Se ĝi ne estus ekzistinta, la verkistoj havus simple aliajn temojn. IE: Dankon pro la intervjuo. |
Hans-Joachim SCHÄDLICH, István ERTL |
|
Vidu ankaŭ: Berlino Orientokcidenta, fragmento (LG-36) |