OSIEK-Konferenco 1999 en Metz, Franci, 17-23 julio temo: Mono kaj Civilizo |
Karaj Legantoj, Post unu semajno estos la Zamenhof-tago. Tiu ĉi memortago instigis vian redaktoron elmeti la demandon: ĉu nia Majstro estis geniulo? Ĉu laŭ tradicio dezirata de Zamenhof vi akiros unu novan libron ĉi-monate? LG sukcesis lokigi 5 recenzojn pri libroj kiuj povus pliriĉigi vian librobreton. Bedaŭrinde aliaj recenzoj jam pretaj aperos nur venontjare. Ni ĝojas retrovi kontribuon de iama kunlaboranto Olga KERZIOUK, kaj bonvenigi novan artikoliston Jean DOUBLET: li meditas pri la tikla problemo de transskribo de japanaj kaj ĉinaj nomoj. Ni krome dankas lin pro la bela letero de William AULD, Mia dumenseco. Belan, fruktodonan novan jaron al ĉiuj aŭtoroj kaj artikolistoj, recenzistoj kaj artistoj, abonantoj kaj apogantoj, kiuj vivigis ĝis hodiaŭ La Gazeto-n. Se vi ŝatas ĝin, ne forgesu reaboni, dankon. Madeleine de ZILAH |
La Gazeto n.79 |
K |
LG-79 Enhavo |
|
LG-79 Enhavo |
LG-79 |