|
Osiek-premio 2001, proponoj
5 esperantistoj plej ofte proponitaj kaj lauùstatute premiindaj
William AULD tradukis
La Mastro de l' Ringoj de TOLKIEN
Sezonoj, Jekaterinburg, Rusio
3 vol., 1995-97, ĉ. 1400p.
...Tiom da rilatoj ekzistas inter la "interna ideo de Esperanto" kaj la kunigaj principoj estrantaj la mondon de Tolkien, ke ne surprizus min, se La Mastro de l' Ringoj fariĝus la "Odiseado" de la esperantoj...
Ĉi tiun novan kaj ne plu malhaveblan trezoron de niaj bibliotekoj tradukis (majstre, ĉar li estas majstro) William AULD: bravo...
LG71, Eugene de ZILAH
Kreŝimir BARKOVIĈ tradukis
7.000 tagoj en Siberio de Karlo ŜTAJNER
S.A.T., Parizo, Francio, 1983, 496p.
...Sur la dorsa bindpaĝo simpla frazo resumas la enhavon: "La terura sorto de homo, fidela je siaj idealoj". Vi trovas recenzon de ĉi tiu libro en la nro 0 de LG. Antaŭ 18 jaroj estis kuraĝe eldoni ĉi tiujn memoraĵojn de kroata komunisto pasinta ĉirkaŭ 7000 tagojn, tio estas preskaŭ 20 jarojn en Sovetiaj gulagoj. Pli surprizige estas, ke la homo restas fidela je siaj komunismaj konvinkoj, ĉiam negadante ke tio kio konstruiĝis en Sovetio estis socialismo. La neprofesia verkado ne malaltigas la valoron de la libro. Eble male: oni sentas malantaŭ la mallerta stilo abismon de vero. [...]
Ni konfesu ke tia libro ne estas banala en niaj rondoj! Laŭstatute memoraĵoj estas premieblaj kaj la lerta tradukisto indas je OSIEK-premio.
1jul91, LG35, Eugene de ZILAH
Gerrit BERVELING kompilis kaj tradukis
Antologio latina
Fonto, Chapecó, Brazilo, 1998, 2 vol., 576p.
Mi malkovris ke la elektaĵo de Berveling estas pli bunta, pli interesa ol tiuj de porlernejaj tekstoj, prudaj, plataj kaj elpurigitaj je ĉiu spico [...]
Li prezentas al la leganto, krom la suprojn de l' latina literaturo, rarajn tekstojn, kiujn oni eĉ ne trovas (almenaŭ mi ne trovis) ĉe Interreto. [...] Ambaŭ volumojn komencas interesaj historiaj enkondukoj.
La tradukisto science kaj saĝe "konservis la skemon de la diversaj metrikoj", sed anstataŭigis la longajn kaj mallongajn vokalojn de l' latina per la Esperanta vortakcento. [...]
Eble pro tio ke la tradukisto multe atentas la fidelon al la forma etoso de l' poezio, la traduko ŝajnis al mi foje iom tro libera...[...] Evidente Berveling devis elekti inter fidelo al la koncizeco kaj formo de l' versoj, aŭ klareco kaj klarigo de l' frazoj. Li elektis fidelon, kaj, laŭ mi, li bone elektis...
Esperanto feb99, Higinio GARCIA
Sergio POKROVSKIJ tradukis
La Majstro kaj Margarita de BULGAKOV
Sezonoj, Jekaterinburg, Rusio, 1991, 376p.
Jen libro, kies loko en la Serio Oriento-Okcidento estas plene pravigita. Ĝi venas el la plumo de aŭtoro, kiu forpasis sen ebleco publice
kontraŭstari al la realo de sia tempo. MiÌail Bulgakov (1891-1940) verkis ok variantojn de ĉi tiu romano, komencita en 1928 sen ajna espero vidi ĝin publikigita. En la verkon li plektis tiun realan etoson de Moskvo, kiun legantoj de la originala Esperanto-literaturo konas el Metropoliteno de V. Varankin.
