LG-Bonvenon
plena pagho   | el LG-52 p.20

 

Kontemplado antaŭ templo de Konfucio

Aŭguste, 1992, mi vizitis la templon de Konfucio en urbo Qufu, post la 5a Pacifika Kongreso de Esperanto en Qingdao. Tie turistoj svarmis, incensoj brulantaj parfume odoris, inter oldaj cipresoj kaj 'soforoj' mistera etoso silente atestas la historian valoron de Majstro Konfucio (551-479 aK), la iniciatoro de konfuciismo, kies influado penetris en la socian vivon de ĉinoj jam dum pli ol 2000 jaroj kaj fariĝis ilo de feŭdismaj dinastioj en la ĉina historio por regi la pensadon de la popolanoj. Imperiestroj de diversaj dinastioj estime nomis Konfucion la Sankta Instruisto, kaj laŭ lia teorio firmigis sian regadon. Tamen en la moderna Ĉinio konfuciismo renkontis defion: en la Movado de la 4a de majo 1919 iuj progresemaj ĉinoj estis vokantaj, "Faligu la Butikon de Konfucio". Kritikante konfuciismon per la novaj ideologioj el Okcidento, ili forigis la aŭreolon de sur Konfucio, sed ili ne radikale elpurigis lian influadon en la politika, kultura terenoj de la ĉina socia vivo; dum la Kultura Revolucio (1966-1976) la movado kontraŭ Konfucio atingis kulminon, strebante ke konfuciismo ne plu havu angulon por kaŝi sin. Sed fakte, la movado ne tuŝis la radikon de konfuciismo; male, dum la Kultura Revolucio furoris agadoj por 'elmontri fidelecon al la Granda Gvidanto' kaj 'la Granda Gvidanto eterne vivu', kiuj ĝuste originis el la teorio de konfuciismo. Tiu fakto fariĝis ironio de la historio, kaj paradokse atestas ampleksan kaj transtempan influadon de konfuciismo.


Do, kio estas konfuciismo? Temas pri tia demando, ke kontentiga ekspliko superas miajn kapablon kaj erudicion. Nu, tie ĉi mi nur simple esprimas mian komprenon: konfuciismo estas unu el la filozofioj. Konfucio kaj lia sekvinto MENZIO (372-289 aK) estis filozofoj, kaj oni devas envicigi ilin inter la politikajn filozofojn. Ili studis la rilaton inter homoj, ĉefe inter regantoj kaj regatoj, simile al tiaj, kiaj estis T HOBBES, D HUME, J LOCKE k.a. en Eŭropo.

Konfucio siatempe ne verkis libron por sisteme ekspliki siajn teorion kaj idelogion, nur liaj adeptoj poste ordigis liajn paroladojn kaj dialogojn kun aliaj, notis liajn aktivadojn, kaj redaktis la verkon Analekto de Konfucio (Lun Yu), kiu fariĝos la baza lernolibro pri konfuciismo.

Dum la Tang-dinastio, HAN YU (768-824), la fama literaturisto kaj konfuciano, en sia eseo Yuan Dao (Pri la Vojo) sisteme kaj koncize komentis la teorion kaj la filozofian ideologion de Konfucio. Han Yu esence karakterizis la konfuciismon je tri bazaj principoj:

1) Humanismo kun kerno de Ren kaj Yi. Ren laŭ Han estas homamo, humaneco, kaj Yi estas la praktikado por plenumi homamon. La Dao (Vojo) signifas kombinadon de Ren kaj Yi, kio ne estas efemeraĵo aŭ iluziaĵo: Dao ja estas la vojo, laŭ kiu oni iras gvidate de konfucianoj. Konfucio emfazis De (virton kaj moralon); li opiniis, ke oni celas al la vojo per sia klopodado laŭ Ren kaj Yi, kaj per sia virtperfektigo, sed tio ne dependas de ekstera entrudiĝo.

