LG-Bonvenon
plena pagho   | el LG-47 p.30
 
pri
L'espèce humaine de Robert ANTELME, Paris: Gallimard, 1957 (unua: 1947; nuna: 1991 en kolekto Tel n¡ 26)
 

 

Detruo de la homeco

En La homa specio Robert Antelme rakontas sian travivadon en naziaj koncentrejoj dum la jaroj 1944a kaj 1945a. Tie la aŭtoro aŭ, pli ĝuste, atestanto estis politika malliberulo: ĉar maldekstrulo, kaj Rezistadano. Senpretenda kaj silentema homo, Robert Antelme ne reputacias ĉefe estiel verkisto, sed La homa specio estas mirinda, fortega libro. Edzo de la en Francio famega verkistino Marguerite Duras, kaj amiko de prezidento François Mitterrand - en ĉi ties reto de Rezistadanoj li luktis - Antelme estis eltirita de Dachau fare de sia edzino kaj tiu ĉi amiko. Ne eblis, morti sen elparoli... Sian ateston li tuj voĉesprimis, kaj verkis ekde sia resaniĝo, dum 1946-47.

Kaptita dum la somero 1944, li unue staciis dum kelka tempo en Buchenwald. La unua parto de la libro, la plej longa el la tri, priskribas la malkovradon de la leĝoj de la koncentreja societo en Gandersheim: en tiu germana urbeto kaj ties fabrikejo, francaj, italaj, polaj, rusaj kaj ankaŭ germanaj 'fekuloj' estis utiligataj de la nazia milit-industrio, fare de la SS, por sklavumi apud civilaj laboruloj. Tie, la tutan vintron ili paŝpostpaŝe eluziĝis. Kiam, printempe, la Aliancanoj antaŭenis Germanion, la SS devis translokigi la kaptitojn pli orienten. La dua parto rakontas tiun vojadon. La tria lokiĝas en Dachau, ĝi nomiĝas 'la fino'.

La plejparto el ni sciis nenion pri la historio de la barakaro; historio, kiu tamen sufiĉe eksplikis la regulojn, kiujn la enŝlositoj estis igitaj trudi al si, kaj la homtipon, kiu elvenis el ili. Ni opiniis, ke ĉi tie estis la plejaĉo el la koncentreja vivo, ĉar Buchenwald estis grandega kaj ni estis misvojitaj en ĝi. Al sensciuloj pri la fundamentoj kaj leĝoj de tiu societo, unue aperis mondo furioze ekstaranta kontraŭ la vivantoj, trankvila kaj indiferenta fronte al la morto. Fakte estis ofte nur sangomalvarmo en hororo. Ni ankoraŭ ne havis la tempon serioze kontaktiĝi kun kaŝfunkciado, kies ekziston la ĵusalvenintoj fore ne konjektis.

La unua frazo de la libro ekkrudas: Mi iris pisi. Jam tra la odoraĉoj vi eniras la fimondon. Tiun mondon Robert Antelme trafvortigos por vi: kiel fabriki la fekulon (Scheisse) taŭgan al la SS kaj subSS, por ke tiuj kredu sin herooj, kompare. La rakontanto estas kaj en kaj ekster la priskribitaĵo; liajn rigardon kaj spiriton kondukas ia ironio, en la pri-Sokrata senco: ne nepre rida, sed distanca al la aĵoj. La korpo difektiĝas, la cerbo laciĝas, sed la menso restas iu entuto, nedividebla.

Tiu atesto atestas tion kio estis la plej terura: ja amasmortigoj okazis dum la homara historio, sed neniam 'oni' tiel intence volis detrui la spiriton, la homecon mem. Neniam la batalo okazis sur tiom alta ŝtupo de la spirita ekzisto. Tiuj kiuj ne estas kun ni, estas kontraŭ ni, dirus Hitler: ĉu franca Rezistadano, ĉu germana konscienclaŭtanto, ĉu itala partizano, ĉiuj, sama putraĵo.

