|
Osiek-premio '98
5 esperantistoj plej ofte proponitaj kaj laŭstatute premiindaj
William AULD redaktis
NOVA ESPERANTA KRESTOMATIO, Rotterdam, Nederlando, 1991, 509p
kaj tradukis
LA MASTRO DE L' RINGOJ, de John Ronald Reuel TOLKIEN, Jekaterinburg, Rusio: 1, 1995, 544p; 2, 1996, 430p; 3, 1997, 400p
kaj verkis
PAJLEROJ KAJ STOPLOJ. Elektitaj prozaĵoj, Rotterdam, Nederlando, 1997, 342p
(1) La Nova Esperanta krestomatio ne estas nova eldono de la Fundamenta krestomatio, sed kolekto malsama, alikaraktera. Prave Auld decidis elekti enhavaĵojn pli legindajn kaj ial per si mem valorajn. Esperanto jan92, Edwin DE KOCK
(2)
Tiom da rilatoj ekzistas inter la interna ideo de Esperanto kaj la kunigaj principoj estrantaj la mondon de Tolkien', ke ne surprizus min, se La Mastro de l' Ringoj fariĝus la Odiseado de la esperantoj.
Ĉi tiun novan kaj ne plu malhaveblan trezoron de niaj bibliotekoj tradukis (majstre, ĉar li estas majstro) William AULD: bravo
LG71, Eugene de ZILAH
(3) Feliĉe, ĉiuj ĉi verkoj, ofte ne plu alireblaj, estas nun kolektitaj en unu sola volumo, kiu devas fariĝi noktotabla konsultlibro de ĉiu Esperanta literaturisto. Esperanto dec97, Leopoldo KNOEDT, recenzo pri Pajleroj kaj stoploj
Maria BECKER-MEISBERGER verkis
INTERNACIE KUIRI, Antwerpen, Belgujo, 1990, 186 p
"Ĉu la receptoj estas facile realigeblaj por eŭropanoj? Ĉu ĉiuj necesaj elementoj estas haveblaj ĉe ni?
- Ho jes, ili estas facile realigeblaj por eŭropanoj. Unue, ĉar la plej multaj venis el Eŭropo kaj Ameriko. Due, ĉar la sendintoj aŭ mi mem donis variantojn se necesis. Kaj trie, ĉar en ĉiuj grandmagazenoj en okcidentaj landoj ekzistas sekcio por ekzotikaj nutraĵoj. Sed, mi devas konfesi, ke tri receptojn, verŝajne tre interesaj, el Ĉinio kaj Koreio, mi ne publikigis, ĉar mi ne kapablis kompreni la procedon de la kuirmetodo aŭ tute ne konas la bazajn materialojn, ekz. al mi tute ne konata fiŝo.
- Apenaŭ oni volas kredi, ke tiom da receptoj vi mem elprovis hejme. Ĉu ili estas nur oferto, kiun vi proponas je la respondeco de aliaj homoj?
- Escepte de la bujabeso mi elprovis ĉiujn kaj mia edzo kaj foje ankaŭ gastoj manĝis ilin senriske. Tute ne plaĉis al mi la manioka torto, farita laŭ mia maniero. Por doni al vi ideon kial mi okaze ne elprovas recepton, mi volas citi ekzemplon. En Monato 1990/1 ni publikigis italan specialaĵon, nomatan Napola sangokremaĵo. Temas pri dolĉa karnavala kremaĵo kun ĉokolado en kiun oni miksas porkan sangon. Kvankam mi manĝas budenon, mi ne kapablas labori per sango en la kuirejo." Radio Polonia, intervjuo de Maria Becker-Meisberger
Stefan MAUL editoris
DEKLINGVA MANLIBRO PRI POLITIKO, Antwerpen, Belgujo, 1994, 460p
Tiu frukto de teama laboro ja kompakte teniĝas en la manoj. Fakte ĝi estas vortaro: ĉirkaŭ 1150 kapvortoj kaj tradukoj en 9 lingvoj (eŭropaj: angla, franca, germana, hispana, nederlanda, portugala kaj rusa; aziaj: ĉina kaj japana.
