![]() |
![]() |
![]() |
IEK-2000 | | | el LG-90 p.8 |
Osiek-Konferenco en IstrioAlveno "Rigardu, Istrio havas formon de homa koro, ĝi estas koro de Eŭropo," komentas nia ĉiĉerono Marĉelo, dimanĉmatene, ĉe granda mapo de la regiono. Fakte, sabate, vojaĝi al Motovun ŝajnis alveni al iu fino de la mondo. Ni tranoktis en Triesto. Restis nur 70 km por atingi la neston de la ĉi-jara OSIEK-konferenco. Tri horojn ni bezonis! Limake ni veturis en densa vico da aŭtomobiloj el ĉiuj landoj de Eŭropo! "Istrio estas moderna Babilono," diris Marĉelo! 12 km en Italio, 18 en Slovenio, 40 en Kroatio, kvarfoje ni montris la pasportojn! Pacience ni admiris la miniaturajn agrojn zorge kultivitajn maizon kaj heliantojn arĝentajn olivarbojn! Triumfe ni turnis maldekstren je panelo Motovun: subite ni estas solaj, sur vojo serpentuma, en monteta pejzaĝo verda kaj senhoma. Baldaŭ siluetiĝas monto iom pli alta, turo je la supro, kaj tegmentoj: 'La homoj ĉi tie loĝis sur pintoj dekomence, en urbetoj sur akropoloj,' konfirmos Zlata FLEGO, 'nur poste, kiam venis la slavoj, ili okupis la eksterurbajn teritoriojn,' malsupre. Kurbiĝo post kurbiĝo, deklivo post deklivo, ni alsupras jen la tombejo, kelkaj lasos la aŭtomobilon apude por daŭrigi piede. Ni plugrimpas aŭte ja ni havas libroservon en la kofro! La aŭto iom kalcitras sur la glitŝtona strato, aŭdace trairas la unuan pordegon, kaj elane la duan eĉ pli mallarĝan kaj haltas en la korto de la kastelo-hotelo. Fronte, la poŝtejo-monŝanĝejo dekstre, la preĝejo meze, longa tablo de karaj konatuloj. 'La lastaj cent metroj ! vera akrobataĵo!' fieris amikino kiu alvenis nokte. 'Sidiĝu, gustumu tiun rizon!', ' gustumu mian omleton!'. Ili gustas trufon. Trufoj estas riĉeco de Istrio ĝenerale, kaj aparte de Motovun: ne porkoj, 'hundoj elterigas ilin,' klarigos Marĉelo, 'kaj la prezo, meze 2000 germanaj markoj por unu kilogramo, povas atingi 6000 germanajn markojn!' Regaloj Ni komencas la konferencon en gastronomia etoso. Ni recidivas samtage dum la interkona vespermanĝo. Giorgio SENTIERI, timante varmegon oftan en julio, pretigis buntan bufedon de marestaĵoj, spicaj saŭcoj, freŝaj salatoj salaj kaj fruktaj, akompane de plej variaj vinoj kunportitaj de la konferencanoj. Loka artisto dancigis la homojn, kio faciligis la digestadon kaj forvaporigis la vojaĝlacecon. Neforgesebla estas la vizito de Hum, 'la plej malgranda urbo de la mondo', laŭ panelo surskribita en dekoj da lingvoj. Dekduo da loĝantoj, tri preĝejoj, urba konstitucio, belaj restaĵoj de iama splendo. Ni estis la solaj vizitantoj kaj la solaj gastoj de la unika restoracio kie ĉio estas hejmfarita, inkluzive panon. Alia gastronomia surprizo estis la greka vespero organizita de la atena teamo gvide de Mantha CHRISTOU, la prezidanto de OSIEK: ŝia efikeco mirigas, ŝia rideto allogas. ĝia sperto inicis nin al la grekaj dancoj en la vasta salono de la hotelo. Dankinda estas la organizanto, Viŝnja BRANKOVIĈ, pro la ideala