LG-Bonvenon
plena pagho   | el LG-89 p.21

 

Skize pri Istrio

Istrio estas triangula duoninsulo kies tri pintoj proksimume estas Trieste, Rijeka/Fiume kaj Pula/Pola...

(Trieste kaj Rijeka ne apartenas al la duoninsulo, mi mencias ilin por precizigi ĝian pozicion.

La nomo Istrio devenas de ilira tribo, la 'Histroj', kiuj loĝis tie antaŭ la romana tempo. Arkeologiaj eltrovaĵoj atestas ke Istrio estis loĝata jam en la ŝtonepoko. De romanaj historiistoj ni scias ke diversaj iliraj triboj vivis en kolonioj sur montetoj ĉirkaŭitaj de ciklopaj defendmuroj. Iuj el tiuj kolonioj estis kernoj de hodiaŭaj urboj sed la plejparto da ili ĉesis ekzisti. Hodiaŭ ĉ. 500 restaĵoj de tiuj kolonioj estas dissemitaj tra la duoninsulo.

En la 5a jc aK alvenis keltoj, kiuj poste foriris aŭ miksiĝis kun la iliroj. Iliaj spuroj restas en arkeologiaj sitoj kaj en loknomoj ĝis hodiaŭ vivaj (Albona, Fianona, Montona/Motovun)

Post la fondiĝo de Aquileia (181 aK) la romanoj konkeris Istrion. En 177 aK ili cirkonvalaciis la urbon Nesactium - probable la ununura vera urbo tiutempe en Istrio - kaj la lasta istria reĝo sinmortigis por ne fali en roman sklavecon. Restaĵoj de tiu urbo estas videblaj, proksime de Pula-flughaveno. Sekvis kvin jarcentoj de roma regado. Romanoj konstruis la urbojn Pola kaj Parentium/Poreĉ, poste ligitaj per la ŝoseo Via Flavia (Trieste-Parentium-Pola).



476a: disfalo de la Roma Imperio. Istrio estas regata de Odoakro, 'reĝo de Italio', kiu estis venkita kaj mortigita en 489a de Teodoriko, estro de ostrogotoj (ĉefurbo: Ravenna). En la 7a jc Istrion invadis avaroj kaj slavoj. Post 20-jara milito inter Bizanco kaj Gotoj, Bizanco restas en Istrio ĝis 788a, kiam la frankoj de Karolo la Granda ekposedis Istrion. Oni devas ankaŭ mencii ke longobardoj regis Istrion de 726a ĝis 774a. La frankoj alportis feŭdan regadon kiu ne taŭgis al loĝantaro urba. Plue ili permesis al slavoj koloniigi dezertigitajn terojn, kio kaŭzis konfliktojn kun la urba loĝantaro.

La sekvaj jarcentoj alportos diferenciiĝon inter la ĉemaraj urbetoj kaj la landinterno. La ĉemaraj urbetoj submetiĝis al Venecio en la 13a jc kaj restis kvin jarcentojn sub ĝia regado. La landinterno iĝis feŭdo de la Aquileia-patriarko. Pazin (G. Mittelburg) fariĝis centro de graflando, posedaĵo de la Habsburgoj ekde la 14a jc.


1797a: disfalo de la venecia regno' La tuta duoninsulo iĝas parto de l' aŭstria imperio, krom dum napoleona regado de 1805a ĝis 1815a, kaj tio daŭris ĝis la fino de la unua mondmilito. Sekvis Italio, persekutanta la slavajn loĝantojn.

Post la dua mondmilito Istrio apartenas al Jugoslavio. 1991a: la duoninsulo troviĝas dividita inter 3 landoj:

•Italio: eta nordokcidenta parto de Muggia;

•Slovenio: regiono de Koper/Capodistria, Isola, Piran kaj Portoroz ĝis la rivereto Dragonja;

•Kroatio: la plej granda parto.


Geografie, la mara influo kaŭzas mildan klimaton; la plejaltaj someraj temperaturoj malofte superas 30°.

Istrio estas ŝtonregiono; abundas blanka kalkoŝtono, konstrua materialo por la loka loĝantaro, sed ankaŭ por la palacoj de Venecio.

Istrio estas parte kovrita de ruĝa tero favora al vitoj kaj olivarboj. En la valoj argilaj oni kultivas grenon kaj legomojn. La nord-orienta parto favoras la brutbredadon. La maro abunde provizas per diversaj specoj da fiŝoj. La produkto de salo estis tradicie grava okupo.


La loĝantaro ne superas 300 000 homojn: plejparte kroatoj, slovenoj kaj italoj. La eksvenecia parto estas dulingva zono (ital-slovena kaj ital-kroata). Krome, en la sudo (Rovinj, Bade, Vodnjan) estas parolata latinida lingvo, la istriota. Nordoriente, en kelkaj vilaĝoj pluvivas la lingvo 'romena', ĉu alportata de fuĝantaj rumenoj el pasintaj jarcentoj, ĉu derivita el la latina, tio ankoraŭ ne klaras.

En la pasinteco la loĝantaro suferis militojn, pestojn kaj ĥoleron, kiuj dekumadis ĝin. Al la dezertigitaj teroj kaj domoj alvenis novaj popoloj, aparte el Oriento (grekoj, albanoj, bosnianoj), kiuj tempopase akceptis la jam ekzistantajn kulturojn, t.e. la italan en la urboj, la kroata-slovenan eksterurbe. Ekzistas escepto: la ne malgranda kolonio Peroj ĉe Fazana kie montenegranoj konservis ĝis hodiaŭ siajn etnon, lingvon, religion kaj skribon.


Resume, Istrio, kie renkontiĝas kulturoj germana, itala kaj slava, kaj miloj da turistoj logitaj de la klimato, bonvenigas Vin.

 
 
Marĉelo TRAMPUH
 



© La Gazeto - 2000.06.15 - 2001.01.07. Viajn rimarkojn al TTT-red.