IEK-2000 en Istrio, Kroatio, 15-21 julio
|
Karaj Legantoj, Dank' al iniciato kaj diligenta laboro de nia kolego Gerrie van Geffen, aldoniĝas indekso de la pasinta jarkolekto; jen suplemento nemalhavebla al revuo kiu inaĵguras per tiu ĉi numero sian 15an vivojaron. Pro la indekso, ni ne metis reabonleteron, sed vi certe kontrolos la limnumeron de via abono sur l'etikedo. Troviĝas hazarde ke pluraj tekstoj en tiu ĉi kajero rilatas al malfacilaĵoj en landoj kiuj fidis kaj vivis komunisman vojon: letero de A. Gonĉarov, rakonto de A. Karkovskij, artikolo de Shi Chengtai inspirita de la legado de Legendoj pri SEJM de Mikaelo Bronŝtejn. Apenaĵ kredeble por homo vivanta en 'libera' lando! Ankaĵ el Ĉinio venis unu el la plej kuraĝigaj mesaĝoj: omaĝe al LG, Xie Yuming tradukis kaj sendis en aprilo kelkajn liniojn de guru Nanak':
Sed ili fine revenas al ĝi. Ni esperas ke tiu flamo plue lumigos dum la jaro 2000. Enpaŝu feste kaj digne en la 3an jarmilon! Madeleine de ZILAH |
La Gazeto n.85 |
K |
LG-85 Enhavo |
|
LG-85 Enhavo |
LG-85 |