loko. Du prelegsalonoj interne, unu prelegejo ekstere ombrita de 3-jarcenta tilio, parko por romantikaj promenadoj, ekstera placo por tagmanĝo, du salonoj por la libroservo, kiu ne ofte ĝuas tiom bonajn kondiĉojn. Plej bone vendiĝis la tutnova libro de Vinko OĝLAK Filozofii subtende. Memorinda vendo: unu 'poemaro' (ja 'Versojn oni ne aĉetas', Kalocsay pravas), poemaro de PIORO blue bindita; Claus GÜNKEL donacis ĝin omaĝe al Erika, la ĉarma hotelestrino kiu nelacigeble kaj bonhumore solvis ĉiujn problemojn de nia grupo de kvindeko da homoj el 14 nacioj. Prelegoj La vorto 'nacio' kaj ĝiaj derivaĵoj ofte aperis en la prelegoj kadre de la ĉeftemo Multlingveco, multkultureco kaj kunvivado. Zlatko TIĝLJAR inaŭguris la serion per Multlingveco, la natura stato de la homo. Li montris ke, krom havi funkcion komunikan, lingvo estas "absolute ĉefa signo de grupa aparteno"; ke ideologio interne karakterizas grupon; ke ĉiu homo estas multlingva, ĉar multidenteca pro aparteno al diversaj grupoj, ĉiu kun aparta ideologio. El abundaj ilustraj ekzemploj aparte mensofrapa estis la lingva politiko de juna Kroatio; en '91 la registaro komencis forpeli 'iom tro serbajn' vortojn, revivigi 'arkaikajn kroatajn' vortojn, trudi ŝanĝitan lingvon pere de radio, televido kaj lernejolibroj, por plifortigi la kroatan identecon. Nekredeble! Aldone kaj lige kun la temo Zlatko Tiŝljar prezentis kelkajn ideojn de sia plej freŝa libro, Eŭropa ideologio. Sekvis vigla debato. Post paŭzo Herbert MAYER atentigis nin pri La Internacia Esperanto-Muzeo antaŭ novaj defioj. Ĝi nomiĝas muzeo, sed fakte ĝi estas riĉa arkivejo kaj granda biblioteko, ĝia sito TROVANTO estas alirebla per: http: //www.onb.ac.at/online_onspdbfr.htm Gravas por la financa subteno al la muzeo ke TROVANTO estu multe vizitata. Marde matene Viŝnja Brankoviĉ resumis kaj lerte simpligis por ni la temon Nacioj en eks-Jugoslavio: teorio kaj praktiko. ĝi senteme parolas el socia vidpunkto kaj surbaze de persona sperto. Ni facile memoras ke iama Jugoslavio konsistis el ses respublikoj, kvin nacioj, kvar lingvoj, tri religioj, du skriboj kaj unu prezidento. La afero komplikiĝas kiam temas pri 16 popoloj (aŭ ĉu 17?) plus unu, la 'ne deklarebla', civitanoj kiuj sentis sin nek kroatoj aŭ bosnianoj, nek albanoj aŭ hungaroj, nek makedonoj aŭ dalmatoj, sed simple 'jugoslavoj'. Viŝnja mem rifuzas ian ajn tian etikedon kaj sentas sin mez-eŭropa slavo. Post paŭzo ni distanciĝas de la 'balkanaj' problemoj kun Claus Günkel kiu startas jene: "Aŭguston 1991, Roy Mac Coy komencas la unuan paĝon de la unua numero de Nova Provo per jenaj vortoj: "Vi havas en viaj manoj la unuan provaĵon de ideo kiu kuŝadis longe en la menso de ĝia preparinto. Temas pri longdaŭra eksperimento kiu celas trovi respondon al la demando: ĉu eblas atingi interkonsenton inter tiuj kiuj ial volas vidi ŝanĝon aŭ ŝanĝojn en la internacia lingvo Esperanto?" Tiuj vortoj vekas la kaŝitan lingviston kiu dormas en ĉiu