Per la traduko de Sergej Pokrovskij La Majstro kaj Margarita ankoraŭ foje superas la lingvajn limojn de la rusa, en kiu la verko estas kreita, kaj en sia nova tradukvesto fariĝas heredaĵo de la tutmonda Esperanto-kulturo.
enkonduko al la libro, Spomenka ŜTIMEC
Sezonoj, Jekaterinburg, Rusio, 1995, 368p.
Sergio POKROVSKIJ ankaŭ proponita por
Komputika Leksikono
http://www.esperanto.mv.ru/Kompl.eks/
Unue ĝi estas bonkvalita leksikono en Esperanto pri komputiko, kun speciala akcento al la subfakoj matematiko en komputado [...], programado [...] kaj komputilizita tipografio [...]
Due, ĝi estas dudirekta vortaro esperanta-angla
kaj angla-esperanta, kunfandante en unu verko.
[...] Trie, la verko prezentas amason da terminologiaj rimarkigoj, ankaŭ pri aliaj [...] terminoj rilate al nocioj ofte disputitaj, kaj li ĉiam indikas la fontojn kaj donas komentojn [...].
Kvare, la aŭtoro tre zorgeme indikas multajn aferojn per leksikografiaj simboloj [...]
Resume: La libro estas valora faka leksikono, samvalora aŭ eĉ pli valora ol similaj nacilingvaj verkoj. Ĝi estas dulingva terminaro, kiu revalorigas la Esperantan faklingvon apud la angla. Kaj ĝi estas trezoro por lingvistoj nepre atentinda kaj atentenda. Ni danku al la aŭtoro [...].
ESPERANTO aktuell 2-3/97, Michael BEHR
Eli URBANOVÁ
Hetajro dancas
Fonto, Chapecó, Brazilo, 1995, 328p.
Hetajro dancas estas la unua vera aŭtobiografio en la Internacia Lingvo de, kroma avantaĝo, atentinda verda poetino. Mi volonte akcentas la sufikson, ĉar virinoj raras sur nia beletra kampo.
Hetajro dancas pritraktas, se paroli iom literaturscience pri la ĝenro, la evoluon de la propra personeco, kiun Eli klopodas komprenigi pere de analizo de sia psika kaj fizika plenkreskiĝo, siaj vivcirkonstancoj, kaj specifaj travivaĵoj. [...]
La priskribo de okazaĵoj kaj personoj el la esperanto-komunumo havigas ekstran dimension al la rakonto. [...]
Ŝiaj opinioj ne estas partiaj, emocie unuflankaj aŭ malĝentilaj. Ne, Eli formulas mallonge kaj tute ĝuste. La legantoj ricevas la impreson, ke tiaj la homoj estas. [...]
LF161, Ed BORSBOOM
Aliaj proponoj ricevitaj
André ALBAULT: Vojaĝo tra la landoj, 200p.
D-ro Albault renkontiĝis kun la malnova kaj longe diskutita demando pri la landnomoj...Al tio li dediĉis plurajn jarojn de studado kaj enketado, kies rezultojn kaj konkludojn la leganto trovos en ĉi tiu libro Gaston WARINGHIEN
Roman DOBRZYNSKI: Mazi en Gondolando, Esperanto-video-kurso.
...Fine mi mem sentas 'patrecon' de Mazi , ĉefe kiel ĝia reĝisoro, sed ankaŭ kiel iniciatinto kaj adaptinto de la teksto. [...] ĝia tuta mesaĝo bonege kongruas kun la ideoj de nia movado... Esperanto jan96, intervjuo de Roman DOBRZYNSKI
David GALADI-ENRIQUEZ kaj Amri WANDEL: La Kosmo kaj ni, 200p.
Unuafoje en Esperanto, kompleta manlibro pri teoria kaj praktika astronomio.
