![]() |
![]() |
![]() |
Funebro por Jean Thierry
|
Karaj gazetanoj, Bonvenon al nova LG-sezono. Kun bedaŭro ni malfermas nian novan serion per konstato, ke kara amiko kaj apoganto dumsomere mortis. Tamen, bedaŭron Jean Thierry mem plejverŝajne malofte kovis, kiel montras liaj vivo kaj verkaro. Espereble vi kaptos sentojn kaj gajajn kaj seriozajn el la vivkonturaj omaĝaĵoj ĉi-numere prezentataj. Ni do restos dankemaj pro lia memorinda kontribuado al nia vivo kaj 'al nia afero'. Ni niavice ekprenu la torĉon! Gratulon, do, al nia aŭstralia verkisto, s-ro Donald Broadribb, pro lia premio. Ni skribe petis al li, ke li sendu iom da vivfona informo por ke ni taŭge prezentu lin al vi. Jen! Venis tre plaĉe leginda membiografieto. Ni tuj decidis aperigi la tuton. Ĝuu! Dankon al li. Vi ankaŭ povas iom travivi la ceteran etoson de tiu premidona varsovia OSIEK-konferenco pere de tiutema artikolo. Ĉu nova debato ekflamas en nia revuo? Laŭ reagoj al la Gudskov-a artikolo en LG59, povas esti. Vi vidos... Kaj nun, al vi! K JAKOBO
|
La Gazeto n.60 |
K |
|
|
|
LG-60 |