![]() |
![]() |
![]() |
18jul96: Voĉdonado por OSIEK-premio en Slovakio
|
Karaj amikoj, Ĉu vi estas esperantisto, ĉu esperantismano, ĉu vi estas esperantofono, ĉu esperantano, ĉu esperantulo, ni bonvenigas vin en la plej freŝan numeron de LG. Pri tiom koktela diverseco en nia komunumo vi legos en eseo de Bernard GOLDEN... eĉ pri eksesperantistoj! Vi trovos ankaŭ abundan materialon pri libroj. Pri eldonado, pionirtempe - vidu en Imagu! - aŭ niaepoke: legu de Harald SCHICKE. Pri legado, aparte de la fervoraj kaj vigligaj Rememoroj de Saĥarov centprocenta esperantisto. Pri premiado: en la rikolto de proponoj osiek-anaj libroj multas pli ol kutime; la fina voĉdonado okazos en Slovakujo, en la naskiĝregiono de Tibor SEKELJ, kiu multe ĝuis esplori ĝin kune kun Milan ZVARA. Dankon al ĉiuj niaj fidelaj artikolistoj kaj al la novaj kolegoj, kiuj kontribuadas al la genezo de nova LG. Vi retrovos vian revuon nur en oktobro. Madeleine de ZILAH |
La Gazeto n.65 |
K |
|
|
|
LG-65 |