LG-Bonvenon
plena pagho

"Ni estas mamuloj en la Kreta epoko, nia erao venos kiam la dinosaŭroj formortos" - Nikolao Gudskov

"La homa biomaso... opinias, ke ĝi ne plu bezonas ian ajn eksteran fincelon" - Raymond Ruyer

 

Karaj amikoj,

Antaŭ monato mi ĉeestis prelegaron de la prestiĝa premiito Reinhard Selten; je la fino li respondis al diversaj demandoj, kaj diris energie:

Esperanton oni lernas, almenaŭ parte, pro idealaj celoj kaj tio ankaŭ al mi diras ke, en la propagando por Esperanto, oni ne neglektu la idealan celon. Estas multaj homoj hodiaŭ, kiuj pensas ke oni unue akcentu la praktikan utilecon, kaj tio, laŭ mia opinio, estas malbona, ĉar oni ja bezonas idealisman impulson por lerni tion; oni ankaŭ povas kombini tion kun praktika utileco, ĉar ja estas praktika utileco, sed oni ne atentu ke iu ajn lernas Esperanton unue pro praktika utileco, kaj tie la propagando devas alparoli la idealisman sintenon. (29apr95)

Tiun idealisman impulson eĥas la redaktoraj vortoj: ... homo, kiu volas ellerni Esperanton, havas en sia koro, almenaŭ nekonscie, la tiel nomatan internan ideon. En Kio ni estas por la ekstera mondo Nikolao Gudskov ankaŭ analizas la rolon de la idealo en la E-komunumo.

LG59 ŝajnas sufiĉe nutra, sed ja estas 4 monatoj por ĝin digesti!! Ĝuu la someron! Ĝis oktobro!

Madeleine de ZILAH

La Gazeto n.59
1995.06.15
Enhavo


Aŭtoroj

Bertolt BRECHT,  André CHERPILLOD,  EdZ,  Nikolao GUDSKOV,  Claus J. GÜNKEL,  Reginald W. JADERSTROM,  Vilhelmo LUTERMANO,  Meva MARON,  Bruno MASALA,  Ionel ONET,  Raymond RUYER,  Manuel de SEABRA,  Jean THIERRY,  Madeleine de ZILAH,  Eugene de ZILAH

K
A
R
A
J


L
E
G
A
N
T
O
J


LG-59   Enhavo

 

  • Diasporo aŭ fraternitato?   p. 3   [Red-vortoj]
    Eugene de ZILAH
  • KVE-59   p. 5   [Ludoj]
  • El taglibro   p. 6   [Nia kulturo]
    Meva MARON
  • Kio ni estas por la ekstera mondo?   p. 8   [Debatoj]
    Nikolao GUDSKOV
  • Montosupren   p. 14   [Nia lingvo]
    Claus J. GÜNKEL
  • Mia unua renkontiĝo kun Ivo Lapenna   p. 15   [Nia vivo]
    Eugene de ZILAH
  • Osiek-premio 95   p. 16   [Nia kulturo]
    Jean THIERRY, EdZ, Madeleine de ZILAH, Bruno MASALA
      pri Vojaĝo tra la landoj de André ALBAULT, Saarbrücken, Germanio, 1991, 200p
      pri Respubliko de Platono (La) de Donald BROADRIBB, Matraville, Aŭstralio, 1993, 118p
      pri Cent jaroj da soleco de Gabriel GARCIA MÁRQUEZ, elhispanigis Fernando de DIEGO, Chapecó, Brazilo, 1992, 372p
      pri Deklingva manlibro pri politiko de Stefan MAUL, Antverpeno, Belgio, 1994, 460p
  • Ĉu vi jam scias...?   p. 18   [Ĉu vi jam scias...?]
  • Laŭde pri...   p. 19   [Revuoj]
      pri Litova Stelo,
      pri Letero de l'Akademio (La),
      pri Monato,
  • pri la Evoluo   p. 20   [Ili diris...]
    Raymond RUYER
      el Gnose de Princeton (La) de Raymond RUYER, Paris, Fayard, 1974
  • Historioj pri sinjoro Kojno   p. 21   [Nia kulturo]
    Bertolt BRECHT, Vilhelmo LUTERMANO
      el Geschichten vom Herrn Keuner de Bertolt BRECHT
  • Pilgrimanto inter ombroj   p. 22   [Ni legis]
    Ionel ONET
      pri Pilgrimanto inter ombroj de Boris PAHOR, elslovenigis Janko ŜTRUC, Maribor, Slovenio, 1993
  • Romeo-Alfa-Bravo-Eko-Lima-Eko-Zulu   p. 23   [Ni legis]
    Meva MARON
      pri Vivi sur barko de Eugene de ZILAH, egotema letero - Cannes et Clairan, Francio, 1994, 236p
  • La polineziaj lingvoj   p. 25   [Nia kulturo]
    Reginald W. JADERSTROM
  • La vento el la insuloj   p. 28   [Rakontoj]
    Manuel de SEABRA
  • Kie estas Serendipo?   p. 30   [Nia kulturo]
    André CHERPILLOD

LG-59   Enhavo

LG-59



© La Gazeto - 1995.06.15 - 2001.01.07. Viajn rimarkojn al TTT-red.