LG-Bonvenon
plena pagho   Lekcioj de Umberto Eco pri Esperanto en Collège de France | el LG-45 p.20

 

Pri Esperanto en francia katedro 1/2

    Umberto Eco (eko), la fama italeŭropa semiologo kaj romanverkisto, katedras en Collège de France, plejaŭtoritata franca instituto de esploristoj kaj profesoroj, en Parizo. Dumjare li pritraktas la jenan temon: la serĉo de la perfekta lingvo en Eŭropo. Tiurilate li traktas la evoluon kaj de la naturaj nacilingvoj, kaj de la aprioraj kaj aposterioraj planlingvoj.
    Pri Esperanto estis dediĉitaj parte la magistra kurso de 1992.12.17, kaj entute la esplora seminario de 1992.12.18. Kursoj kaj seminarioj daŭras po unu horo ĉiusemajna. Malofte mi vidis kursosalonon de Collège de France tiel plenplenan: ne nur ĉar famas kaj spritas la profesoro, sed ankaŭ ĉar la temo trafas la nuntempon. La titolo de la katedro mem estas tutsimple 'Chaire européenne' (Eŭropa katedro). Ĝi estas nova apud la jam plurjarcentaj katedroj pri matematiko, hebrea lingvo, romia historio, ktp.

La kurso de 1992.12.17 komenciĝis per pririgardo de la ideologiaj kontraŭdiroj aŭ kontraŭbatoj al la ekzisto de internacia helplingvo: detale, Eco prezentis la tezojn kiujn ni, esperantistoj, ĝenerale kvalifikas protektismaj. Inter tiuj tezoj, mi distingas tiujn kiuj fonditas sur nurnacia aŭ nuretna konceptado: le plej alta ŝtupo de homa kaj homara spirita grupiĝo estas la nacia (do, nuna geopolitika stato estas neŝanĝebla... krom per militoj, per apero de imperiestro, mi dirus!); ĉiuj aliaj grupiĝoj estas artefaritaj, abstraktaj ktp... Tiaj tezoj, kompreneble, al esperantismaj okuloj ŝajnas simpla egoismo kaj droniĝas en vanecon pro nia ĉiutaga praktiko de vera, konkreta internacia vivo.

Tamen, tezoj kontraŭ la ekzisto de internacia helplingo povas ankaŭ apogiĝi sur tuthoma, homarana starpunkto: lingvaj baroj inter la disdividita homaro protektas la homajn grupojn unun de la alia; la spirita malsano de unu grupo ne povas tro facile kontaĝi alian grupon; pli ĝenerale, la lingvaj baroj protektas diversecon. Kiel fariĝus, se antaŭ unu jarcent-duono naziismo povus etendiĝi al ĉiuj senbare? (Tiun ekzemplon mi aldonas mem, sed Eco sufiĉe precize kaj detale, kiel taŭgas, prezentis la problemon). Mi opinias, ke ni esperantistoj seriozu pri tiu argumento: je vidpunkto de esperantismo, ĝi valoras kiel priatentigo. La fortoj celantaj pacan kaj liberecan unuiĝon de la homaro bone konsideru la riskojn de tuja alpaŝo, la neceson de profunda etika eduko tiucele. Ni fakte devas konsenti ke politika kaj etika konceptaro ankoraŭ ne estas kompleta nek taŭga al nia espero. (Vidu la internacian juran kaj militan vivon ĉijare, en Bosnio, Sudano, Somalio ktp...). Pro tio, ni devas intelekte fortostreĉi, tiom pri internaciaj politiko kaj juro, kiom pri lingvoj kaj mondkulturo. Unu el la multaj priokupoj tiudirekten estas ĝuste la konsciiĝo pri la ekzisto de nia komunumo en la nuntempa mondo. Esperantistoj ja ekzistas estiel esperantistoj, jam konsistigas aktualan tuthomaran medion, eĉ se ĝi ankoraŭ ne estas egalece distribuita en la mondo.

Post la ekspliko de la debatoj pri internacia helplingvo, Eco paŝis al pli lingvistikaj konsideroj. Li enfluigis tiun gravan konstaton, ke perfekteco de lingvo mem ne sufiĉas por ke ĝi ekzistu kaj daŭru: devas subteni io alia, nacio, religio... Prezentante la distingon de Couturat inter aprioraj kaj aposterioraj (kaj miksaj) lingvoj, li klarigis kial aprioraj lingvoj, fonditaj sur filozofia antaŭkonceptado de la mondo kaj strebantaj ĉefe pri la leksiko, ne sukcesis estiel komunikiloj. Aŭskultante tiun prezenton mi konsciiĝis kiom multon scias ni Esperantistoj pri tiuj problemoj, kompare kun la simpla civitano. Nu, plejofte ni baraktas prozelite aŭ idealisme, ĝuste kiam pli efikus rekte klarigi, science pritrakti, volonte instrui, sen ideologie konkludi. Homoj konkludu mem, ni nur diru la faktojn: Esperanto estas planlingvo precipe aposteriora; plejoftaj argumentoj pri artfariteco ne validas pri ĝi. Plejofte la publiko ne scias aĵeton pri tio: se li ja estas scivolema (do jam esperanta) li demandu, kaj vi instruu, anstataŭ propagandi.

La tria parto de la kurso de Eco traktis pri Volapük. Ĝi estis la laŭregula retorika paŭzo de la tago: anekdota kaj sprita. La semiologo rakontis kiel Schleyer kreis sian lingvon, kiom nombris Volapükistoj dum la 1880aj jaroj; li ridigis la asembleon prononcante kelkajn Volapükaĵojn, hindeŭropajn sed ne rekoneblajn. La afero ŝajnis al mi iom supraĵa: li pritraktis Volapük-on kiel oni ofte pritraktas Esperanton. Tamen: kompreneble Volapük pereis; kompreneble ĝia kreinto ne kapablis nek lasi nek igi ĝin evolui; kompreneble ĝiaj sonoj estas fremdaj: tamen, ĉiuj lingvoj estas fremdaj laŭ la alia. Tio ne konsekvencas ke ĝi estas stranga. Ĉiu sono aŭ skribo kiu iam ie signifis, eterne estas potenca signifanto. Volapük tiurilate apartenas al la homa kulturo.

Tamen Esperantistoj, verŝajne multnombraj tiun ĵaudon, la 17an de decembro 1992, devis esti tre kortuŝitaj de la entuta kurso. Ties kvara parto, dediĉita al la fenomeno Esperanto estis tre bona kaj ĝusta. Plie, ĝi vere kontrastis de la ĵusantaŭa pri Volapük: mi emus diri ke ĝi signife kontrastis de ĝi. Eco prezentis la vivon de Zamenhof mem kaj ties mesianismon: jen ĝuste la kaŭzo kiu ekzistigis kaj daŭrigis Esperanton, krom la kvalitoj de la lingvo...

La morgaŭa seminario estis pristudo de la lingvo Esperanto, laŭ konceptoj de Hjemslev. Tiu dana lingvisto, kiu profunde renovigis lingvistikon per pristudo de ĝia metodo kaj celo, proponas metodon de analizo kiu inkludas semantikon.

(daŭrigota)

 
 
Bruno MASALA
 

Vidu ankaŭ: Pri Esperanto en francia katedro 2/2 (LG-46)
 



© La Gazeto - 1993.04.30 - 2001.01.07. Viajn rimarkojn al TTT-red.