La milito estis kaj estas tre trafa maniero por ĉiu homo ekkoni sin mem kaj la aliajn, kaj por ĉiuj ekkoni la homon. La suferigoj: ju pli teruraj fare de homoj, des pli instigaj al streĉo de la konscio. La libron de Robert Antelme plejparte konsistigas silenta solparolo. Fakte li ankaŭ parolas al mi, juna, riĉa eŭropano, kiu neniam travivis militon.

La pasejo sub la Turo enlumiĝis. La SS-oj alvenas: du surhavas la kaskedon; la aliaj, gardostarantaj, havas la ĉapon kaj fusilon. Ili nombras. Iu Lagerschutz (ĉambrogardisto) vokas la nomojn kripligante ilin. Mia nomo estas tie ene, inter polaj, rusaj nomoj. Petolrido pri mia nomo kaj mi respondas "Ĉeesta!". Ĝi frapis mian orelon kiel barbarismaĵo, sed mi rekonis ĝin. Dummomente, mi estis do rekte signita ĉi tie, oni alparolis nur min, oni ekinstigis min speciale, mi, neanstataŭigebla! Kaj mi ekaperis. Iu troviĝis por diri "jes" al tiu bruo kiu ja almenaŭ tiom estis mi, kiom mi estis mi mem, ĉi tie. Kaj necesis jesi por reiri al la nokto, al la ŝtoneco de sennoma figuro. Se mi dirintus nenion, oni serĉus min, la aliaj ne forirus antaŭ ke oni min trovus. Oni renombrus, oni vidus ke estus unu, kiu ne estus dirinta "jes", kiu ne volus ke li, tio estu li. Kaj, post kiam oni trovus min, la SS-oj batumus sur mian faŭkon por rekonatigi al mi ke mi, ĉi tie, tio estas mi kaj enkraniigi al mi tiun logikon: ke mi, tio estas mi, kaj ke ĝi ja estas mi tiu nenio kiu portis tiun nomon, kiun oni estis leginta.

Detrui la homecon mem: forigi ĉiujn apogilojn de la homa mondopenso, bazopunktojn pacience starigitajn dum jarmiloj kaj jardekmiloj, kiel la kalendaron; malhelpi ajnan kulturan vivon. Starigi senfinan distancon, nepaseblan foson inter la fekuloj kaj la herohomoj. Kiam iu civila teknikisto germana mallaŭte alparolas kaptitojn per ununura vorto Langsam: malrapide (laboru), tiam tiu simpla vorto aperas granda ribelo, terura kompliceco.

Dio! Kiel eblas ke tiom da homoj fanatike kredis je tia netranssaltebla diferenco inter la popoloj? Kiu tiom blindigis ilin? Kial tiom terura puno pri la Babel-turo?

Gilbert [ĵilber] kiu bone parolas la germanan, servas estiel interpretisto inter la enŝlositoj de la halo kaj la meister-oj (civila submastro) kiuj kondukas la laboron. La meister-oj iom konsideremas pri li ĉar li parolas ilian lingvon, la lingvon de la bona Germanio, tiun kiun ili parolas en sia lito. Ili estas pridubigitaj de tiu ulo striumita kiel ni kaj tuj komprenanta ilin, kiun ili povas senpere menskapti, kiel unu el ili. Ĉar li parolas la lingvon de la meister-oj Gilbert ofte sukcesas eviti batojn al la kunuloj. La aferoj okazas ĝenerale tiel:
La kunulo laboras ĉe sia metiejo; la meister alvenas. Li ekzamenas la pecon kiun stringas la tenpremilo. Ĝi estas fuŝita. La meister konsiderigas tion al la kunulo, fojfoje trankvile. La kunulo ne komprenas, li respondas nenion, li nur ŝultrotiras. Tiam, la meister eknervoziĝas. Li kriadas. 'Ĝi' baldaŭ venos. La kunulo sentas ke ĝi venos. Tiam li diras al sia najbaro: "iru serĉi Gilbert!" Sed estas longe, kaj necesas trovi la interpretiston. Endas gajni tempon.
- Moment', moment', Dolmetcher, li diras al la meister, signante per la fingro la finon de la fabrikejo.
- Dolmetcher? Was Dolmetcher? priindignas la meister.
Post tio, se la kunulo bonŝancas, Gilbert alvenas. Senpere, li parolas germane al la meister. Li najlas lin. Per lia propra lingvaĵo li altiras lin al si. Necesis unue malimpliki la kunulon, tio estas farita. Nun, la meister kaj la interpretisto parolas germane. La kunulo ne plu estas en la afero. Kion ili rakontas, tio ne plu gravas: ke la kunulo ne konas la laboron, ke tio ne estas lia metio, kaj ke oni ne povas peti lin korekte fari tion kion li unuafoje faras; ke li ne komprenas la germanan kaj ne kulpas li. Ili parolas germane, ĉio glatas. Ne ĉifoje li senrustigitos. Jam la bojoj de la meister fariĝas gruntoj; li oblikve rigardas Gilbert-on kaj fine foriras.
Tiel, Gilbert intervenas de unu metiejo al la alia, kaj la germana lingvo de li manuzata ŝildas la kunulojn.

