LG-Bonvenon
plena pagho   Antaŭ 10 jaroj | el LG-62 p.31

 

Nia linio

Pluraj el niaj nunaj legantoj, la dekomence fidaj kaj fidelaj, memoras. Ili abonis novan revuon modeste 24-paĝan, post legado, verŝajne, de provnumero nulo ricevita en novembro (1985) sen ankoraŭ ion koni pri la celoj de la novnaskita revuo. En la antaŭdekjara numero (LG-2, 31jan86) nia redaktoro elmetis kelkajn principojn en Nia linio (p3-4):


"La unua principo estas nia VALORIGO DE ESPERANTO. Ni taksas Esperanton kultura valoraĵo de la tuta homaro... Ni devas rifuzi la tro danĝerajn protektadojn de ĉiuj naciŝtatoj... Ni estos toleremaj... La toleremo ne estas akceptadi ĉiujn opiniojn... sed preti aŭskulti ĉiujn..."


"...nia dua principo: LA AKTIVA NEŬTRALISMO... ne signifas ne havi politikajn, religiajn, naciajn opiniojn, ĝi ankaŭ ne signifas la timon eldiri ilin en Esperanto, sed ĝi signifas la rifuzon foroferi la esperantismon por alia idealo."


"La tria principo... estas: NENIAM ESTI REAKCIA... [Ni] ne devas perdi tempon kaj fortojn en sterila kritikado de aliuloj... Do ni ne kontraŭstaradas sisteme al iuj, nek al komunistoj, nek al islamanoj, nek al kristanoj, nek al nigruloj, nek al blankuloj...


"...nia kvara principo estas DISPONIGI LA PLEJ AMPLEKSAN FORUMON al ĉiuj sinceraj esperantistoj, kiuj havas iun ideon por progresigi Esperanton, sen postuli, ke ili apartenu al tia aŭ alia organizaĵo, raso, partio, nacio, religio aŭ moralo. Ĉiuj veroj estas direndaj, diskutindaj kaj diskuteblaj..."


"...nia kvina principo, KRITIKI KAJ ELMETI ĈION, KIO ENDANĜERIGAS LA MOVADON, eĉ se tio ĝenas kelkajn esperantistojn, kiuj opinias, ke nia feliĉo estus la sankta unueco sub la varma kaj frateca regado de Sovetio... aŭ sub la gvidado de la ununura vera Irana Islamo... aŭ sub la disciplino de iu Sudamerika "respubliko"... aŭ sub la direktado de Ajno kaj ĝiaj laŭdindegaj Uloj... Neniu rajtas enmiksiĝi en niajn aferojn kaj ni devas disvolvigi, pliampleksigi nian kulturan komunaĵon memstare laŭ la demokratia volo de ĉiuj esperantistoj."


Nia devizo estas
LA GAZETO: MONDKULTURA, SENDEPENDA, ESPERANTISMA

Ĉu ni sukcesis tra dek jaroj resti fidelaj al la devizo kaj al Nia linio ?

 
 



© La Gazeto - 1996.01.31 - 2001.01.07. Viajn rimarkojn al TTT-red.