2) Serioza hierarkio. Han Yu en sia eseo klarigis la rilatojn inter suvereno, oficistoj kaj popolanoj laŭ la jena socia strukturo: suvereno regas kaj donas ordonojn; oficistoj efektivigas ordonojn de suvereno al popolanoj por plenumi; kaj popolanoj produktas grenojn, linojn k.a., faras ĉiutagajn necesaĵojn, kaj komercas por kontribui al suvereno kaj ŝtato. Ĉiu devas fidele plenumi sian oficon. Se suvereno ne bone regas, tiu perdos la tronon; se oficisto fuŝas sian laboron, tiu estos eksigata; se popolano ne plenumas kontribuadon, tiu akiros punon, eĉ ĝis eŝafodo… Tia socia divido ankaŭ konvenas por familioj; pro tio la hierarkio ankaŭ estas principo de labordivido en familio. Tia ŝtata konsisto kun bonaj rilatoj inter suvereno, oficistoj kaj popolanoj ja estas la harmonia socio laŭ la idealo de konfuciismo.

3) Unuigo de ideologio per konfuciismo. Konfucio severe gardis sian ismon kontraŭ aliaj ideologiaj tendencoj; Menzio rigardis la filozofiojn de MOZIO (468-376 aK) k.a. herezoj. En Han-dinastio konfuciismo fariĝas la reganta ideologio pere de imperiestro Wu. Tamen budhismo (el Hindio) kaj taoismo iom post iom disvastiĝis tra Ĉinio, minacis aŭtoritaton de konfuciismo, tial Han Yu opiniis, ke bonzoj revenu al laikoj, bruligu templojn kaj sutrojn (kiom severa!). Li apelis al la imperiestro de Tang-dinastio, ke la registaro garantiu la regantan pozicion de konfuciismo per forta rimedo.

Ni povas diri, ke konfuciismo estas teorio por regantoj en la feŭdisma socio; ĝi estas la aŭtokrata arto. Konfucianoj menciis, ke regantoj devas apliki humanan politikon. Se ili ne gajnas subtenon de popolanoj, do, la regado ne havos garantion. La celo estas solidigi la regadon de imperiestroj.

Konfuciismo ne estas religio, kvankam iuj nomis ĝin la konfuciisma religio. Tion unue faris taoistoj, celante ke oni agnosku diraĵon pri la sama originaleco de konfuciismo, budhismo kaj taoismo. Tamen konfuciismo ne kredis je providenco, ne kultis diojn aŭ fantomojn kaj ne aspiris pri renaskiĝa feliĉo. Konfucianoj klopodis por surteraj aferoj, emfazis memperfektiĝon, familian harmonion, ŝtatadministradon kaj mondpacon. Konfuciismo ĉefis en la ideologia tereno dum la longa feŭdisma socio en Ĉinio; eĉ ĝis hodiaŭ ĝi ankoraŭ influas la socian vivon de Ĉinio.

Kvankam konfuciismo atentis la rilaton inter homoj, ĝi tamen ignoris la rilaton inter homoj kaj objekta mondo, kaj ne kapablis instigi evoluadon kaj disvastigon de la produkta forto de la ĉinia socio. La hodiaŭaj ĉinoj akceptas la novajn ideologiajn tendencojn por disligi bridon de konfuciismo kaj feŭdisma etiko, tamen ĉinoj ankaŭ zorge studas sian kulturan tradicion, kaj heredas elstaran kernon en sia tradicio por krei la novan kulturon, sproni ties disvastigon kaj rapidigi modernigojn. La verkoj kaj teorioj de iuj nov(neo)-konfucianoj en kaj ekster Ĉinio, ekz. de prof-oj Lian Shuming, Feng Youlan, Du Weiming, Lin Yusheng, Ye Weilian k.a., pli kaj pli gajnas atenton de la ĉina publiko.

Intencinte per nur politika rimedo faligi konfuciismon, oni ne sukcesis; ĝi restas en la spirita vivo de ĉinoj. Mi vidis, ke en templo de Konfucio laboristoj estis riparantaj konstruaĵojn detruitajn per la ruĝa gvardio dum la Kultura Revolucio, dum la antikvaj arboj balancis siajn branĉojn per freŝa verdo en zefiro…

 
 
SHI Chengtai
 



© La Gazeto - 1994.04.30 - 2002.11.03. Viajn rimarkojn al TTT-red.