Meva Maron: El Kongresa Taglibro
|
Karaj Amikoj, Bonvenon en la plej junan kajeron de LG. En ĝi finfine ni ĝoje trovis lokon por artikoloj kaj leteroj kiuj rezigne komencis ŝimi en nia tirkesto de antaŭ multaj monatoj. Meze de la revuo kaj pinte de la enhavo, Meva Maron invitas nin drivi tra sia Prago en 'literatura vojaĝo' kie kunfandiĝas emociaj vizitoj al historiaj lokoj, brilaj beletraj rememoroj, kaj plaĉaj komentoj prikongresaj. Se vi preferas pure E-temojn, danku al Michael Scherm kiu esploris Literaturan Mondon pri l' amare senespera decido de Kabe. Pola pioniro..., bohemia grandurbo..., ni estas en mezeŭropa kulturo, kaj - ĉu hazardo? -, ni restas en ĝi tra la tuta kajero: prezento de slovena romano, traduko de slovaka rakonto, pensigaj vortoj de rumano, recenzo de rusa novelo (iom tanĝe). Ĉu mankas Hungario? Ne: Bernard Golden kontribuas, prilingve kaj iom humure eĉ!
Mi danke atendas viajn komentojn, kritikojn, leterojn: ili estas la plej utilaj helpoj kaj kuraĝigoj. Madeleine de ZILAH |
La Gazeto n.68 |
K |
LG-68 Enhavo |
|
LG-68 Enhavo |
LG-68 |