Ĝi klarigas kun nuntempeco kaj akurateco la fakan kaj ĉiutagan lingvaĵon pri politiko, ekonomio k.a. Enestas multaj vortoj -ismaj kaj -krataj sed ankaŭ ĝeneralaj vortoj kies fakaj signifoj estas pritraktitaj: laboro, insidi, simbolo, aventuro, ktp. Multaj sigloj de pli aŭ malpli konataj internaciaj institucioj estas klarigitaj kaj tradukitaj: ekz CBM (angle) > KKR. Entute eblas diri ke la elekto de kapvortoj estis plej bunta, kio ja necesis por pritrakti tian fakon kia politiko: do tuj utila libro. La plurlingva leksika parto ebligas rapide trovi situon de multaj terminoj kaj certe efikos por unuecigi la fakan lingvaĵon de niaj ĵurnalistoj. Plej laŭdinda estas la maniero per kiu ĝi estas farita: teame kaj progrescele. Komputile eldonita, ĝi facile evoluos. En la enkonduko la editoro, Stefan MAUL, klarigas interalie kiel, jam dum la prilaboraj jaroj, necesis revizii la elektokriteriojn, kaj aldoni multajn ekonomiajn kaj militistajn vortojn, pro la novaj cirkonstancoj. La Manlibro pri politiko estas tuj uzinda verko. LG59, Bruno MASALA
Claude PIRON verkis
LA BONA LINGVO, Vieno, Aŭstrio, 2a eldono, 1997, 116p, (1-a eldono,1989)
La libro estas nek scienca nek beletra verko: ĝi povus esti, en larĝa senco, rigardata kiel resuma esprimo de la lingva koncepto de la aŭtoro verva eseo kun instrua celo kiu, de tempo al tempo, alprenas ecojn de pamfleto kaj tonon de profeta vizio
Se la ideoj ne estas novaj, almenaŭ por la atentaj literaturemuloj, nova estas la tono de Claude PIRON, kaj la tuta strukturo de lia polemikado. LF120, Perla MARTINELLI
Mila Van der HORST-KOLIÑSKA realigis
MAZI EN GONDOLANDO, Esperanto-video-kurso, IEI, Den Haag, Nederlando, 1995
- Mazi en Gondolando estas titolo de la desegna filmo Muzzy in Gondoland, kiun BBC produktis por instrui la anglan lingvon
La adapto al Esperanto okazis dank' al IEI en Hago
Per MAZI ni malfermas novan epokon en la instruado de Esperanto. Mila v d Horst-Koliñska
- Iam en 1990 Mila van der Horst-Koliñska, nome de IEI, komisiis al mi prepari vidbendan kurson de E-o
[La monon] ne mi ĝin trovis, sed IEI fakte Mila van der Horst
la patrino [de Mazi], Mila, elfosis la monon kaj prizorgis la komencan investon
La korektadon kunordigis Mila, kiu konsultis diversajn lingvospertulojn
Esperanto jan96, Roman DOBRZYÑSKI
- La funkcion de kunordiganto, administranto, varbanto plenumis IEI en Hago kaj nome de ĝi precipe Mila van der Horst-Koliñska
LG71, Katja BODNAROVÁ
Aliaj proponoj ricevitaj
André ALBAULT: VOJAĜO TRA LA LANDOJ, 200p.
D-ro Albault renkontiĝis kun la malnova kaj longe diskutita demando pri la landnomoj
Al tio li dediĉis plurajn jarojn de studado kaj enketado, kies rezultojn kaj konkludojn la leganto trovos en ĉi tiu libro
Gaston WARINGHIEN
Kreŝimir BARKOVIĈ: traduko de 7000 TAGOJ EN SIBERIO (de Karlo Ŝtajner), 495p.
Antaŭ 15 jaroj estis kuraĝe eldoni ĉi tiujn memoraĵojn de kroata komunisto pasinta ĉirkaŭ 7000 tagojn, t.e. preskaŭ 20 jarojn en Sovetiaj gulagoj. Tiu libro ne estas banala en niaj rondoj! Dankon al la lerta tradukisto. LG41, EdZ
Gerrit BERVELING: MIA PADO 312p.
Ĉirkaŭ la varma kerno de sia kredo en Dio JHVH, Berveling dismetas vastan spiralon da kompetentoj: filologia, lingvistika, literatura ĵurnalisma, inter aliaj. Esperanto apr98, Giulio CAPPA
Detlev BLANKE: traduko de MANIFESTO DE LA KOMUNISTA PARTIO (de Karl Marx kaj Friedrich Engels), 82p 16,5 x 21,5 cm.
La verko tradukita de Blanke', kun klareco kaj precizeco, inteligenteco en la notoj kaj postparolo, grande helpos nian mondkulturon internigi kaj asimili la pensulon de la proleta revolucio. LG35, EdZ
Antonio Marco BOTELLA: LIRIKAJ PERLOJ DE AL-ANDALUS, 328p.
La verko de Antonio estas impona, universitat-nivela. Ĝi povas iĝi kursaro por studentoj pri tiu speciala beletro. Ne abundas en nia literaturo verkoj kapablaj rivali kun la plej bonaj nacilingvaj. LG67, NIKOLAO
Jean-Claude GIONCO: traduko de PACO EN ŜTORMO (de Marc A. Rohrbach), 153p.
Senĉese reeldonita ekde 1933, nune esperantigita, ĝi atingas novan trafpovon: ĝi donas apogon al ĉiu homo serĉanta vivon pli bonan. J.E.A.N. Movado
Pastro Ulrich Hatto VON HATZFELD: finredaktado de 2-vol. ROMA MESLIBRO por dimanĈoj kaj festoj: Meslibro, 216p kaj Legaĵaro, 688p.
