LG-Bonvenon
plena pagho   Voĉdonado en Metz, la 23an de julio 1999, inter kvin favorataj:
William AULD - Gerrit BERVELING - Trevor STEELE - Eli URBANOVÁ - XIE Yuming
| el LG-83 p.16

 

Osiek-premio 1999

5 favorataj- aliaj


 

5 esperantistoj plej ofte proponitaj
kaj laŭstatute premiindaj:

Voĉdonado en Metz la 23an de julio 1999

William AULD tradukis
LA MASTRO DE L' RINGOJ
de John Ronald R. TOLKIEN
Sezonoj, Jekaterinburg, Rusio - 3 vol., 1995-97, ĉ. 1400p

(...) Tiom da rilatoj ekzistas inter la "interna ideo de Esperanto" kaj la kunigaj principoj estrantaj la mondon de Tolkien', ke ne surprizus min, se La Mastro de l' Ringoj fariĝus la "Odiseado" de la esperantoj. ...
Ĉi tiun novan kaj ne plu malhaveblan trezoron de niaj bibliotekoj tradukis (majstre, ĉar li estas majstro) William AULD: bravo (LG-71, Eugene de ZILAH)

William Auld estas proponita ankaŭ por:
PAĜOJ AL PLENA POSEDO, Legolibro
HEA/Heroldo, Budapest, Hungario, 1989 (6a eld.) - 228p. (7a eldono presata, Edistudio, somero 1999)
La plej populara progresiga legolibro, konsistanta el tridek legaĵoj kun ekzercoj.

Gerrit BERVELING kompilis kaj tradukis
ANTOLOGIO LATINA
Chapecó, Brazilo, 1998 - 2 vol., 576p.

(...) Mi malkovris ke la elektaĵo de Berveling estas pli bunta, pli interesa ol tiuj de porlernejaj tekstoj, prudaj, plataj kaj elpurigitaj je ĉiu spico. (...)
Li prezentas al la leganto, krom la suprojn de l' latina literaturo, rarajn tekstojn, kiujn oni eĉ ne trovas (almenaŭ mi ne trovis) ĉe Interreto. (...) Ambaŭ volumojn komencas interesaj historiaj enkondukoj.
La tradukisto science kaj saĝe "konservis la skemon de la diversaj metrikoj", sed anstataŭigis la longajn kaj mallongajn vokalojn de l' latina per la Esperanta vortakcento. (...)
Eble pro tio ke la tradukisto multe atentas la fidelon al la forma etoso de l' poezio, la traduko ŝajnis al mi foje iom tro libera... (...) Evidente Berveling devis elekti inter fidelo al la koncizeco kaj formo de l' versoj, aŭ klareco kaj klarigo de l' frazoj. Li elektis fidelon, kaj, laŭ mi, li bone elektis... (Esperanto feb99, Higinio GASRCIA)

Trevor STEELE
FALANTAJ MUROJ
IEM, Vieno, Aŭstrio, 1997, 160p.

(...) Trevor Steele priskribas siajn travivaĵojn en kelkaj orienteŭropaj landoj tuj post la falo de la Berlina muro. (...) [Li] estas aŭtoro, kiu ne nur alloge rakontas, sed detale observas la homojn, la tradiciojn, la vivon en la estintaj socialismaj landoj.
(...)Steele sentas amon kaj kompaton al la homoj, kiuj loĝas en tiuj ĉi landoj. En Sovetunio li trovas multajn esperantistojn kaj en sia libro li sukcesas bone montri la signifon de la esperantista solidareco.
Trevor Steele estas aŭtoro, kiu ne restas indiferenta al la mondaj problemoj. Li bone rimarkis, ke multaj estas la danĝeroj, kiuj nun minacas la estintajn socialismajn landojn. Unu el ili estas la malpurigado de la naturo. (...)
La konkludoj de Steele pri la estonteco de la orienteŭropaj landoj estas tre pesimismaj kaj malesperigaj. (LF174, Julian MODEST)

Eli URBANOVÁ
HETAJRO DANCAS
Fonto, Chapecó, Brazilo, 1995, 460p.

