![]() |
![]() |
![]() |
el la angla - fragmento (plena teksto en la revuo) | | | el LG-60 p.31 | |
Midnight's Children de Salman RUSHDIE, London, Pan Books Ltd, 1981 |
Trejni ŝtatprotektistonTiu ĉi armebazo en la montaro ne troviĝas sur mapo: ĝi estas tiom fora de la Muri-vojo, ke eĉ la plej orelakraj preterpasantoj aŭdas nenian bojadon. Ĝia perimetra dratbarilo estas perfekte kamuflita, kaj la enirejo senas kaj je simbolo kaj je nomo. Tamen, ĝi ja fakte ekzistas, malgraŭ arda neado - ekzemple, post la falo de Dakao, kiam la venkita pakistanano Tigro Niazi pridemandiĝis ĉi teme de sia malnova kolego, la triumfinta Hinduja generalo Sam Manekŝah, tiam Tigro ekblagis: "Kio? Ĉu Hundoteamo por Spur-kaj Serĉ-agadoj? Ha, mi neniam pri tio aŭdis; oni misgvidas vin, amik'. Damninde ridinda ideo, se vi pardonos mian opinion." Malgraŭ tio, kion Tigro diris al Sam, mi insistas: tiu bazo ja ekzistas tie... ...Mateno. En kabano kun surmura skribtabulo Brigadestro Iskander per fingroartikoj frotadas brust-butonojn, dum iu Serĝento-Majoro Naĵmudin hastinformas novajn rekrutojn. Demando-responda formalaĵo... kaj Naĵmudin mem elkrias kaj la demandojn kaj la respondojn. Toleriĝas neniuj interrompoj. Dume, super la tabulo la girlanditaj portretoj de Prezidento Jahja kaj Martiro Mutasim sobre soben ĉiujn fiksrigardas. Tra la (fermitaj) fenestroj la persista bojado de hundoj... Ankaŭ elbojas Naĵmudin demandojn kaj respondojn. Kial vi estas ĉi ti? - Trejnado. En kiu fako? - Ĉasu-kaj-kaptu. Kiel vi laboros? - En hundo-teamoj 3-homaj kun hundo. Kaj nekutimaĵoj? - Agado sen oficiroj, neceso fari proprajn decidojn, memevidenta postulo pri alta islama dediĉo al hardiĝo kaj responseco. Kia teamocelo? - Elradikigi nedeziratajn agantojn. Kia temperamento de tiuj aĉuloj? - Serpentoruzaj, lerte inkognitaj, povus-esti-kiu-ajnaj. Kiaj konataj intencoj de tiuj ĉi? - Abomenindaj: detrui familian vivon, murdi Dion, eksproprigi bienulojn, ĉesigi film-cenzuron. Kiacele? - Ŝtat-neniigo, anarkio, fremda uzurpo. Kiaj flankaj konsideraĵoj? - Baldaŭaj voĉdonadoj; kaj konsekvenca civila ekregado. (Politikaj malamikoj estis... estas liberigataj. Ĉiaspecaj huliganoj nun ĉie vagadas.) Kiaj precizaj devoj de teamoj? - Obei senpense; ĉasi senlace, aresti senkompate. Kia procedmaniero? Kaŝa, efika, rapida. Kia leĝa baz de tiaj arestoj? - Edikto: "Defendo de Pakistano", kiu permesas aresti nedeziratojn, kiujn oni rajtas enkarcerigi sen komunikorajto ĝis 6 monatoj. Piednoto: kun revalidigebla periodo ĝis 6 pliaj monatoj. Ĉu demandoj? - Ne! Bone! Vi nun estas Teamo-Kutia 22. Hundino-signo kudriĝos al brustumo. La akronima Kutia kompreneble signifas "hundino". |
Salman RUSHDIE, trad. el angla K JAKOBO |