![]() |
![]() |
![]() |
Antaŭ 500 jaroj | | | el LG-50 p.24 |
1494: Venecio ĉefurbo de presartoLa komencoj de presarto estas iom obskuraj; ni tamen lasu al Gutenbergo la tradician meriton presi la unuan biblion: tiu evento meze de la 15a jarcento estas mejloŝtono en la historio de la homaro. Ĝis 1460, en Eŭropo, nur areto da presistoj ekzistas, en Majenco. Ĉifoje la inventeco estas germana, ne itala, kvankam Renesanco tiam kulminas en Italio. Sed italoj rapide majstros la novan diskonigilon, presos greke, kreos la kursivan kaj la romianan presliterojn, rivaloj triumfontaj super la Rejna gotika. Jam en 1470, el la 15 presejaj urboj eŭropaj, 9 estas germanaj, 4 italaj, la 2 aliaj estas Parizo kaj Sevilo. Sekvas vera eksplodo: en 1480 pli ol 100 urboj presas librojn; kvindeko da ili, preskaŭ la duono, situas en Italio! Kontraste: nur 9 en Francio, 6 en Hispanio, 4 en Anglio; tiuj tri landoj estis ankoraŭ enkotiĝintaj en rivalecaj internaj militoj: 'Blank-Rozuloj' kontraŭ 'Ruĝ-Rozuloj' en Anglio, lukto de franca reĝo kontraŭ la potencaj dukoj de Burgonjo, strebadoj de kristana nobelaro por formortigi la islaman povon en Hispanio; sekve, ĉe ili Renesanca humanismo estis nur ĝerma fenomeno. Do la nomadaj germanaj tipografiistoj elektis migri tra Alpoj al la brilaj italaj ŝtatoj, kie eferveskis kleriĝemo kaj legemo. Allogis ilin klientaro avida: la presarto estas reĝo de artoj, reĝo de sciencoj. Dank' al rapida diskonigado, la mondo ricevis splendan trezoron, ĝis nun kaŝita (Fasciculus Temporum); tipografio estas laŭdata kiel patrino komuna al ĉiuj sciencoj kaj asistilo de Eklezio. Tamen POLIZIANO jam antaŭ 1494 konsterne plendas ke nun la plej stultaj ideoj povas esti tuje reproduktitaj en milo da volumoj kaj disigitaj malproksimen. El ĉiuj italaj urboj, Venecio elstaras kiel monda ĉefurbo de presarto: la unua germana tipografiisto alvenis Venecion en 1469 kaj presis 100 ekzemplerojn de Epistolae ad familiares de CICERO. Dek jarojn poste, Venecio superis ĉiujn presurbojn kun 156 eldonaĵoj en 1480-1482; la dua, Milano, povis fieri pri 82 eldonaĵoj; en la tria, la germana Aŭgsburgo, oni nombris 67 eldonaĵojn: Germanio ja rapide perdis la unuan rangon. En 1495-97, el 1821 eldonaĵoj, 447 venas el la veneciaj atelieroj. En 1494 Venecio presas kvaronon de la libroj de la tuta mondo, kaj la plej belajn ĉiepokajn, eble ĉiuepokajn. La supereco de Venecio havas kialojn proprajn kaj fremdajn. La lastaj jardekoj de la 15a jarcento, kaj la unuaj de la 16a, pleje brilas en la historio de l' orgojla Venecio: ĝi eltiris impresajn profitojn el tutmonda komerco. Ĝiaj socianoj, mez- aŭ alt-klasanoj, estis laboremaj. La Eklezio estis riĉa kaj potenca, apogata de la Senato. Festivala etoso kunvivadis kun rigora pieco. Tiu pompa kaj sorĉa civito allogis pli pro materia rafino ol pro spirito profunda. Unuavide do Venecio ŝajnas tro okupita je mondanaĵoj por interesiĝi pri libroj. Sed, ni ne forgesu ke, je la komenco, la presarto estas 'dieca arto': en Venecio abundas monaĥejoj kaj preĝejoj, do la presarto estas bonvena por la ekleziuloj, kiuj bezonas ekleziajn, sanktajn librojn, teologiajn tekstojn, popularpiecajn tekstojn por la simplaj kredantoj, antikvecajn tekstojn por la studentoj. La patrieca burĝaro povas investi en luksaj entreprenoj, kaj ŝatos dekori siajn palacojn per ne tranĉitaj libroj. Pro elstara situo lime de Okcidento kaj Oriento, la haveno de Venecio estis la tiama plej granda el la mondo: tio permesas eksporti librojn ŝparkoste. Al la sociaj kaj geografiaj kialoj aldoniĝas historiaj cirkonstancoj: post falo de Bizanco en 1453, multaj erudiciuloj fuĝis la turkan imperion kaj amasiĝis en Venecio. Sed ĉi tiu favora tereno ne sufiĉus sen entreprenema homo: Aldo MANUZIO. Li lernis la grekan kaj la latinan, amikiĝis kun Pico della MIRANDOLA. Klarvida kaj humanisma spirito, li planis kolekti, eldoni kaj presi ĉiujn helenajn tekstojn pluvivantajn. Pico della Mirandola kaj amikoj pasiiĝis pri la projekto kaj helpis finance Aldon, kiu elektis Venecion pro la supre menciitaj kialoj. En sia domo Aldo venigis grekajn erudiciulojn, senpage, por kunlabori kaj korekti la presprovaĵojn: li nur parolis greke kun ili. Ankaŭ en lia domo oni desegnis, muldis kaj fandis la grekajn literojn, poste la kursivajn por la latinaj tekstoj. Li kreis propran eldonsignon, 'delfeno kaj ankro', simboloj respektive de rapideco kaj stabileco, aldonis al ĉiuj siaj eldonaĵoj la moton Festina lente (malrapide hastu). Li laboris tage-nokte. Endas ke ĉiuj beletristoj povu havigi al si la librojn necesajn al sia celo; kaj mi ne povos ripozi ĝis kiam la provizado estos certa. En 1494 li inaŭguras la serion de grekaj libroj per la verkaro de ARISTOTELO, daŭrigas per HERODOTO, SOFOKLO, PLATONO, PINDARO, TEOKRITO, EŬRIPIDO, TUKIDIDO, ARISTOFANO kaj aliaj. Li eldonas kvante pli ol 1000 ekzempleroj de ĉiu titolo, dum samepoke 500-600 estis la kutima kvanto. Liaj libroj estis tiom renomaj, ke ERASMO mem venis vivi dum kelka tempo kun li kaj eldonis siajn librojn kaj ankaŭ latinajn verkojn, i.a. de SENEKO. Lia sindonemo instigis venecianojn fondi Akademion, la Neacademia, kiu grave rolis por elekti tekstojn kaj disdoni inter si la eldontaskojn. Aldo kutimis atribui al ili la sukceson de sia entrepreno, dum lia energio kaj pasio ja ebligis tiun sukceson. Nun, li diris, gloro de Helenio brilos por tiuj, kiuj arde volas ricevi ĝin. 20 jarojn poste, en 1515, ĝisoste lacega kaj malriĉa, Aldo Manuzio mortis. Pli ol iu ajn li kontribuis al la renomo de Venecio en la kampo de presarto. La 16a jarcento vidos paliĝon de la glora Venecio, dum la atlantikaj urboj fariĝos la plej aktivaj. Sed ne eblas forgesi la revon de ĝiaj artistoj kiuj kreis la plej elegantajn literojn por konservi sur la plej luksaj paperoj la plej indajn verkojn. |
Magda Lena |