Hetajro dancas estas la unua vera aŭtobiografio en la Internacia Lingvo de, kroma avantaĝo, atentinda verda poetino. Mi volonte akcentas la sufikson, ĉar virinoj raras sur nia beletra kampo.
Hetajro dancas pritraktas, se paroli iom literaturscience pri la ĝenro, la evoluon de la propra personeco, kiun Eli klopodas komprenigi pere de analizo de sia psika kaj fizika plenkreskiĝo, siaj vivcirkonstancoj, kaj specifaj travivaĵoj. (...)
La priskribo de okazaĵoj kaj personoj el la esperanto-komunumo havigas ekstran dimension al la rakonto. (...)
Ĝiaj opinioj ne estas partiaj, emocie unuflankaj aŭ malĝentilaj. Ne, Eli formulas mallonge kaj tute ĝuste. La legantoj ricevas la impreson, ke tiaj la homoj estas... (LF-161, Ed BORSBOOM)

XIE Yuming tradukis
RUĜDOMA SONĜO
de CAO XUEQIN kaj GAO E.
Ĉina E-eldonejo, Pekino, 3 vol., 1995-97, 1900p.

Ĉu la aliro al la ĉina civilizacio tra la esperanta traduko, fare de Xie Yuming, estas pli facila, aŭ pli profitdona, ol tra etnolingvaj tradukoj? Pri pli granda facileco mi ne tute certas; sed pri pli granda profitdoneco, jes.
Por esperantistoj, kaj nur por ili, estas aldona merito de tiu ĉi esperanta Ruĝdoma sonĝo, la lingvaĵo uzata de la tradukinto, variaĵo de la orienta dialekto, gramatike tre fundamenta, leksike, semantike kaj stilistike neologismala. Ĉiupaĝe troviĝas pripensindaĵoj. (...) Tiaj semantikaj neologismoj svarmas en la libro. Kelkaj el ili estas utilaj, preskaŭ ĉiuj pripensindaj. Kvankam stumbligaj por nespertaj legantoj, la bonaj efike atingos sian lingvonivelon per ili. Jam pro tia lingvoekzercado, eĉ se ne enus ega mondkultura trezoro, valorus legi, kaj multfoje relegi, la esperantan tekston de la Ruĝdoma sonĝo. (LG-80, Eugene de ZILAH)


 

Aliaj proponoj ricevitaj

Georgo ABRAHAM: KLARA VORTARO ESPERANTA-ARABA, 308p.
La rezulto estas grandparte laŭdinda, ĉar ĝi ampleksas ĉiujn vortojn konstante uzatajn de moderna esperantisto, sed ankaŭ multajn vortojn ne tiel oftajn, kun iliaj tradukoj en la araba. (Esperanto feb99, Hugh MARTIN)

Antonio Marco BOTELLA: LIRIKAJ PERLOJ DE AL-ANDALUS, 328p.
Laŭdindas la eksterordinara klopodo de A.M. Botella malfermi por ni fenestron al tiuj altvaloraj trezoraĵoj lirikaj, preskaŭ nekonataj, kiuj siatempe certe pozitive kaj ĉeradike influis niajn eŭroplandajn kulturojn, ĉe la renesanca tagiĝo. (Esperanto maj98, Nicolino ROSSI)

Sylla CHAVES: ORIGINALA ESPERANTA BILDVORTARO, 170p.
Ekvilibra pligrandigo de la uzenda vortprovizo estas unu el la ĉefaj celoj de ĉi tiu libro. (...) Tre malofte, en iu ajn lingvo, troviĝas tiom da helpo por la vort-serĉanto en unu sola malgranda kaj ne teknika vortaro. (La eldoninto, Esperanto-Asocio de San-Paŭlo)

Pastro Ulrich Hatto VON HATZFELD: finredaktado de 2-vol. ROMA MESLIBRO por dimanĈoj kaj festoj: Meslibro, 216p kaj Legaĵaro, 688p.
La protestanta pastoro Adolf Burkhardt, kiu prizorgas la germanan Esperanto-bibliotekon en Aalen, diris tute entuziasme: "Estas certe la plej bela esperanta libro de la lastaj jardekoj"... (Albrecht KRONENBERGER)

