![]() |
![]() |
![]() |
10jariĝo de La Gazeto
|
Karaj Gazetanoj, Jen, la 10jariĝa numero de LG! Imagu! Apenaŭ kredante, ni tamen fieras. Juĝante nin per viaj kunlaboraj kontribuoj kaj abonoj, ni rajtigas nin senti viajn kunŝaton kaj aprobon. Ke ni daŭre kapablu trovi forton kaj rimedojn por esplori kaj prezenti mondkulturon kaj ties signifojn kaj eblecojn. Girlando da artikoloj atendas vin ĉi foje - de Goaujo ĝis Aŭstrujo, de Katalunujo ĝis Nordameriko, de Israelo ĝis Ĉeĥujo, kaj pli: mallongaj, diverstemaj, intereskaptaj. Ricevinte tri artikolojn pri 'skandalveka' verko La Majstro kaj Martinelli, ni decidis ilin prezenti unufrape por ebligi tujan komparon. Ni speciale ĝojas, atentigante pri la apero de du bonvenaj verkoj: la retrovita Sen Titolo kaj la enesperantigita (almenaŭ parte) Dekamerono. Nu, enkondukinte, mi nun invitas vin ĝui, inspiriĝi, kaj instigiĝi... K JAKOBO |
La Gazeto n.62 |
K |
|
|
|
LG-62 |