![]() |
![]() |
![]() |
Ulrich LINS honorita per
|
Karaj abonantoj, Ni ĝoje salutas duoblan eventon: la unuan eldonon de la verkaro de ĝirjaev kaj la unuan artikolon de Borsboom por LG, recenzo pri noveloj de ĝirjaev. La sincera, malkvietiga teksto de Nikolao Gudskov, Kial mi estas kontraŭ la fina venko?, certe kaptos vian atenton. Via redaktoro elektis tiklan, preskaŭ tabuan en Esp-o, temon, la 'ci'-uzon, aŭ pli ĝuste la 'ci'-neuzon. En la lastaj paĝoj vi trovos novan kronikon, Historio, ne la E-movada historio, sed la homara. Kompare kun filozofio, beletro, religio, 'historio' ne estas ofta temo en E-gazetaro. Tiu ĉi numero de LG estas la lasta de la 8a jaro, kaj por multaj el vi la lasta de via abonperiodo. Ni retrovis la kutiman ritmon de aperado, bedaŭrinde ni ne sukcesis preteratenti la plialtiĝon de eldonelspezoj kaj sendokostoj: ĉu 5-elcenta plialtigo de la abonprezo estas tro peza al via monujo? Anticipan dankon pro via reabono! Madeleine de ZILAH |
La Gazeto n.48 |
K |
|
|
|
LG-48 |