LG-Bonvenon
plena pagho   | el LG-89 p.18

 

Osiek-premio 2000

5 esperantistoj plej ofte proponitaj kaj laŭstatute premiindaj

William AULD tradukis
LA MASTRO DE L' RINGOJ de John Ronald R. TOLKIEN
Sezonoj, Jekaterinburg, Rusio, 3 vol., 1995-97, ĉ. 1400p
... Tiom da rilatoj ekzistas inter la "interna ideo de Esperanto" kaj la kunigaj principoj estrantaj la mondon de Tolkien', ke ne surprizus min, se La Mastro de l' Ringoj fariĝus la "Odiseado" de la esperantoj.
Ĉi tiun novan kaj ne plu malhaveblan trezoron de niaj bibliotekoj tradukis (majstre, ĉar li estas majstro) William AULD: bravo...

el LG71, Eugene de ZILAH

William Auld ankaŭ proponita por traduko LA ĈASHUNDO DE LA BASKERVILOJ de Arthur CONAN DOYLE
Sezonoj, Jekaterinburg, Rusio, 1998, 176p.
... La traduko estas elstare bona (mi legis kelkajn fragmentojn de la romano ankaŭ en la angla). Iu hazarda frazo donas pli klaran bildon ol mia laŭdo:
"Mirinda loko estas la erikejo, - li diris ĉirkaŭrigardante al la ondanta montetaro, longaj verdaj huloj kun krestoj el zigzaga granito suprenŝaŭmantaj je fantaziaj sputoj."

OdE 3 1999, Wolfgang KIRSCHTEIN

Antonio MARCO BOTELLA verkis
LIRIKAJ PERLOJ DE AL-ANDALUS
Zaragoza, Hispanio, 1995, 328p., ilustrita
... la plej granda merito de la verko kuŝas en la originala prezento de la temaro. Pri ĝi, mi abunde legis verkojn en la hispana, franca, germana, angla kaj araba lingvoj, sed normale temas pri monografioj, kaj kiam la verko ampleksas antologian kategorion,... mi ne trovis la saĝan kombinon de elementoj historiaj, biografiaj, politiko-sociaj kaj precipe la rakontado de anekdotoj kiujn sinjoro Marco prudente miksis kaj uzis..., kiuj faras la prezentadon eksterordinare alloga. Tiu sistemo ebligas tuj percepti, ne nur viverojn de reala ekzisto ĉiutaga, sed ankaŭ en kiaj etoso kaj cirkonstancoj vivis la biografiitoj kaj tial kiel la medio influis iliajn poemojn. ...
Emanas el la libro etoso legenda kaj romantika, pli proksima al fabela orientstila romano ol al rigora priskribado de lirika antologio. ...

Boletín 322, Nicolás LÓPEZ ESCATÎN

Carlo MINNAJA kompilis
VOCABOLARIO ITALIANO-ESPERANTO
Milano, Italio, 1996, 1438p., bindita
La italaj kapvortoj estas amase akompanataj de ekzemplaj frazoj, esprimoj, idiomaĵoj kaj proverboj kun E-tradukoj/ekvivalentoj...
La prezentmaniero de kapvortoj kun la respondaj tradukoj estas tre klara. De ĉiu kapvorto estas donita la vortospeco, kun aldonaj detaloj por substantivoj (genro) kaj verboj (transitiveco). Amaso da utilaj propraj kaj fremdaj nomoj estas listigitaj alfabete inter la komunaj nomoj... Resume, la prezento estas klarega kaj nemisgvida. Ĝin antaŭiras, cetere, detala ĉapitro Kiel konsulti la vortaron, kiu - kiel ĉio enkonduka - estas plene dulingva: itala kaj Esperanta.
La itala esperantistaro kaj tiuj esperantistoj tutmonde kiuj regas aŭ studas la italan, devis atendi jardekojn, sed Minnaja regalis ambaŭ publikojn per riĉega kaj moderna trezoro, kiun multaj aliaj lingvokomunumoj envias.

Esperanto nov96, Wim kaj Marisa JANSEN

Trevor STEELE
FALANTAJ MUROJ
IEM, Vieno, Aŭstrio, 1997, 160p.
... Trevor Steele priskribas siajn travivaĵojn en kelkaj orienteŭropaj landoj tuj post la falo de la Berlina muro. (...) [Li] estas aŭtoro, kiu ne nur alloge rakontas, sed detale observas la homojn, la tradiciojn, la vivon en la estintaj socialismaj landoj.
(...) Steele sentas amon kaj kompaton al la homoj, kiuj loĝas en tiuj ĉi landoj. En Sovetunio li trovas multajn esperantistojn kaj en sia libro li sukcesas bone montri la signifon de la esperantista solidareco.
Trevor Steele estas aŭtoro, kiu ne restas indiferenta al la mondaj problemoj. Li bone rimarkis, ke multaj estas la danĝeroj, kiuj nun minacas la estintajn socialismajn landojn. Unu el ili estas la malpurigado de la naturo. (...)
La konkludoj de Steele pri la estonteco de la orienteŭropaj landoj estas tre pesimismaj kaj malesperigaj.

