LG-Bonvenon
plena pagho   pri Ĵurnalistoj, OSIEK-Premio | el LG-87 p.26

 

Ĉu vi jam scias...?

Pri ĵurnalistoj… ke...

...laŭ RSF (Riportistoj sen landlimoj), dum la jaro 1999a:

  • 36 ĵurnalistojn oni mortigis dum ekzercado de ilia profesio. Dum la antaŭa jaro tiel mortis 'nur' 19.
  • 450 ĵurnalistojn oni arestis. Ekzemple, en Kubo, oni arestis 50 kaj ekzilis 4.
  • 84 ĵurnalistojn oni enkarcerigis. Ekzemple en Birmo, inter 13 aliaj, sidas en karcero, jam de 1994a, San San Nweh, RSF-premiito
  • 653 ĵurnalistojn oni atakis aŭ minacis dum ekzercado de ilia profesio. Ekzemple en Turkio oni torturis 4 kaj agresis 26.
  • 357 informoperiloj estis cenzure premitaj. Ekzemple, en Serbio, trideko da periloj estis monpunitaj je entute 1,7 milionoj da eŭroj.
  • en 28 landoj, el la 188 kunsidantaj en Unuiĝintaj Nacioj, la gazetaraj liberoj apenaŭ ekzistas; la liberoj estas tre limigitaj en 65; kaj, por fini optimisme, en 95 landoj la libero de la gazetaro ŝajnas akceptinda malgraŭ neeviteblaj maskitaj premprovadoj.

    Reporters sans frontières
    5 rue Geoffroy-Marie, 75009 Paris, Francio
    TTT: http://www.rsf.fr - retp.: mailto:rsf@rsf.fr

    Pri OSIEK, ke...

    ...alvenis pliaj proponoj por la premio '2000:

  • Antonio Marco BOTELLA por Lirikaj perloj de El-Andalus
  • Roman DOBRZYNSKI por Mazi en Gondolando, videokurso
  • Gilbert LEDON por La kolektiveco
  • Carlo MINNAJA por Vocabolario Italiano-Esperanto


    Jam estis proponitaj (LG86) William AULD, Pastro Ulrich Hatto von HATZFELD, Sergej POKROVSKIJ, Harald SCHICKE, Trevor STEELE, Eli URBANOVÁ, Bertil WENNERGREN.

    Ne forgesu sendi viajn proponojn, antaŭ 15maj00, se vi estas OSIEK-ano. Se vi ne estas membro de la societo, sciu ke la aliĝo egalvaloras nur 25 poŝtmarkojn por sendi leteron en via lando.

    Madeleine de Zilah, La Gazeto, FR-55210 Creuë

  •  
     



    © La Gazeto - 2000.03.15 - 2001.01.07. Viajn rimarkojn al TTT-red.