LG-Bonvenon
plena pagho   Lekcioj de Umberto Eco pri Esperanto en Collège de France (daŭrigo) | el LG-46 p.11

 

Pri Esperanto en francia katedro 2/2

    La magistra kurso de Umberto ECO (eko), okazinta en Parizo, Collège de France (koleĵ de frans), la 17an de decembro 1992, pritraktis, laŭ la jara temo 'serĉo de perfekta lingvo', planlingvojn (vd LG45). Tiun magistran kurson sekvis, la morgaŭon, esplora seminario. Lekciis docenta studento de P-ro Eco: Sandro, pri Esperanto, laŭ lingvistikaj konceptoj de Ludoviko Hjelmslev. Post la lekcio eblis elmeti demandojn.

Ludoviko HJELMSLEV estas postmilita dana lingvisto. En sia verko Omkring Sprogteoriens Grundlæggelse 1 (prolegomenoj al lingvoteorio), unueldonata en 1943a, li konstruas epistemologian fundamenton por la lingvistiko. La precipa tasko de lingvoteorio estas ekspliki, retroanalizante kiel eble plej foren, la specifajn premisojn de lingvistiko. Tiucele, lingvoteorio starigas difinaran sistemon. Vi vidas ke la celo estas tiel ampleksa kiel tiu de HILBERT en matematiko. Laŭ Hjelmslev la metodo de lingvoteorio necese estos kaj empirika kaj deduktiva. Li amplekse klarigas tiun paradokson. (...) ĉia lingvistika analizo devas baziĝi sur la funkcioj (¤9) (funkcio de tiu vorto, tiu proceso, tiu konstruo...). Lingvo estas aro da 'funkciivoj' 2: fonemo, vorto, proponacia strukturo, deklinacia sistemo ktp... La lingvisto devas ja dedukti de la funkcio - esenco - de ĉi tiuj funkciivoj, sed kunkalkulante kun la realaĵoj kaj statoj de tiu aŭ tiu teksto, lingvo, lingvogrupo.

La verkon entute konsistigas precizigoj kaj difinoj: Hjelmslev pristudas ĉu ia vorto/kon-cepto taŭgas aŭ ne taŭgas por lingvistiko. Inter tiuj konceptoj estas, pri semantiko, tiuj du ĉefaj: 'esprimo' (aĵ/ad) kaj 'enhavo'. La precipa tasko de la lingvistiko estas konstrui 'teorion de la esprimo' kaj 'teorion de la enhavo', sed laŭ Hjelmslev, sur bazoj internaj kaj funkciivaj (...) (¤15). Tiun sciencon, kiun li nomas 'glosaĵiko' ('glosematiko'), estas ia algebro de la lingvaĵo. 'Glosaĵoj' estas fakte la finlastaj nevariantoj, la minimumaj formoj (aŭ konceptoj) uzeblaj por ekspliki. Hjelmslev fine forlasas la metodon kaj la nomon de la klasika 'lingvistiko': tiu ĉiam estis pristudo surbaza de aprioraj, transcendalaj konceptoj, kiuj fakte ne estas taŭgaj.

Tiun vendredon, la 18an de decembro 1992, en Collège de France, la lekciisto, Sandro, precipe proponis unu ideon: Esperanto ne devenas de nura simpligado aŭ miksado de ekzistantaj hindeŭropaj lingvoj; ĝi fundamente estas plibonigo, optimigo (france: optimisation) de la materialo kiu konsistigas tiujn lingvojn. Mia tasko estas, ĉi tiam, difini kio estas optimigo. La afero baziĝas sur la distingo esprimo/enhavo. En naturaj, historiaj, malnovaj etnaj lingvoj, por unu enhavo ofte ekzistas pluraj esprimoj. Same veras la inverso: al unu esprimo ofte korespondas, laŭ la kunteksto, pluraj enhavoj. La granda kvalito de Esperanto, estiel aposteriora planlingvo , estas, ke: regas granda korespondeco inter enhavo kaj esprimo. Ekzemple, por esprimi la enhavon (=funkcio) 'substancivo' ekzistas nur la 'o', por esprimi la verbaspekton daŭran aŭ kutiman ekzistas nur la sufikso 'ad', por esprimi la puran subjungadon, nur la 'ke' ktp... Inverse, 'ad' nur signifos la daŭran aŭ kutiman aspekton de verbo: li vagadis; ada laboro ktp... Kompare, en franca lingvo, la funkcion de 'ad' povas esprimi ĉu la temposistemo (imparfait), ĉu iaj adverboj, ĉu tuta dirmaniero. La preleganto elektis estiel ekzemplon la vorton: 'nekredigeblo'. Li difinis ĉiujn elementojn: ne - kred - ig - ebl - o. Esperanto estas do plibona lingvo ol la naturaj, kiuj pro historiaj kaŭzoj proponas al la uzanto plurajn rimedojn por la sama celo, kaj rimedojn ne klare distingajn unun de la alia.

Kompreneble, tiu pririgardo estas tre teoria: perfekta unuvokeco, unusenceco kaj simpleco de ĉiu vortero eĉ en Esperanto ne ekzistas. Vidu PIV-on, kies artikoloj ofte deklinacias plurajn difinojn por sama vorto. La nesufiĉa kono de uzata Esperanto ĉe la lekciisto kaŭzis ke la debato sekvinta la prelegeton estis iom fuŝa. Homoj senorde diskutis ĉu 'patrino' estas 'patro', samkiel 'bovino' estas 'bovo', nesciante ke 'patro' jam estas seksale difinita dum 'bovo' ne: la sufikso 'ino' post 'patr' ŝanĝas la genron, dum post 'bov' ĝi precizigas ĝin. Mi mem ĉiam opiniis ke tiaj demandoj en Esperanto ne estas tiom gramatikaj, kiom semantikaj. Simpla - sed profunda - kono de la leksiko, de la senco de vorto aŭ vortero en kunteksto utilas pli ol multaj gramatikaj harfendadoj en Esperanto: la 'uzo' fundamenta kaj zamenhofa kontribuas al la difineco de la vortoj. Iomete antaŭvidinta tian misdiskuton, mi estis kunpreninta la Zamenhofan ekzemplaron de Nomura: mi montris ĝin al Sandro...


Notoj

1. HJELMSLEV, L.: Omkring Sprogteoriens Grundlæggelse. - København: Akademisk Forlag, 1943. // Prolegomena to a Theory of Language. - rev. ed. - Madison: Univ. of Wisconsin Pr, 1961. // Prolégomènes à une théorie du langage; suivi de La structure fondamentale du langage. - Nouv. éd. - Paris: Minuit, 1971. // Prolegomena zu einer Sprachtheorie. - Hueber, 1974.

2. Funkciivo: aĵo kapabla havi funkcion. La vortero iv*, kies ĉefa uzo estas sufiksa, signifas laŭ PIV: ke iu aŭ io povas, kapablas fari ion (aktiva ideo responda al la pasiva ebl*).

 
 
Bruno MASALA
 

Vidu ankaŭ: Pri Esperanto en francia katedro 1/2 (LG-45)
 



© La Gazeto - 1993.06.15 - 2001.01.07. Viajn rimarkojn al TTT-red.