Carlo MINNAJA: VOCABOLARIO ITALIANO-ESPERANTO , 1438p.
La ĝis nun plej granda nacilingva-Esperanta vortaro, taŭga ankaŭ por studantoj de la itala. Kun tre detala distingo de signifoj, grandnombraj esprimoj kaj sintagmoj. (Esperanto, jul-aŭg96)

Daniele MISTRETTA: traduko de LA SERĈADO DE LA PERFEKTA LINGVO (de Eco), 320p.
(...) mi devas gratuli la tradukinton pro flua, eleganta elitaligo de tiu ĉi rimarkinda libro de Umberto Eco. (La Brita Esperantisto, sep-okt96, Paul GUBBINS)

Sergej POKROVSKIJ: KOMPUTIKA LEKSIKONO, 366 p.
Resume: la libro estas valora faka leksikono, samvalora aŭ eĉ pli valora ol similaj nacilingvaj verkoj. Ĝi estas dulingva terminaro, kiu revalorigas la esperantan faklingvon apud la angla. Kaj ĝi estas trezoro por lingvistoj nepre atentinda kaj atentenda. Ni danku al la aŭtoro per aĉeto kaj uzo de la verko. (Esperanto aktuell 2-3/97, Michael BEHR)

Harald SCHICKE: LA KORPO DE LA HOMO, 148p.
... la talenta verkisto... ankaŭ deziras eduki la suferantan beoton laŭ sia 'natura metodo', profitante la okazon por averti lin kontraŭ la malsaĝaj okcidentaj medicinistoj.... (Esperanto jan98, d-ro Blaise BERTHONNEAU)

Katalyn SMIDÉLIUSZ: MEMORLIBRO OMAĜE AL ANDREO CSEH, 128p.
... la tuta fotoriĉa libro vekas karajn sentojn, ke oni bedaŭras, ke Andreo Ĉe mem ne plu povas ĝui ĝin. Dekoj da tekstoj, poemoj lin dankas, lin laŭdas, lian vivon rakontas. Kia Esperanto hodiaŭ estus sen li? (LG-66, Claus J. GÜNKEL)

Spomenka ŜTIMEC: GEOGRAFIO DE MIAJ MEMOROJ, 210p.
... la impresojn de siaj multaj malproksimaj vojaĝoj ŝi enplektis en tiun ĉi libron. KROATA MILITA NOKTLIBRO, 104p.
... ĝi estas instrulibro humanisma pri la jugoslavia realo, pri la sekvoj de la disiĝo de serboj kaj kroatoj kaj la inunda kresko de malamo inter ili.. (laŭdacio 23okt95, Hans M. MAITZEN)

Mila Van der HORST-KOLIÑSKA: MAZI EN GONDOLANDO, Esperanto-video-kurso.
Iam en 1990 Mila van der Horst-Koliñska, nome de IEI, komisiis al mi prepari vidbendan kurson de Esperanto... La korektadon kunordigis Mila, kiu konsultis diversajn lingvospertulojn.... (Esperanto jan96, Roman DOBRZYÑSKI)

Bruno VOGELMANN: LA NOVA REALISMO, 188p.
Maloftas filozofiaj libroj en nia lingvo. Des pli necese estas prikonsideri tiujn, kiuj ekaperas... Vogelmann ĝentilas al filozofie ne tro kleraj legantoj (kaj tia ĝentileco estas granda valoro de ĉi tiu libro)... Ni devas atendi la venontan libron por havi respondon al multo da demandoj naskitaj dum la legado de ĉi tiu nepre legenda libro. (LG-26, Eugene de ZILAH)

Bertil WENNERGREN: TTT-a PLENA MANLIBRO DE ESPERANTA GRAMATIKO
La Manlibro provas klarigi la lingvon en facila maniero. Ĝi tial uzas novstilajn gramatikajn esprimojn, kiuj estas espereble pli facilaj ol la tradiciaj vortoj. Eĉ tiaj kutimaj vortoj kiel akuzativo, substantivo kaj prepozicio forestas. Anstataŭe la Manlibro parolas pri N-finaĵo, O-vorto kaj rolvorteto. (rekomendo de Esperanto aktuell 2/98)

 
 



© La Gazeto - 1999.06.15 - 2001.01.07. Viajn rimarkojn al TTT-red.