![]() |
![]() |
![]() |
| | el LG-88 p.30 |
Glagolico hieraŭ kaj hodiaŭKiom da fojoj diversaj popoloj el la meza Eŭropo klopodis transiri al Mediteraneo, al la lulilo de la eŭropa kulturo! Jen, apenaŭ finiĝis la invado de ĝermanoj kaj, post kiam ili, rezistinte plurajn jarcentojn, fine akceptis la akiraĵojn de malnova socio, novaj helharaj detruantoj invadis la teritoriojn de la civilizita mondo. Kunlaborante kun la Avaroj ili dezertigis la duonon de Eŭropo kaj alvenis eĉ ĝis Istanbul. Kaj ili subite retiriĝis. Kial? Respondo mankas. Eble, lacaj pro vagadoj, ili decidis trovi la perditan pacon ie en mezaziaj stepoj. Konsciante ke paco eblos nur per integriĝo en la tiaman mondon, ili faris la unuajn paŝojn. La unua okazaĵo, kiu 'tra la granda pordo' enkondukis ilin en la tiutempan eŭropan integriĝon estis la konvertiĝo. La alia, kontraŭe, preskaŭ revenigis ilin malproksimen, en la pasintecon. Ili deziris sian skribon kaj la rajton diservi pere de propra lingvo. Tiu deziro estis motivo por la detruo de du slavaj ŝtatoj: Grandmoravio kaj Panonia princlando. Instruitaj per la sorto de tiuj du ŝtatoj, la plimulto de slavoj iom post iom rezignis pri la malnova skribo. La orientaj slavoj1 kaj la sudaj slavoj kiuj iĝos ortodoksaj (bulgaroj, serboj, montenegranoj, makedonoj) akceptis la kirilan alfabeton (fakte, varianton de la greka) dum la okcidentaj slavoj2 kaj la aliaj sudaj slavoj (slovenoj kaj kroatoj), la latinan alfabeton. La plej malnova originala slava skribo - la glagolico - pluekzistis nur en periferiaj regionoj (ĝis la 12a jarcento en Makedonio kaj ĝis hodiaŭ nur en Kroatio). Ekesto de glagolico Ekzistas sennombraj opinioj pri la ekesto de tiu skribo. Hodiaŭ estas ĝenerale akceptita la teorio de JAGIĈ kaj TAYLOR, bazita je biografioj de du sanktuloj, la fratoj Kirilo kaj Metodo kaj je la traktato Pri literoj (O pismeneh) de Ĉrnopisac HRABRI. Ĉirkaŭ 815a naskiĝis Metod', kaj Konstantin' en 826a aŭ 827a. Ilia patro LAV estis altranga militoficisto en Solun (Thesaloniki). Apud la muroj de Solun lokiĝis slavoj de kiuj la fratoj ellernis la lingvon. La slava lingvo lernita de Kirilo kaj Metodo estis iu okcidentmakedona dialekto. Ĝi fariĝis iaspeca tutslava Esperanto. Ĉiuj slavoj ĝin komprenis, sed ĝi estis la gepatra lingvo de neniu. Glagolico estis la unua slava literatura lingvo. Oni nomis ĝin 'malnovbulgara' (starobugarski), 'malnovmakedona' (staromakedonski), 'kirkoslava' (crkvenoslavenski), tutslava (opĉeslavenski), aŭ 'malnovslava' (staroslavenski) kiel ni nomas ĝin en tiu ĉi teksto. Dum Metod' specialiĝis pri juro, Konstantin' fariĝis profesoro pri filozofio. Kiel elstaraj bizancaj diplomatoj ili partoprenis en misio ĉe araboj en la Bagdada kalifejo kaj en misio ĉe Hazar. Tria misio sendas ilin al slavoj, en Moravion, en 863a. Laŭ la invito de princo RASTISLAV, la istanbula reĝa korto sendas siajn plej bonajn homojn kun la deziro plivastigi teritoriojn sub sia influo. Konstantin antaŭ ekiri tradukas la gravajn Ekleziajn librojn. Post la alveno li instruas novan slavan skribon - glagolicon - al la loka pastraro. Ĝis tiam la slavoj skribis per "strekoj kaj ĉizaĵoj" aŭ per la latina skribo, netaŭga por la pli ampleksa slava sonsistemo. Sekvis