|
Ĉu vi jam scias...?
Pri ASISTI... ke
... nia kolego Jeremi GISHRON invitas vin al tre alloga seminario '97 en Jeruzalemo pri temo La Geografia dimensio de la religia universo. La semajna programo disdoniĝas inter 5 preleg- kaj debat-tagoj kaj du vizitotagoj:
"dum sabato rondirado en la urbo vizitante tiom da lokoj kiom ni havas fortojn" kaj "vespera manĝo ĉe iu familio"; dimanĉo: ekskurso en la sankta lando ĝis Galileo.
La datoj de la aranĝo estos prefere 14-20aŭg97 aŭ eventuale 6-11jul97, se tiu lasta periodo pli taŭgas al la partoprenontoj. Por pli da detaloj kaj prezoj, skribu al:
Jeremi GISHRON, Centro Sivron
Pk 231 80, IL-91 231 Jerusalem, Izraelo
**************
Pri OSIEK... ke
... la juna societo kreskas kaj nun havas membrojn en ĉiuj regionoj de la mondo, krom Afriko kaj... Norda Ameriko. La OSIEK-premio ja fariĝis prestiĝa, kaj ĝia valoro baldaŭ plialtiĝos.
La premio rekompencas vivantan esperantiston por
v nefikcia verko aŭ ia ajn tradukaĵo
v sufiĉe longa.
Plej granda demokrateco regas la atribuadon de la premio, unuflanke ĉar ĉiu membro rajtas fari du proponojn, aliflanke ĉar la fina elekto rezultas el sekreta voĉdonado dum la jara konferenco. La limdato por sendi proponojn estas ĉi-jare prokrastita ĝis la 15a de majo.
La OSIEK-kotizo estas kalkulita por esti pagebla de ĉiuj: ĝia valoro egalas la prezon de 25 poŝtmarkoj por sendi enlandan leteron. Por pliaj informoj skribu al la sekretario:
Marie BRAGARD
5, rue du Chanoine Collin
57000 Metz, Francujo
**************
Pri legolistoj... ke
... William AULD ĝisdatigis por La Gazeto sian faman "Bazan Legoliston", proponitan antaŭ dek jaroj (vidu LG19, 15dec88).
- El la prozistoj de la listo li taksas eventuale forpuŝeblaj Konisi, Lorjak, Rosbach, Sturmer, Toth, kaj aldonas:
Ulrich MATTHIAS, Fajron sentas mi interne.
Vinko OŜLAK, Jen la sablo de mia klepsidro.
Trevor STEELE, Sed nur fragmento.
Ivan ŜIRJAEV, Sen titolo.
Spomenka ŜTIMEC, Ombro sur interna pejzaĝo.
Eli URBANOVÁ, Hetajro dancas.
- Pri la poetoj de la sama listo Auld malvolonte rezignus, krom eventuale Ueyama, kaj li proponas la jenajn pliajn:
Mikaelo GIŜPLING, El sisma zono.
Albert GOODHEIR, Merlo sur menhiro.
Eŭgeno MIĤALSKI, Plena poemaro (anstataŭ Prologo).
Abel MONTAGUT, Poemo de Utnoa.
Gonĉalo NEVES, Liven DEK, Georgo KAMAĈO, Miguel FERNANDEZ, Ibere Libere.
Armand SU, Poemoj de Armand Su.
Krys UNGAR, Meznokto metropola.
Dankon al William Auld kaj gratulon al niaj novaj "klasikaj" aŭtoroj.
Kompreneble ne sufiĉas ellegi nur ĉi tiujn librojn, sed tiu, kiu ne legis ilin, nebone konas nian originalan literaturon.
(Haveblaj ĉe La Gazeto) |
|