LF174, Julian MODEST

Eli URBANOV
HETAJRO DANCAS
Fonto, Chapeco, Brazilo, 1995, 328p.
Hetajro dancas estas la unua vera aŭtobiografio en la Internacia Lingvo de, kroma avantaĝo, atentinda verda poetino. Mi volonte akcentas la sufikson, ĉar virinoj raras sur nia beletra kampo.
Hetajro dancas pritraktas, se paroli iom literaturscience pri la ĝenro, la evoluon de la propra personeco, kiun Eli klopodas komprenigi pere de analizo de sia psika kaj fizika plenkreskiĝo, siaj vivcirkonstancoj, kaj specifaj travivaĵoj. (...)
La priskribo de okazaĵoj kaj personoj el la esperanto-komunumo havigas ekstran dimension al la rakonto. (...)
ĝiaj opinioj ne estas partiaj, emocie unuflankaj aŭ malĝentilaj. Ne, Eli formulas mallonge kaj tute ĝuste. La legantoj ricevas la impreson, ke tiaj la homoj estas. (...)

LF161, Ed BORSBOOM

Aliaj proponoj ricevitaj

BenoĤt PHILIPPE: BADENLANDA LEGENDARO DE LA KONSTANCA LAGO, 128p.
La legendoj cirkulis inter germanlingvanoj delonge. ... ĝajnas al mi, ke la legendoj plejparte estas plenaj de katolika nuanco, kia ja estas ekzotika por mi, ĉina leganto. Nu mi ĝuas la 'legadan plezuron' en religia etoso...

LG82 apr99, SHI Chengtai

Roman DOBRZYNSKI: MAZI EN GONDOLANDO, Esperanto-video-kurso.
... Fine mi mem sentas 'patrecon' de Mazi , ĉefe kiel ĝia reĝisoro, sed ankaŭ kiel iniciatinto kaj adaptinto de la teksto. (...) ĝia tuta mesaĝo bonege kongruas kun la ideoj de nia movado...

Esperanto jan96, intervjuo de Roman DOBRZYNSKI

Miguel FERNÁNDEZ: Sur la spuroj de Federico Garci Lorca, 120p.
... mi invitas vin mense kunvojaĝi, transsaltante spacajn kaj tempajn barojn, per la nura forto de nia fantazio, per nia strebo lokiĝi sur la spuroj de Federico GarcĴa Lorca.

Miguel FERNÁNDEZ, enkonduko al la verko

Pastro Ulrich Hatto VON HATZFELD: finredaktado de 2-vol. Roma Meslibro por dimanĈoj kaj festoj: Meslibro, 216p kaj Legaĵaro, 688p.
La protestanta pastoro Adolf Burkhardt, kiu prizorgas la germanan Esperanto-bibliotekon en Aalen, diris tute entuziasme: "Estas certe la plej bela esperanta libro de la lastaj jardekoj"...

Albrecht KRONENBERGER

Gilbert LEDON: MODERNA MITO: LA KOLEKTIVECO, 108p.
Jen estas memstara penso de individuo nekonforma al la "normala" ŝablono.

VALO, enkonduko al la verko

kaj TEKNIKAJ KAJEROJ, serio de 5, 142p.
...ĉi tiujn libretojn mi konsideras kvazaŭ ateston pri la pluekzisto de hodiaŭ forte minacata kultura malplimulto: tiu de la kosmopolitoj...

Esperanto mar00, Giulio CAPPA

Sergej POKROVSKIJ: KOMPUTIKA LEKSIKONO, 366 p.
Resume: la libro estas valora faka leksikono, samvalora aŭ eĉ pli valora ol similaj nacilingvaj verkoj. Ĝi estas dulingva terminaro, kiu revalorigas la esperantan faklingvon apud la angla. Kaj ĝi estas trezoro por lingvistoj nepre atentinda kaj atentenda. Ni danku al la aŭtoro per aĉeto kaj uzo de la verko.

ESPERANTO aktuell 2-3/97, Michael BEHR

Rudolf RAKUĝA: METODIKO DE LA ESPERANTO-INSTRUADO, 196p.
Baza gvidilo por instruantoj de la internacia lingvo.

Esperanto okt92

Harald SCHICKE: LA KORPO DE LA HOMO, 148p.
...la talenta verkisto... ankaŭ deziras eduki la suferantan beoton laŭ sia 'natura metodo', profitante la okazon por averti lin kontraŭ la malsaĝaj okcident
 
 



© La Gazeto - 2000.06.15 - 2001.01.07. Viajn rimarkojn al TTT-red.