esperantisto. La kunveno rapide fariĝas arda debatejo, kie ĉiu ĝentile argumentas pri Reformprojektoj kaj proponoj pri nova alfabeto. Dum la diskuto pri Lingvaj problemoj plidaŭras post la tagmanĝo kelkaj elektas veturi al la proksima maro aŭ al la romia Pula. La havenurboj, tipe veneciaj, estas ravaj: Zlata Flego memorigis al ni dimanĉe ke Istrio ja estis parto de venecia respubliko ĝis 1797. Merkrede Vinko Oŝlak pritraktas la temon La etno kaj la ŝtato el idealisma vidpunkto kaj per fervora voĉo. Li insistas pri utilo de 'konscio pri sia nacieco' ĉar 'nacio, same kiel religio, ne estas celo, sed ponto tra kiu mi kreskas en la direkto de la universala homo'. Tamen tiu 'ponto' estas alirebla al la nemultaj kiuj sentas sin 'konsekritaj en la nacio'. Finfine unu virino en la programo! Maria BUTAN, profesoro en la universitato de Timiŝoara, Rumanio. ĝia prelego pri Multetna banata kunvivado estigas tumultan debaton. Vespere harmonio regas denove: post la koncerta vespero de Georgo HANDZLIK, post la filmo-festivala vespero, post la greka vespero, venas la 'belga' vespero. Ĵaŭde, lasta prelego, Plurlingveco: mitoj kaj realaĵoj de Eugène de ZILAH. La ĉefaj punktoj estis: listigo de superstiĉoj rilate plurlingvecon, distingo inter poligloto kaj multlingvulo; multlingvulo empiria kaj multlingvulo denaska; neceso ke infano disvolviĝu en unu lingvo, ke lia cerbo fariĝu en unu sistemo; kio estas scipovi fremdan lingvon? kiel oni povas taksi la nivelon de tiu scipovo? La posta diskuto temis aparte pri la denaska dulingveco. Vinko Oŝlak kaj Zlatko Tiŝljar povis samtage prezenti siajn novajn librojn, kio finis la kulturan programon de la konferenco. Asembleo La lasta tago estas senpacience atendata, ne pro la disiĝo de la grupo kaj la baldaŭaj forvojaĝoj kompreneble, sed pro la diversaj proponoj de estontaj temoj kaj ejoj, kaj la multaj voĉdonadoj kaj iliaj surprizaj rezultoj: temo de IEK '2001 en Ĉeĥio: post du voĉdonoj Karolo Piĉ kaj iliaj mondoj; loko de IEK '2002: post unu voĉdono Loveno, Belgio. Plej emociiga estis la unua voĉdonado, tiu por la premio, iom prokrastita ĉar unu konferencano lastminute aliĝas al la societo, kio rajtigas lin partopreni. Religieca silento dum kolektado, legado, nombrado de la voĉdoniloj! Je la dua baloto Trevor STEELE gajnas la premion por Falantaj muroj. 'Kial mi ne aliĝis al OSIEK? mi povintus voĉdoni por Auld!' bedaŭras unu konferencano. Steele havis unu voĉon pli ol Auld. Kie vagadas la aŭstralia verkisto? Mantha Christou tuj skribas al tri eblaj adresoj por gratuli lin. Hodiaŭ, la 10an de oktobro, mi ankoraŭ ne scias ĉu ŝi havas respondon - premiito rajtas akcepti aŭ rifuzi la premion. Mi do telefonis al István ERTL, la redaktoro de Esperanto de UEA kiu scias ĉion; li havas kvaran eblan adreson de Trevor, kien li sendis gratulan leteron, sed scias nenion pli. Trevor, ĉu vi meditas en kaverno en Tasmanio? Eble ni scios en venonta LG-kajero. |
Madeleine de ZILAH |