vojaĝo al Romo de kiu Konstantin esperis havi la apogon de Papo Nikolao. Sed la papo mortis dum la fratoj vojaĝis. Lian postenon heredis Hadriano 2a, kiu bonvenigis la 'solunajn' fratojn kaj iliajn lernantojn per ĉiuj honoroj. En Romo Konstantin monakiĝis, prenante la nomon Kirilo. Tie li mortis la 14an de februaro 869a. Tiam alvenas malfacilaj tagoj. Metodo estis proklamita ĉefepiskopo de ĉiuj slavaj landoj. Sed la bavaraj episkopoj enkarcerigas lin por preskaŭ tri jaroj. La papo Johano 8a liberigas lin, minacante je anatemo la malobeemajn episkopojn. Ĝis la morto de Metodo (6 aprilo 885a) la slava diservado ĝuas la favoron de Ekleziaj altranguloj, sed post lia morto, la lernantoj de Kirilo kaj Metodo estis forpelitaj el Moravio. Ili disiris tra la tuta slava mondo. Formoj de glagolico Ekzistas du ĉefaj formoj de glagolico: la ronda kaj la angulhava. Oni opinias ke origine glagolico estis nek aparte ronda, nek angulhava. La ronda glagolico estis disvastigita en Bulgario, Makedonio, Montenegro kaj orienta Bosnio kaj Hercegovino. En Bulgario la kirila skribo anstataŭis la glagolicon en la 10a jarcento, dum en okcidenta Makedonio ĝi restis ĝis la 15a jarcento. La angulhava glagolico La angulhava glagolico aperas (kiel aparta, ekskluzive kroata formo de glagolico) en la 12a jarcento, kiam en aliaj landoj oni ĉesas uzi ĝin. Ĝi disvastiĝas en la tempo de Renesanco (14a kaj 15a jc.) en tuta Kroatio kaj en la slovena teritorio (tien ĝin alportas rifuĝintaj kroataj glagolicistoj). Tamen dum la tempo de la prospero de glagolico, en Kroatio estis uzataj samtempe tri aliaj skriboj: la latina, la kirila (speciala tipo, nomata bosanica aŭ hrvatka, disvastigita en Bosnio, Hercegovino kaj Dalmatio) kaj arebica (per ĝi skribis la islamaj kroatoj de Bosnio). En la dua duono de la 14a jarcento aperas ankaŭ la rapida skribo. Krom la religiceremoniajn kaj la teologiajn tekstojn en Kroatio oni ankaŭ ĉiutage skribis per glagolico. Estas konservitaj pluraj dokumentoj, juraj tekstoj, statutoj, katastraj kaj notariaj libroj, protokoloj, registraj libroj, leteroj, surskriboj, notoj kaj diversaj literaturaj pecoj. Oni trovis ankaŭ multajn grafitojn. La unua kroata (kaj fakte la unua sudslava) presita libro estis presita en glagolico. Tio estis Misal po zakonu Rimskoga dvora (Misalo laŭ la leĝo de la romia korto) en 1483a. Entute en glagolico estis presitaj ĉirkaŭ 60 libroj. Ekde la 16a jarcento glagolico pli kaj pli retiriĝas. La glagolica diservado restas oficiala en la regiono de Senj, en la insuloj Krk kaj Cres, kaj en la duoninsulo Istrio (tio estis aparta fenomeno, antaŭ 1945a Istrio neniam estis komplete sub la kroata regado). Kvankam malpli forta, la glagolica diservado (diservado en popola kroata lingvo, aŭ, pli precize, en malnovslava lingvo en kiun tra jarcentoj penetris multaj elementoj de la popola lingvo) restis ĝis la Koncilio 'Vatikano II' de la katolika Eklezio en 1963a, kiam estis permesita la diservado en popolaj lingvoj. Hodiaŭ tiun skribon oni instruas en la kroataj lernejoj kaj ĝi travivas sian novan renesancon. Notoj kaj artikoltitolo de la redakcio. 1. Precipe rusoj. 2. Poloj, ĉeĥoj, slovakoj. |
de Domagoj VIDOVIĈ, elkroatigis Viŝnja BRANKOVIĈ |