La protestanta pastoro Adolf Burkhardt, kiu prizorgas la germanan Esperanto-bibliotekon en Aalen, diris tute entuziasme: Estas certe la plej bela esperanta libro de la lastaj jardekoj
Albrecht KRONENBERGER
Roger IMBERT: traduko de LA DERVIŜO KAJ LA MORTO (de Meŝa Selimoviĉ), 310p.
Hodiaŭa mondkulturo ne rajtas ignori islamanojn
Selimoviĉ' parolas al ni pri ĉi tiuj eŭropanoj tute apartaj. Kaj kion li diras estas kapturniga. Dudekjara loĝado en Bosnio ne sufiĉus por ekhavi la konon pri bosnia animo, kiun ĉi tiu lerta romano donas al ni
LG39, EdZ
Ĵak LE PUIL: traduko de LA MALJUNULINO KIU PAŜIS EN LA MARO (de San Antonio), 82p
Jen libro nepre leginda de esperantistoj (ne komencantoj) kiuj ankoraŭ opinias, ke oni ne povas ĉion esprimi en Esperanto
Brazila Esperantisto jun97, Gilbert LEDON
G F MAKKINK: NIA FUNDAMENTO SUB LUPEO , 128p.
Makkink prezentas la ĉefajn proprecojn de Esperanto, nome: natureco, internacieco, simpleco, reguleco, kohereco, klareco kaj logikeco, ĉiam kun penetraj konstatoj
ja la libro estas minejo de konendaj eksplikoj. enkonduko, J Régulo PEREZ
Daniele MISTRETTA: traduko de LA SERĈADO DE LA PERFEKTA LINGVO (de Eco), 320p.
mi devas gratuli la tradukinton pro flua, eleganta elitaligo de tiu ĉi rimarkinda libro de Umberto Eco. La Brita Esperantisto, sep-okt96, Paul GUBBINS
Andreo PETTYN: 'INTERVJUOJ POR POLA RADIO-ESPERANTO'
Laŭ mi, intervjuo, kiel formo de ĵurnalista komunikaĵo, estas plej efika, ĉar homo parolas al homoj. En intervjuoj speguliĝas, se ili estas bone faritaj, la vivanteco de Esperanto. LG65, Andreo PETTYN
Harald SCHICKE: LA KORPO DE LA HOMO, 148p.
Jen verko, preskaŭ unika en Esperanto, kiu priskribas koncize, precize, per lingvo tuj komprenebla kaj belaj, simplaj ilustraĵoj, la mirindaĵojn de la homa korpo. Esperanto jan98, d-ro Blaise BERTHONNEAU
Trevor STEELE: FALANTAJ MUROJ, 160p.
se nia beletro disponus dekduon da Steele, ni malblufe kaj serioz-miene povus ekparoli pri efektiva kompareblo de esperanta kaj nacilingvaj literaturoj
Ĉi-foje, Steele regalas nin ne per fikciaĵo, sed per iaspeca vojaĝ-kajero
ni transiras kun Steele de la Gorbaĉova al la Jelcina epoko. LG73, Antonio VALÉN
Zlatko TIŜLJAR: ESPERANTO VIVOS MALGRAª LA ESPERANTISTOJ, 178p.
La aŭtoro travivis longan kaj aktivan vivon en Esperantujo. Pri multaj aferoj li havas konojn, interesajn ideojn kaj sagacon, kiujn li volonte konigas al ĉiuj dezirantoj. Monato jan98, Boris KOLKER
Eli URBANOVÁ: HETAJRO DANCAS, 460p.
Unua vera aŭtobiografio en la Internacia Lingvo de, kroma avantaĝo, atentinda verda poetino. Hetajro dancas pritraktas, se paroli iom literaturscience pri la ĝenro, la evoluo de la propra personeco, kiun Eli klopodas komprenigi pere de analizo de sia psika kaj fizika plenkreskiĝo, siaj vivcirkonstancoj, kaj specifaj travivaĵoj. LF161, Ed BORSBOOM
Bruno VOGELMANN: LA NOVA REALISMO , 188p.
Filozofia verko en E-o. Eĉ se la tre gravaj pritraktitaj problemoj ŝajnas al vi malfacilaj, konsideru kia granda pruvaĵo estas tia libro pri la seriozeco de E-o. LG41, EdZ
Bertil WENNERGREN: TTT-a PLENA MANLIBRO DE ESPERANTA GRAMATIKO
Jen vere la plej detala kaj tamen legebla gramatiko, kiu entute ekzistas por nia lingvo. Ĝi eklipsas ĉiujn ĝisnunajn konkurencantojn. Do jen verko senfine utila por ĉiu ajn aŭtoro. PEJNO Simono
XIE Yuming: traduko de RUĜDOMA SONĜO (de Cao Xueqin) 3 volumoj, 1614p.
Akademiano, s-ro Xie tradukis la romanon kiel eble plej aŭtente. De la signifplenaj personaj nomoj al la delikataj ĉinlingvaj rimoj kaj ĝis la metafizikaj etosoj
Esperanto apr97, MAO Zifu
|
|