Esperanto mar01
Pastro Ulrich Hatto VON HATZFELD: finredaktado de 2-vol. Roma meslibro por dimanĉoj kaj festoj: Meslibro, 216p kaj Legaĵaro, 688p.
La protestanta pastoro Adolf Burkhardt, kiu prizorgas la germanan Esperanto-bibliotekon en Aalen, diris tute entuziasme: "Estas certe la plej bela esperanta libro de la lastaj jardekoj"... Albrecht KRONENBERGER
Gilbert LEDON: Moderna mito: la kolektiveco, 108p.
Temas pri vekiga alĵeto de nekomfortaj veroj al la pli ol trankvila konscienco de la popolo. Lanĉas tiujn ĉi verojn homo [...] kiu, starante sur sia propra pripensita vivo, volas proklami sian veron al tiuj kiuj malhavas ĝin. LG90, EdZ
Íak LE PUIL kaj Armelle LE QUINT: traduko de La maljunulino kiu paŝis en la maro (de San Antonio) 482p.
Jen libro nepre leginda de esperantistoj (ne komencantoj) kiuj ankoraŭ opinias, ke oni ne povas ĉion esprimi en Esperanto. Brazila Esperantisto, jun97, Gilbert LEDON
Franko LUIN: Elektronika libraro http://esperanto.nu/elibrejo
Stefan MAUL: Deklingva manlibro pri politiko, 460p.
Ĝi klarigas kun nuntempeco kaj akurateco la fakan kaj ĉiutagan lingvaĵon pri politiko, ekonomio k.a. [...] Plej laŭdinda estas la maniero per kiu ĝi estas farita: teame kaj progrescele [...] La Manlibro pri politiko estas tuj uzinda verko.
LG77, Bruno MASALA
Daniele MISTRETTA: traduko de La serĉado de la perfekta lingvo (de Eco) 320p.
[...] mi devas gratuli la tradukinton pro flua, eleganta elitaligo de tiu ĉi rimarkinda libro de Umberto Eco. La Brita Esperantisto, sep-okt96, Paul GUBBINS
Harald SCHICKE: La korpo de la homo, 148p.
[...] la talenta verkisto...ankaŭ deziras eduki la suferantan beoton laŭ sia 'natura metodo', profitante la okazon por averti lin kontraŭ la malsaĝaj okcidentaj medicinistoj.... Esperanto jan98, d-ro Blaise BERTHONNEAU
Spomenka ŜTIMEC: Geografio de miaj memoroj, 210p.
[...] la impresojn de siaj multaj malproksimaj vojaĝoj ŝi enplektis en tiun ĉi libron.
kaj Kroata milita noktlibro, 104p.
[...] ĝi estas instrulibro humanisma pri la jugoslavia realo, pri la sekvoj de la disiĝo de serboj kaj kroatoj kaj la inunda kresko de malamo inter ili.
laŭdacio 23okt95, Hans M. MAITZEN
Bruno VOGELMANN: La nova realismo, 188p.
Filozofia verko en E-o. Eĉ se la tre gravaj pritraktitaj problemoj ŝajnas al vi malfacilaj, konsideru kia granda pruvaĵo estas tia libro pri la seriozeco de E-o. LG41, EdZ
Bertil WENNERGREN: Plena manlibro de esperanta gramatiko http://purl.Oclc.Org/net/pmeg
La Manlibro provas klarigi la lingvon en facila maniero. Ĝi tial uzas novstilajn gramatikajn esprimojn, kiuj estas espereble pli facilaj ol la tradiciaj vortoj.
rekomendo en ESPERANTO aktuell 2/98
Hans kaj Kerstin WIERSCH: Parolturnaro germana-esperanto, 448p.
Internacie kompreneblaj tradukoj de 21 000 germanaj frazoj, frazeroj, sintagmoj, dirmanieroj, idiotismoj kaj proverboj. Esperanto dec 96
|
|