![]() |
![]() |
![]() |
Voĉdonado por OSIEK-premio 2000 en Motovun, Istrio, Kroatio, la 20an de julio. Proponitoj:
|
Karaj Amikoj, Tiu-ĉi LG-kajero estas iom escepta. Unue ĝi entenas la liston de proponoj validaj por OSIEK-premio: 64 % por la 5 favoratoj, entute 16 aŭtoroj por 18 verkoj. Jen listo de verkaĵoj diverskiale legindaj, aŭ utilaj. Bedaŭrinde venis nur 63 respondoj (99 pasintjare). En '99a mi demandis al XIE Yuming ĉu li bonvolas rakonti por LG ion pri lia traduk-laboro de la OSIEK-premiita Ruĝdoma sonĝo. Lia respondo estas korŝira dokumento. Legu tuj! Ni flankenmetis por venonta numero prilingvajn artikolojn, ĉar ili ja abundis en la antaŭaj numeroj. Ni elektis iom pli da recenzoj ol kutime... prefere ili aperu antaŭ elvendiĝo de la libroj! Kvankam ni devis rezigni pri kelkaj artikoloj jam planitaj, tiu ĉi kajero estas pli dika... jen donaceto por helpi vin pacienci ĝis la oktobra rikolto! Madeleine de ZILAH |
La Gazeto n.89 |
K |
|
|
|
LG-89 |