Vinko OŜLAK: Kie estas via frato, Habel?
|
Karaj Gazetanoj, Nia ĉifoje spotata verkisto Vinko Oŝlak vortigas dubojn pri la valoro aŭ efikeco verki en Esperanto. Li ne solas. Tamen, ni kiuj sopiras spirit-levigan, ĝojigan, kaj edifan inspiron ja sentas dankemon, kiam ni trovas antaŭ ni ĝuste tian ĉi kuraĝigan verkon. Ĉi tial ni dankas s-ron Oŝlak, ke li forŝovis siajn dubojn niacele. Iom kontraŭ-kutime longan por LG, ni tamen tuj emis ĝin prezenti al vi. Ke liaj valoraj pensoj disradiu al ĉiuj lingvejoj. Ni ankaŭ profite povas repensi pri la kriterioj kaj implicoj de la koncepto 'mondliteraturo', helpe de fragmento el giganta verko tiutema de Antal SZERB; ĝin tradukis por vi nia redaktoro. Aliaj pensopecoj fontdiversaj: tagpensoj de Meva, la graveco de leterpensoj laŭ Andrei CODRESCU danke al Ionel, kaj plurtemaj pensoj plukotaj el niaj legamaj, dankindaj recenzistoj. Legu, do; vi pensopike ĝuos... La redaktejo |
La Gazeto n.64 |
K |
LG-64 Enhavo |
|
LG-64 Enhavo |
LG-64 |