![]() |
![]() |
![]() |
Pliaj proponoj por OSIEK-Premio 95:
|
Karaj amikoj, "La orgojlo de nia lingvo estas ĝia humileco; ĝi estas la kunordigita sistemo de siaj fontolingvoj." Tiu frazo, el Etimologie de via redaktoro, resumas kiom nepras, ke Esperanto-vortoj havu historion. La orgjlo de LG58 estas Drakulo ankoraŭ vivas, bonega studo de Bernard Golden pri la plej fama vampiro, de ĝiaj historiaj fontoj ĝis la plej freŝaj utiligadoj de la mito. Fakte, la tuta numero frapas per etoso pli historia ol kutime. Tra la tri pecoj de Kroniko de jarcentoj, skiziĝas kelkaj konturoj de la turbulentaj 'barbaraj' popoloj en Eŭropo. Teksto de Cezaro kompletigas la skizon. Bedaŭrinde LG58 senas je artistaj mapoj kaj desegnoj de nia talenta Megumie Komamura. Ni ne alarmiĝu! Vi retrovos ŝin en LG59. Dankon pro via multflanka apogo. Madeleine de ZILAH |
La Gazeto n.58 |
K |
|
|
|
LG-58 |