Tamen la homo estas homo, ne hundo, ne simio, ne formiko ktp. Tion li povas elprovi kaj al si pruvi eĉ sen parolo. Nigrenigras la nokto, kunulo nekonata proponas cigaredan enspiron: nenombreblaj, nedireblaj estas la pruvoj de nia kunhomeco. Ankaŭ la SS estas 'nur' homo.

Ni estas baldaŭ similontaj al ĉio kio batalas nur por manĝi kaj kio mortas pro nemanĝo, ĝistiel ke ni nivelas laŭ iu alia specio, kiu neniam estos nia kaj al kiu ni tanĝas; sed tiu specio, kiu almenaŭ vivas laŭ sia aŭtenta leĝo - la bestoj ne povas fariĝi pli bestaj - aperas tiom elstara kiom la nia 'propravera', kies leĝo povas ankaŭ konduki nin ĉi tien. Sed ne estas dubasenceco, ni restas homoj, ni finos nur estiel homoj. La distanco kiu apartigas nin de alia specio estas netuŝita, ĝi ne estas historia. Estas SS-a revo kredi ke ni havas la historian mision ŝanĝi specion, kaj ĉar tiu mutacio fariĝas tro malrapide, ili mortigas. Ne, tiu eksterordinara malsano ne estas alia afero ol kulmina momento de la homa historio. Kaj tio povas signifi du aferojn: unue, ke oni elprovis la firmecon de tiu specio, ties fikseco. Poste, ke la diversspececo de la interhomaj rilatoj, ties koloro, ties kutimoj, ties formiĝo en klasojn maskas veraĵon kiu ĉi tie aperas ekbrilega, borde de la naturo, je alproksimiĝo de niaj limoj: ne estas kelkaj homaj specioj, estas unu homa specio. Ĉar ni estas homoj kiel ili, tial la SS-oj estos finfine senpotencaj antaŭ ni. Ĉar ili estos provintaj pridubigi pri la unueco de tiu specio, tial ili estos finfine tretitaj.

Robert Antelme estas iagrada saĝulo: la mortigajn potencojn li sukcesis transformigi en konsciaĵon. Travivita la plej malamigajn spertojn, li ĝuste per tio instruas al ni novan vojon por pruvi al ni mem, ke la homaro estas unueca, kaj unueca la homa specio. Lia atesta libro envenis la mondon per forta deziro lia nin alparoli. Lia plej grava mesaĝo ĝuste estas la jena atesto pri li fare de liaj amikoj: dum la semajnoj, kaj la monatoj, kaj la jaroj, post kiam li pluvivis for de la naziaj koncentrejoj, li senĉese parolis, timante ke li mortus kaj ni ne scius...


Tradukoj eldonitaj, hungare: Europa Konyvkiado, 1973; germane: Carl Hanser Verlag, 1987; finne: Otava, 1987; angle: The Malboro Press, 1987; baldaŭ hispane: El viejo Topo.

 
 
Bruno MASALA
 



© La Gazeto - 1993.09.30 - 2001.01.07. Viajn rimarkojn al TTT-red.