LG-Bonvenon
plena pagho   ekstrakto: enkonduko de la artikolo | el LG-87 p.3

 

La jogaisto kaj la komisaroj

KOESTLER, kiu mem estis komisaro antaŭ sia metamorfozo en liberalan verkiston, difinis la jogaon kiel teknikon "palpebrumi per…" - pardonu la vorton, sed mi devas fidele citi, do: - "… per la piĉo por identiĝi kun la Absoluto". Ankaŭ la aŭtoroj de nia PIV, ne malpli simpatiintaj kun la komisaroj de "la kantantaj morgaŭoj", kvankam malpli vulgare, ne maltrafis ian ajn okazon por ridindigi la orientajn doktrinojn, jen per aldono de likvidaj ekzemploj, jen per prokusta traktado de sanskritaj, paliaj, japanaj terminoj. Mi jam parolis pri tio. Tiuj kiuj min legis certe memoras pri la PIV-a ekzemplo trudita al la termino 'ahimsao', kripligita en "ahimso"-on: "la ahimso forte malhelpas la batalon kontraŭ la mikroboj". Idoj kaj admirantoj de la 379 ahimsaistoj buĉitaj en Jallianvala-ĝardeno; idoj de la ĉirkaŭ duonmiliono da viktimoj de la repremo de la hindia ahimsaismo, amikoj de la nekalkulita nombro da viktimoj de la monda gandiismo, simpatiantoj kaj kunreligianoj de centmilionoj da ĝinaistoj, budhistoj kaj hinduistoj en kies fidoj la ahimsao gravas, kaj ĝenerale ĉiuj honestuloj esperantaj pritaksos la trafecon de ĉi peco da PIV-a humuro. La vulgaraĵo de Koestler ne gravas: neniam ĝi eniris la Brita Enciklopedio-on, nek la centojn da aliaj anglaj enciklopedioj; sed la esperantistoj havas ununuran enciklopedian vortaron, malpli grandan ol la plej malgranda etnolingva enciklopedia vortaro, kaj en ĝi troviĝas loko por tiaj fajnaj ŝercoj. Kaj alvenas esperantistaj simpluloj, kaj ili kultadas la PIV-on, kvazaŭ ĝi estus la Universala Vortaro, kaj ili emus ŝtonmortigi la herezulojn kiuj volus korekti kelkajn dekojn da misfaritaj vortoj. Nome de la Sankta Unueco! Kiomfoje do necesas memorigi ke tiu ĉi sankta unueco estas fondita sur la kvar partoj de la Fundamento de Esperanto kaj la honesteco de la esperantoj. Nur pro honesteco kaj respekto al la Fundamento min penigas la mismalica esperantigo de kelkaj sanskritdevenaj fremdvortoj. Eble mi eraras pri la intencoj de la PIV-aŭtoroj. Mi eĉ esperas ke mi eraras. Eble ili fuŝis nur pro malkompetento, ne pro malamo, la adaptojn de tiuj ĉi vortoj. Tiam en venonta eldono de PIV aperos korektitaj formoj. Mi preferas supozi tion ĉi.

...

 
 
Eugene de ZILAH
 



© La Gazeto - 2000.03.15 - 2001.07.04. Viajn rimarkojn al TTT-red.